Skip to the content

Ĥoraj kantoj en Esperanto

by aniterec, June 26, 2009

Messages: 6

Language: Esperanto

aniterec (User's profile) June 26, 2009, 1:39:13 PM

Kamaradoj!

Mi longtempe serĉadas kantajn notojn en Esperanto por 4-vocha ĥoro kaj ne trovas ilin. malgajo.gif

Mi tre petas al vi doni al mi retligilojn aŭ notojn.
Mi estos tre feliĉa por tio!!!!

jchthys (User's profile) June 26, 2009, 4:14:51 PM

Mi ne scias, kiam iuj estas. Sed parenteze, ĉu vi scias pri Akordo? Ĝi estas senakompana kantgrupo el Nederlando, kiu kantas nur en Esperanto.

aniterec (User's profile) June 27, 2009, 1:11:03 PM

Dankon por respondo.
Mi skribos al Akordo.
Verŝajne, ili donos al la Ĉernogolovka ĥoro iujn partiturojn .

crescence (User's profile) June 28, 2009, 7:30:34 AM

Aŭskultu tiun belegan kanton :

Himno al la tero

aniterec (User's profile) June 28, 2009, 9:55:05 AM

Jes, bona kanto!rideto.gif

Tamen, bedaŭrinde, mi ne estas tiom bona muzikisto, ke skribi partiturojn por 4-voĉa ĥoro tuj post aŭskultado.... senkulpa.gif

crescence (User's profile) June 28, 2009, 10:51:35 AM

aniterec:Jes, bona kanto!rideto.gif

Tamen, bedaŭrinde, mi ne estas tiom bona muzikisto, ke skribi partiturojn por 4-voĉa ĥoro tuj post aŭskultado.... senkulpa.gif
Petu la partituron, alklakante sur la kontaktligilo de la retpaĝaro.

Back to the top