Chu Esperantistoj estas mallegemaj?
od timwestover, 26. lipnja 2009.
Poruke: 3
Jezik: Esperanto
timwestover (Prikaz profila) 26. lipnja 2009. 17:13:24
Legu la diskuton ĉi tie.
Kelkaj respondantoj prave apartigis la aferojn "legado" kaj "aĉetado." Mi konsentas, ke la du temoj estas apartigindaj. Miasperte, multaj Esperantistoj ja estas legemaj kaj aĉetemaj -- eĉ tre, de tempo al tempo. Kiam oni malfermis la libroservon dum la Landa Kongreso de Esperanto-USA, svarmis homoj. Oni kvazaŭ soifis al libroj.
Mi nuntempe legas pli da Esperantaj libroj, ol mi aĉetas -- tio renversigis mian antaŭan tendencon. Sur mia breto kuŝas centon da libroj, kiujn mi ankoraŭ ne legas. Mi decidis legi pli el tiu libraro, antaŭ ol mendi pliajn librojn. Al tiu libraro mi lastatempe aldonis multe da materialo el eLibrejo kaj Inko kaj Projekto Gutenburg -- tre valoraj fontoj de senpagaj Esperantaj libroj.
Por multaj, samkiel mi, legemo superas aĉetemon. Se oni ne limigas "legadon" al librolegado -- la kvanto de legado eĉ pli kreskas. "Libera Folio," Lernu-forumoj, ipernity-afiŝoj, tiu ĉi retejo kun ĝiaj blogoj -- ĉio estas legado, ĉu ne? Eble ne literaturo lingve perfekta, eble ne klera aŭ instrua, eble ne unuaranga ... tamen juĝi pri la kvalito de ĉies legado mi volas eviti. Retemaj Esperantistoj legadas amase, sed apenaŭ eblas tamen kalkuli tion.
Ĝenerale mankas statistikoj pri eldonado kaj vendado en Esperantujo. UEA publikigas furorliston, sed tiu listo montras nur varojn venditajn rete (do, ne dumkongrese aŭ al aliaj landaj libroservoj). Esperanto-USA montras samspecan liston (tamen sen ciferoj). Mi ne konas aliajn libroservojn, kiu publikigas statistikojn pri venditaj titoloj.
Mi ja povas citi statistikojn pri mia propra libro, Marvirinstrato Ĝis la ekapero meze de Aprilo mi vendis 24 ekzemplerojn al UEA kaj 20 al Esperanto-USA. El tiuj kvantoj, eble ankoraŭ restas duono aŭ eĉ pli sur la librobretoj. Do, tute ne brila sukceso. Tamen, ene de la sama tempo, oni elŝutis la senpagan elektronikan libron de mia retejo 567 fojojn. Tiuj statistikoj ne enkalkuliĝas en la diskuto ĉe LOdE, sed eble ili devus. Ne ĉiuj, kiuj elŝutis la elektronikan libron, legas ĝin. Sed ne ĉiuj, kiuj aĉetas libron, legas ĝin (almenaŭ ne tuj -- vidu supre!).
LOdE / Sezonoj mem eksperimentas kun elektronika eldonado, aperigante popece la novan romanon de Istvan Nemere.
La problemoj, kiujn alfrontas la Esperanta libromerkato, estas grandaj. Alta kosto de libro. Ĝenerale malaltaj preskvalito kaj desajno. Manko de eblecoj trafolumi antaŭ aĉeti (ekz. en librovendejo aŭ biblioteko). Internaciaj sendokostoj. Malalta kvanto de Esperantistoj. Sed pri la legemo de la Esperantistoj, kiujn ni havas (aŭ almenaŭ tiujn, kiujn mi konas), mi feliĉas.
jchthys (Prikaz profila) 26. lipnja 2009. 17:27:43
Pastoro (Prikaz profila) 26. lipnja 2009. 17:42:00
PMEG, elŝutita kaj presita.
Aulex Vortaro Eo-Es, elŝutita kaj presita.
Kolekto da rakontoj pri Oz (F.L. Baum, 14 libroj), elŝutita kaj presita.
Paroladoj de Zamenhof, elŝutitaj kaj presitaj.
Marvirnstrato, elŝutita kaj presita.
...
Ankaŭ mi elŝutas kaj presas e-revuojn (http://www.gazetejo.org/ĉiuj_elgn), kaj kutimas retumi esperante.
Fakte mi kredas, ke alia bona profito de la Esperanto-Lernado estas ties malmultekosteco.