ไปยังสารบัญ

Esperanto en Ubuntu 9.04?

จาก inacentaur, 26 มิถุนายน 2009

ข้อความ 11

ภาษา: Esperanto

inacentaur (แสดงโปรไฟล์) 26 มิถุนายน 2009, 05:31:55

Ubuntu 9.04 operaciuma sistemo havas Esperanto keyboard, sed mi ne povas tajp la c x as ĉ, ktp...

Kiel uzi ĉi tiu Esperanto sistemo en Ubuntu 9.04?

Heliogabalus (แสดงโปรไฟล์) 26 มิถุนายน 2009, 06:24:09

En mia Ubuntu 8.10, la klavaro funkcias tiel:

Por la litero Ŝ mi tajpas Q
Litero Ĝ kun W
Litero Ŭ kun Y
Litero Ĵ kun [
Litero Ĥ kun ] kaj
Litero Ĉ kun X

Mi aranĝis ĝin irante al Sistemo/Agordaĵoj/Klavaro

lelandv (แสดงโปรไฟล์) 26 มิถุนายน 2009, 06:25:04

(mi bedaŭras, mi forviŝis mian mesaĝon ĉar ĝi ne estis en esperanto. mi estas komencato.. malgajo.gif )

MV1 (แสดงโปรไฟล์) 26 มิถุนายน 2009, 07:24:03

Mi uzas Ubuntuon 9.04 kun itala klavaro.
Ĝi funkcias bone.
Tiam, kiam mi uzas la esperantan klavaron (puŝante klavon kiun mi elektis tiucele) la klavoj por tajpi ĉapelitajn literojn estas la samaj kiujn montris Heliogabalus.

jchthys (แสดงโปรไฟล์) 26 มิถุนายน 2009, 15:49:57

lelandv:(mi bedaŭras, mi forviŝis mian mesaĝon ĉar ĝi ne estis en esperanto. mi estas komencato.. malgajo.gif )
Sendu ĝin al mi en privata mesaĝo. Mi povas traduki ĝin.

jchthys (แสดงโปรไฟล์) 26 มิถุนายน 2009, 16:17:14

Se vi povas legi la anglan, mi trovis [url=http://bit.ly/linŭkeyboard]bonan informaĵon[/url] pri kiel konstrui propran klavararanĝon en Ubuntu. Do mi faris aranĝon, kiu havas Esperantajn literojn per la dekstra Alt-klavo.

AlfRoland (แสดงโปรไฟล์) 26 มิถุนายน 2009, 20:47:20

Mi ankoraŭ uzas Ubuntu 8.04 Mi faris kopion de la Sveda klavararanĝo kaj en ĝi ŝanĝis kelkajn literojn ne bezonatajn en Esperanto al la supersignitaj literoj. Poste mi anstataŭis la esperantan klavaron jam ekzistan en Ubunto per mia nova klavararanĝo.

Farinte tiel mi konservis ĉiujn dividsignojn je la jam alkutimataj lokoj kaj mi ne bezonas premi plurajn klavojn por atingi la supersignojn. Tiamaniere eblas skribi pli rapide kaj flue.

Rodrigoo (แสดงโปรไฟล์) 2 กรกฎาคม 2009, 17:32:48

Mi uzas Kubuntu 9.4 (mi preferas KDE).
Mi havas la brazilan klavaron plus la esperantan.
Proksime de la horloĝo aperiĝas flageto de Brazilo, kaj mi povas tajpi la portugalan. Kiam mi premas Ctrl+Alt+K, iĝas griza flago kie legeblas "epo", kaj mi povas tajpi la esperantajn literojn tiel kiel Helio diris (mi jam alkutimiĝis, kaj tajpas nature.
Mi ankaŭ agordis ke la agordo estu nur por la nuna fenestro. Tio signifas ke dum mi skribas retmesaĝo al mia estro per Thunderbird, funkcias la brazila klavaro, sed samtempe, la fenestro de Skajpo, kie mi parolas kun mia koramikino, estas agordita por e-o, sed la skajpa fenestro kie mi parolas kun mia brazila amiko havas brazilan klavaron. lango.gif

Mi ne scias ĉu tiel funkcias en Gnome.

Sammondane,
Ĥod

AlfRoland (แสดงโปรไฟล์) 2 กรกฎาคม 2009, 20:10:31

Rodrigoo:

Mi ne scias ĉu tiel funkcias en Gnome.

Sammondane,
Ĥod
Certe Gnome same funkcias, almenaŭ Ubuntu 8.04

Matthieu (แสดงโปรไฟล์) 2 กรกฎาคม 2009, 20:36:25

Mi nur uzas la senpaŝan klavon ^. Francaj klavaroj havas ĝin por tajpi francajn literojn: ^+e = ê. En Linukso ĝi ankaŭ funkcias por Esperantaj literoj. Mi nur ŝanĝetis ion, por ke ^+v faru ŭ.

กลับไปด้านบน