Kwa maudhui

Enigmo: konstruu ĝin!

ya Miland, 11 Juni 2009

Ujumbe: 10

Lugha: Esperanto

Miland (Wasifu wa mtumiaji) 11 Juni 2009 10:53:55 alasiri

Vi havas kvar stangojn, ĉiuj kvin metrojn longaj, kaj kvin stangojn, ĉiuj ses metrojn longaj. Do estas naŭ stangoj entute. Kiel konstrui kadron per ili, kiu ĉirkaufermas 72 kubajn metrojn da tri-dimensia spaco, se oni povas kunigi la stangojn nur ĉe la finoj? Neniu stangfino estu nekunigita al aliaj.
Verda stelo por la unua ĝusta solvo!

nshepperd (Wasifu wa mtumiaji) 20 Juni 2009 11:36:43 asubuhi

Nu, ŝajne ĉi-tio estas malfacila enigmo! Neniu proponis respondon en ok tagoj! lango.gif Sed ĉi-tiam mi prezentas mian solvon...

La kadron estas triangula prismo, la bazo estas de stangoj (5, 5, 6), kaj la longeco estas de 6-metraj stangoj. Tiel la areo de bazo estas 12, kaj per la longeco de 6, la volumeno = 72.

Miland (Wasifu wa mtumiaji) 20 Juni 2009 3:04:37 alasiri

nshepperd:La kadron estas triangula prismo, la bazo estas de stangoj (5, 5, 6)..
Gratulon! Vi pravas, kaj gajnas la verdan stelon:

Pastoro (Wasifu wa mtumiaji) 20 Juni 2009 7:02:06 alasiri

Bedaŭrinde mi kontrolis tiun ĉi fadenon ĝis nun, kiam la solvo estas malkovrita. Nu, mi proponas alian enigmon. Tiu ĉi estas speciale por la fum-maniuloj, jejeje...

Certa vagabondo iam trovis manieron fari "novan" cigaredon per tri cigared-stumpoj. Iun tagon nia malriĉa amiko malkovris dek unu cigaredstumpojn ene de la stratrubujo. Kiu estas la plej granda kvanto da cigaredoj, kiun nia lerta vagabondo povas fumi?...

Pastoro (Wasifu wa mtumiaji) 20 Juni 2009 7:16:44 alasiri

Pro tio, ke la lasta problemo sin divenas tre facile, mi lanĉas novan kaj malplian simplan enigmon.

Iun tagon, freneza matematikisto asertis ke LA DUONO DE LA NOMBRO DEK TRI ESTAS LA NOMBRO OK ...

La aŭskultantoj tuj ekridegis, sed kiam la fiera matematiskto montris la logikon de sia rezonado, ĉiuj el fakuloj kaj aliaj matematikistoj pravigis al nia kara amiko.

Nu, kiamaniere la duono de 13 estas 8?

jchthys (Wasifu wa mtumiaji) 20 Juni 2009 8:44:07 alasiri

Pastoro:Pro tio, ke la lasta problemo sin divenas tre facile, mi lanĉas novan kaj malplian simplan enigmon.

Iun tagon, freneza matematikisto asertis ke LA DUONO DE LA NOMBRO DEK TRI ESTAS LA NOMBRO OK ...

La aŭskultantoj tuj ekridegis, sed kiam la fiera matematiskto montris la logikon de sia rezonado, ĉiuj el fakuloj kaj aliaj matematikistoj pravigis al nia kara amiko.

Nu, kiamaniere la duono de 13 estas 8?
La supra dunono de la skribita formo XIII (kiu signifas 13) estas VIII (kiu signifas 8).

Sed en Esperanto oni kutime ne uzas tiajn numerojn. Ĉu mi permesas havi stelon verdan ĉiuokaze?

horsto (Wasifu wa mtumiaji) 20 Juni 2009 8:53:25 alasiri

Mi proponas alian solvon:
La bazo de la nombrosistemo por 13 ne estas 10, sed 13.
Tiam
13 ne estas 10^1+3
sed
13^1+3 (= 16 en la normala nombrosistemo)
do la duono de 13 estas 8.

horsto (Wasifu wa mtumiaji) 20 Juni 2009 9:01:53 alasiri

Pastoro:
Certa vagabondo iam trovis manieron fari "novan" cigaredon per tri cigared-stumpoj. Iun tagon nia malriĉa amiko malkovris dek unu cigaredstumpojn ene de la stratrubujo. Kiu estas la plej granda kvanto da cigaredoj, kiun nia lerta vagabondo povas fumi?...
el 9 stumpoj li faris 3 cigaredojn,
do li havas 3 cigaredojn kaj 2 stumpoj,
tiam li fumas la 3 cigardeojn kaj havas 5 stumpojn,
el 3 stumpoj li faras 1 cigardon
kaj tiam li havas 1 cigaredon kaj 2 stumpoj,
li fumas la cigardeon kaj tiam li havas 3 stumpoj,
el kiuj li faras la lastan cigaredon,
entute li tiam fumis 5 cigaredojn.

Pastoro (Wasifu wa mtumiaji) 20 Juni 2009 9:52:05 alasiri

Jejeje... Ho ve, miaj enigmoj estis fulmrapide solvitaj! La verda stelo pro la unua problemo, kiun mi lanĉis, estas por Horsto
kiu:entute li tiam fumis 5 cigaredojn.
Kaj la verda estelo pro la dua estas por Jchthys
kiu:La supra dunono de la skribita formo XIII (kiu signifas 13) estas VIII (kiu signifas 8).
Amiko Horsto, via respondo per la dek-triuma sistemo estas vere originala, kaj mi pravigas al vi. Bedaŭrinde Jchtys respondis unue.

horsto (Wasifu wa mtumiaji) 20 Juni 2009 11:39:33 alasiri

Pastoro:
Amiko Horsto, via respondo per la dek-triuma sistemo estas vere originala, kaj mi pravigas al vi. Bedaŭrinde Jchtys respondis unue.
Dankon Pastoro,
sed mi opinias ke mia solvo el matematika vidpunkto estas facile trovebla. La solvo de jchthys ne estas matematika solvo, sed geometria kaj tial pli fantazia. Do li meritas la verdan stelon.

Kurudi juu