Al la enhavo

Kiel forigi amikon?

de astro-dino, 2009-junio-12

Mesaĝoj: 28

Lingvo: Esperanto

horsto (Montri la profilon) 2009-junio-17 19:20:43

tommjames:Jen nur mia opinio, sed laŭ mi la duobla sistemo de amikolistoj ne estas bona. Iom iritas min vidi la diferencon inter la du apartaj listoj, mi volas ke ili estu samaj. Se oni elektus min kiel amikon, mi volus ke li estu en mia listo de propraj amikoj, same mi volus ke mi estu en la propra listo de iu alia se mi aldonus tiun (kaj tiu permesus la amikiĝon).
Vin iritas ke ambaŭ listoj estas malsamaj, sed se ili estus samaj tiam oni bezonus ja nur unu.
Ĉu ne estas interese vidi, kiu metis vin en la liston de siaj amikoj?
Sed estas interesa demando! Vi pensas ke "esti amiko de" estas komuteca rilato, do se A estas amiko de B, tiam ankaŭ B estas amiko de A. Mi ne scias ĉu tio estas ĝusta, eble por vera amikeco, sed la amikeco ĉi tie ja eble nur signifas, ke la kontribuo(j) de unu uzanto plaĉis al iu alia uzanto.

tommjames (Montri la profilon) 2009-junio-17 20:45:45

horsto:Vin iritas ke ambaŭ listoj estas malsamaj, sed se ili estus samaj tiam oni bezonus ja nur unu.
Jes prave, kaj tial mi proponas ke estus plibone havi nur unu amikoliston.

horsto:Ĉu ne estas interese vidi, kiu metis vin en la liston de siaj amikoj?
Jes ja! Sed en la unulista sistemo oni ja povas ekscii tion per ricevo de la amikiĝa peto.

Al mi la nomo "amiko listo" estas malĝusta por la nuna sistemo. Kiam oni sen mia scio aldonas min en sian liston ĉu tio signifas ke mi estas ties amiko aŭ ke tiu estas mia? Certe ne.. estas homoj kiuj estas "amiko de tommjames" kiujn mi ne eĉ konas!

Nune ŝajnas ke la listoj temas pri kontaktoj. Por mi, la listo nur povas esti "amiko" listo se estus interkonsento pri la eniĝo en la liston de unu la alia, alinome "amikiĝo", same kiel en sociretumaj paĝaroj.

Sed eble mi troigas la aferon. Mi ne scias. rideto.gif

AlfRoland (Montri la profilon) 2009-junio-17 21:04:59

Laŭ mi estas tute sensenca aldoni iun al sia "listo de amikoj" sen iam skribi. Kion ili volas?

Jasminka (Montri la profilon) 2009-junio-19 12:36:14

Se laŭ via opinio, la listo de homoj, kiuj aldonis vin al la listo de amikoj, ne estas bezonata, mi pensas, ke ni povas ĝin entute forigi. Kion vi pensas?

AlfRoland (Montri la profilon) 2009-junio-19 12:42:26

Jasminka:Se laŭ via opinio, la listo de homoj, kiuj aldonis vin al la listo de amikoj, ne estas bezonata, mi pensas, ke ni povas ĝin entute forigi. Kion vi pensas?
Laŭ mi tiu listo tute ne utilas.

jchthys (Montri la profilon) 2009-junio-19 15:46:20

Mi pensas, ke nenio pri tia listo estas malbona. Kial devus ne konservi ĝin?

horsto (Montri la profilon) 2009-junio-19 18:55:22

Min ankaŭ ne ĝenas la listo.

Eble oni iel klarigu:
1e) ke "mi estas amiko de" signifas ĉi tie nur, ke al tiu uzanto plaĉas viaj kontribuoj.
2e) Neniu alia uzanto vidas tiun liston, do iu nomo en tiu listo ne povas iel malpurigi vian reputacion.
3e) Se vi donas iun al la listo de viaj "amikoj", kial tiu ne sciu pri tio?

Jasminka (Montri la profilon) 2009-junio-19 19:06:33

Ni aldonis enketon en la flanko de lernu! pri ĉi tiu temo. Do vi estas bonvenaj reagi. okulumo.gif

AlfRoland (Montri la profilon) 2009-junio-19 20:09:34

horsto:Min ankaŭ ne ĝenas la listo.
Mi ne diris ke tiu listo ĝenas, mi nur demandas al kio ĝi utilas. Eble 10% de la personoj en la listo iam skribis. Kion volas la aliaj?

horsto (Montri la profilon) 2009-junio-19 22:53:09

AlfRoland: Eble 10% de la personoj en la listo iam skribis. Kion volas la aliaj?
Ĉu ne estas simila afero kiel la sukceso de Esperanto?
Esperanto ankoraŭ ne sukcesis.
Eble tiuj personoj ankoraŭ ne skribis aŭ ili planis skribi sed ne plu vizitas la paĝaron.

Reen al la supro