Al la enhavo

lunde aŭ lunden

de crescence, 2009-junio-27

Mesaĝoj: 10

Lingvo: Esperanto

crescence (Montri la profilon) 2009-junio-27 11:01:37

Saluton,

Ĉu oni devas diri :

- "Mi laboros lunde" aŭ "Mi laboros lunden" por diri, ke mi laboros dum la posta lundo ?

tommjames (Montri la profilon) 2009-junio-27 11:11:13

crescence:Saluton,

Ĉu oni devas diri :

- "Mi laboros lunde" aŭ "Mi laboros lunden" por diri, ke mi laboros dum la posta lundo ?
Mi laboros lunde ne bezonas la n finaĵon, sed Mi laboros lundon ja bezonas.

Jen ekzemplo el PMEG:

PMEG: E-vorta formo de tia tagonomo normale montras, ke temas ĝenerale pri tiaj tagoj: dimanĉe = “en dimanĉoj, en ĉiu dimanĉo”

La sekvantan dimanĉon Knut denove iris tien.[FA3.61] = En la sekvanta dimanĉo...

darkweasel (Montri la profilon) 2009-junio-27 12:11:39

-en nur eblas en adverboj signifantaj direkton (ekzemple "norden" aŭ "dekstren" aŭ eĉ "lernejen"). "Lundo" ne estas direkto, do vi ne povas uzi -en.

crescence (Montri la profilon) 2009-junio-27 16:14:49

Dankon al ĉiuj du.

horsto (Montri la profilon) 2009-junio-27 16:21:46

Ĉu eble oni povas diri "mi laboras lunden" por esprimi la jenan:

La laboro komenciĝas dimanĉe kaj kiam ĝi ĉesas jam estas lundo, do oni laboras en la lundon.

Fa fafa (Montri la profilon) 2009-junio-29 21:42:44

Kio signifas "ekmastrumi"? malgajo.gif

Espi (Montri la profilon) 2009-junio-29 23:56:35

Fa fafa:Kio signifas "ekmastrumi"? malgajo.gif
Saluton Fa fafa,

laŭ "lernu!"-Vortaro mastrumi signifas:
zorgi pri ĉio, kio koncernas la ekonomion de hejmo (france: gérer).

Ek- = komenci per io

Amike
Klaus-Peter

Fa fafa (Montri la profilon) 2009-junio-30 15:01:42

Espi:
Fa fafa:Kio signifas "ekmastrumi"? malgajo.gif
Saluton Fa fafa,

laŭ "lernu!"-Vortaro mastrumi signifas:
zorgi pri ĉio, kio koncernas la ekonomion de hejmo (france: gérer).

Ek- = komenci per io

Amike
Klaus-Peter
Dankon Klaus-Peterl por via helpo.

Ĉu ni povas ankaû diri ke ekmastrumi estas "commencer à faire le ménage" ( au sens figuré comme au propre)?

Espi (Montri la profilon) 2009-junio-30 21:05:54

Fa fafa:Ĉu ni povas ankaû diri ke ekmastrumi estas "commencer à faire le ménage" ( au sens figuré comme au propre)?
Saluton Fa fafa,

sed bedaŭrinde mi devas diri al vi, ke mi ne kapablas paroli la francan lingvon! ploro.gif

Certe ekzistas "lernu!"-uzanto, kiu povas helpi al vi. sal.gif

Multajn salutojn kaj amike
Klaus-Peter

Fa fafa (Montri la profilon) 2009-julio-01 22:17:06

Espi:
Fa fafa:Ĉu ni povas ankaû diri ke ekmastrumi estas "commencer à faire le ménage" ( au sens figuré comme au propre)?
Saluton Fa fafa,

sed bedaŭrinde mi devas diri al vi, ke mi ne kapablas paroli la francan lingvon! ploro.gif

Certe ekzistas "lernu!"-uzanto, kiu povas helpi al vi. sal.gif

Multajn salutojn kaj amike
Klaus-Peter
Ne gravas!
Tamen, dankon pro ĉion!
Ĝis
Fa

Reen al la supro