Missatges: 5
Llengua: Esperanto
Fabcxu (Mostra el perfil) 20 de juny de 2009 13.06.05
Krome, ĉu vi scias kiel protekti naturmedi-respekte la paperon kontraŭ fajro (per kiu produktaĵo)?
Mi dankas al anoj de ŝveblanternemaj landoj.
Amike.
http://en.wikipedia.org/wiki/Kongming_lantern
manu_fr (Mostra el perfil) 20 de juny de 2009 20.31.41
Fabĉu:Kiam mi estis juna mi konstruis plurfoje aerbalonon ('montgolfière' france). Eble mia sperto povas esti util'al vi malgraŭ ke vi volas konstrui azian modelon ?
http://en.wikipedia.org/wiki/Kongming_lantern
Vi devas aĉeti tre malpezan paperon (ekzemple silkpaperon multkoloran). Poste vi tranĉas cirkaŭ 20 formojn tutsimilajn kaj gluas -kun simpla gluobastono -unu kun la sekva, ĝis formi aerbalonon fermitan.
Al la fino, vi uzas metaleron por konstrui la bazon perfekte cirklan.
Vi nun devas elekti tagon la plej malvarma kiel eble, kaj grave, tute senventa ! (se vi ne volas bruligi aŭ perdi vian balonon !)
Mi uzis grandan metalskatolon por alporti varmon de gasilo ene de l'aerbalono. Kiam ĝi estas plena de varmaero, vi ellasas ĝin subite en la ĉielo, kaj gi foriras.
Kia plezuro por la infanoj, kiuj venas por spekti la flugon !
Suksecon !
Fabcxu (Mostra el perfil) 21 de juny de 2009 14.15.36
manu_fr:Vi devas aĉeti tre malpezan paperon (ekzemple silkpaperon multkoloran).Ĉu silkpapero estas iom same kiel rizpapero? En kiaj vendejoj en Francio mi povas aĉeti silkpaperon? Ĉu ĝi estas plene biodiserigebla?
manu_fr:Vi nun devas elekti tagon la plej malvarma kiel eble, kaj grave, tute senventa ! (se vi ne volas bruligi aŭ perdi vian balonon !)Perdo de la balono ne gravas ĉar ili estos pluropaj. Kio plej timigas min estus forbruligi ion (tro apudajn tendojn, arbaron...). Sed mi loĝas en la nordo de Francio, la naturo ne estas tiel forbrulema kiel en la sudo.
manu_fr:Mi uzis grandan metalskatolon por alporti varmon de gasilo ene de l'aerbalono.Mi pensis pri tio, uzi vakskubon kiel brulaĵon. Ĉu ne estas risko kun likva brulaĵo ke kaze de falo surteren, ĝi pli facile okazigu fajrigon el de la brulaĵflako?
Dankon pro viaj respondoj!
manu_fr (Mostra el perfil) 21 de juny de 2009 20.43.12
Silkpapero kaj rizpapero ne estas samaj, sed mi ne estas sufiĉe sperta pri paperoj por klarigi. Tamen ne estas tro malfacile trovi en vendejoj (guglo estas via amiko)
Tamen, estas tre danĝera ludo sendi aerbalonon en la ĉielo kun fajro en la bazo mem kiam ĝi flugas, kial mi NENIAM faris tiele.
Mi nur hejtis aeron dank'al gasilo de sur tero, kaj balono supreniras tutsola, sen alia rimedo, ĝis kiam aero ne plu estas sufiĉe varma en ĝi.
Espi (Mostra el perfil) 22 de juny de 2009 18.43.33
manu_fr:Silkpapero kaj rizpapero ne estas samaj, sed mi ne estas sufiĉe sperta pri paperoj por klarigi.Saluton manu_fr,
en Esperanta "lernu!"-Vortaro mi trovis:
Silkpapero = tre maldika papero iom diafana, uzata en dekoracio, por volvo de cigaredoj kaj simile;
Rizpapero = papero el la medolo de la planto Tetrapanax papyrifer; uzata por pentraĵoj.
Amike
Klaus-Peter