Til indholdet

Helpon por la Organo-Donaco...

af Pastoro, 22. jun. 2009

Meddelelser: 1

Sprog: Esperanto

Pastoro (Vise profilen) 22. jun. 2009 22.36.22

Amikoj el Hispanujo, Francujo aŭ Italujo, mi helpopetas al vi...

Antaŭ kelkaj jaroj mi spektis "fremdan" filmon, kies nomon nun mi volas memori.

La ĉefroruloj estas juna malsanulo pro leŭkemio kaj juna libro-servistino. Ambaŭ sin konatiĝis en hospitalo, kie li atendas medolo-greftaĵon kaj ŝi estas volontulino, kiu disdonas kaj eĉ legas al malsanuloj librojn.

Komencon, la leŭkemiulo ne volas paroli al neniu kaj traktas krude al la strebanta virino, kiu donacas al li ĉokoladojn. La afero fiaskis ĉar tiuj ĉi sukeraĵoj ne plaĉas al li.

Ricevinte la medolo-graftaĵon, la junulo resaniĝas kaj sia menso iom post iom ŝanĝas ĝisekstreme tiel, ke li ŝatas eĉ ĉokoladojn.

La libro-servistino komprenas, ke li ricevis la medolon, kiun ŝi donis altruisme kaj sekrete. Ŝi rakontas tiun ĉi historion al junulo kaj ambaŭ enamiĝas.

Tamen bedaŭrinde la doktoro malkovris la maletikan aferon kaj rivelis la veron: la medolo de la libroservisitino estis graftata al alia virino, kiu loĝas for de la ĉefurbo.

Finfine la du ĉefroluloj konstatas la historion kaj ŝi foriras lasante sian amanton sola.

Sekvontan semajnon okazos en la hospitalo, kie mi laboras festivalo pri la ORGANO-DONACO kaj mi volas havigi al mi tiun ĉi rilatan filmon por projekci ĝin.

Mi ne memoras la naciecon de la filmo sed mi kredas, ke ĝi estas aŭ hispana, aŭ franca aŭ itala.

Vb helpi min, la afero estas por nobla projekto...

Tilbage til start