Към съдържанието

lunde aŭ lunden

от crescence, 27 юни 2009

Съобщения: 7

Език: Esperanto

crescence (Покажи профила) 27 юни 2009, 11:01:37

Saluton,

Ĉu oni devas diri :

- "Mi laboros lunde" aŭ "Mi laboros lunden" por diri, ke mi laboros dum la posta lundo ?

tommjames (Покажи профила) 27 юни 2009, 11:11:13

crescence:Saluton,

Ĉu oni devas diri :

- "Mi laboros lunde" aŭ "Mi laboros lunden" por diri, ke mi laboros dum la posta lundo ?
Mi laboros lunde ne bezonas la n finaĵon, sed Mi laboros lundon ja bezonas.

Jen ekzemplo el PMEG:

PMEG: E-vorta formo de tia tagonomo normale montras, ke temas ĝenerale pri tiaj tagoj: dimanĉe = “en dimanĉoj, en ĉiu dimanĉo”

La sekvantan dimanĉon Knut denove iris tien.[FA3.61] = En la sekvanta dimanĉo...

darkweasel (Покажи профила) 27 юни 2009, 12:11:39

-en nur eblas en adverboj signifantaj direkton (ekzemple "norden" aŭ "dekstren" aŭ eĉ "lernejen"). "Lundo" ne estas direkto, do vi ne povas uzi -en.

crescence (Покажи профила) 27 юни 2009, 16:14:49

Dankon al ĉiuj du.

horsto (Покажи профила) 27 юни 2009, 16:21:46

Ĉu eble oni povas diri "mi laboras lunden" por esprimi la jenan:

La laboro komenciĝas dimanĉe kaj kiam ĝi ĉesas jam estas lundo, do oni laboras en la lundon.

Espi (Покажи профила) 29 юни 2009, 23:56:35

Fa fafa:Kio signifas "ekmastrumi"? malgajo.gif
Saluton Fa fafa,

laŭ "lernu!"-Vortaro mastrumi signifas:
zorgi pri ĉio, kio koncernas la ekonomion de hejmo (france: gérer).

Ek- = komenci per io

Amike
Klaus-Peter

Espi (Покажи профила) 30 юни 2009, 21:05:54

Fa fafa:Ĉu ni povas ankaû diri ke ekmastrumi estas "commencer à faire le ménage" ( au sens figuré comme au propre)?
Saluton Fa fafa,

sed bedaŭrinde mi devas diri al vi, ke mi ne kapablas paroli la francan lingvon! ploro.gif

Certe ekzistas "lernu!"-uzanto, kiu povas helpi al vi. sal.gif

Multajn salutojn kaj amike
Klaus-Peter

Обратно нагоре