Til innholdet

Diplomoj

fra Zenom,2007 2 8

Meldinger: 23

Språk: Esperanto

erinja (Å vise profilen) 2013 9 8 22:26:25

La ilo kiu kreis diplomojn antaŭ longa tempo fuŝiĝis, do ĝi ne plu estas disponebla ĉe la paĝaro, kaj ni ne nun ofertas diplomojn.

horsto (Å vise profilen) 2013 9 9 00:01:44

erinja:La ilo kiu kreis diplomojn antaŭ longa tempo fuŝiĝis, do ĝi ne plu estas disponebla ĉe la paĝaro, kaj ni ne nun ofertas diplomojn.
Ne nun? Ĉu eble vi celis "nun ne"?

fajrkapo (Å vise profilen) 2013 9 9 08:43:54

Al Horsto:

Ĉu ordo tiom gravas Esperante?
Ambaŭ havas saman signifon, kvankam ni nun ne- estus pli klara. Ankaŭ oni povas diri nun ni, ni ne ofertas nun, ktp,(nur ja estas grave ne antaŭ verbo, sed ĝi povas enhavi alian vorton inter ne kaj verbo.)

El PMEG:

21. Neado
Ne
Por nei frazon oni uzas la vorteton ne. Ne neas tion, antaŭ kio ĝi staras.
NORMALE ne staras antaŭ la ĉefverbo, kaj se oni neas la ĉefverbon, oni neas la tutan frazon...

Amike

michaleo (Å vise profilen) 2013 9 9 09:14:59

fajrkapo:Al Horsto:

Ĉu ordo tiom gravas Esperante?
Ambaŭ havas saman signifon, kvankam ni nun ne- estus pli klara. Ankaŭ oni povas diri nun ni, ni ne ofertas nun, ktp,(nur ja estas grave ne antaŭ verbo, sed ĝi povas enhavi alian vorton inter ne kaj verbo.)

El PMEG:

21. Neado
Ne
Por nei frazon oni uzas la vorteton ne. Ne neas tion, antaŭ kio ĝi staras.
NORMALE ne staras antaŭ la ĉefverbo, kaj se oni neas la ĉefverbon, oni neas la tutan frazon...

Amike
En ĉi tiu frazo ne staras antaŭ nun, do laŭ mi ĝi neas la vorton nun. Kaj tio signifus, ke krom tio, ke nun tio ne estas ofertata, eble iam estos.

DavidVm (Å vise profilen) 2013 9 9 14:19:56

Amikan saluton denove amikoj!

Mi ja ne vidas la diferencon inter "ne nun" kaj "nun ne", mi opinias ke ili havas la saman signifon (kvankam mi ankoraŭ estas baza esperantisto, do mi ne estas sperta, haha).

Ĉiukaze mi certe opinias ke ricevi tiujn diplomojn por povi montri niajn sciojn pri esperanto estus tre grava afero por multaj esperantistaj studentoj el lernu! kiu ne povas ekzameniĝi per la KER-Ekzameno (kiu nuntempe ne estas farata en ĉiuj la landoj, ekzample en la mia, Hispanio), do mi ŝatus demandi ĉu la teamo de lernu! povus ripari tiun servon okulumo.gif

Mi, kaj multaj stundentoj, dankus multege ĝin!

Koran Dankon. ridulo.gif

erinja (Å vise profilen) 2013 9 9 16:02:22

Praktike tamen la diplomoj de lernu nur estas por persona plezuro; ili ne havus ian oficialan gravecon, ĉar oni neniam devas pruvi ke oni sukcesis je iu lernu-ekzameno.

Tial KER-ekzamenoj kostas (kaj estas iom multekostaj) - ĉar ili havas ian oficialecon ekster Esperantujo, ili estas aprobitaj kaj kontrolitaj de ekstera grupo. Se oni deziras havi atestilon ke oni sukcesis je lernu-ekzameno, oni povas mem krei belan por si diplomon. Se ial oni bezonus ian oficialan ateston ke oni sukcesis je lernu-ekzameno, tiu persono povas turni sin al la lernu-teamo, kiu povas vidi en la datumbazo ke vi sukcesis je tiu ekzameno, kaj skribi por vi oficialan leteron, nome de la retpaĝo.

Iuj Esperantistoj ŝatas havi tiajn atestilojn ktp por afiŝi sur la muro; sed en Esperantujo mem ili havas preskaŭ neniun praktikan utilon. La utilo estas en la scio ke oni sukcesis je ekzameno je iu lingvonivelo, kaj ne en la afero ke oni havas paperpecon kiu diris ke oni sukcesis je reta ekzameno.

Esperanto ne estas tia prestiĝa lingvo, por kiu oni povus presi tian diplomon kaj uzi ĝin por pruvi ke oni parolas Esperanton sufiĉe bone por sukcesi je iu laboro. Eĉ se oni bezonas paroli Esperanton por iu laboro, estas sufiĉe evidente post kelkminuta e-lingva konversacio, ĉu la persono havas tiun kapablon, kaj tiukaze ne necesas montri diplomon.

pbrewer (Å vise profilen) 2013 9 9 18:59:08

erinja:Praktike tamen la diplomoj de lernu nur estas por persona plezuro; ili ne havus ian oficialan gravecon, ĉar oni neniam devas pruvi ke oni sukcesis je iu lernu-ekzameno.
Jes, certe. Sed morgaŭ estos la unua postsomera kunveno de mia loka grupo, kaj mi volus montri al la grupanoj kion mi faris lastatempe.

Do: domaĝe.

limako (Å vise profilen) 2013 9 9 19:19:58

Anstataŭ diplomoj, ĉu iu pripensis oferti "ordenojn"? (aŭ "baĝojn"?) Mi interesiĝas pri la "OpenBadge" sistemo de Mozilla: http://openbadges.org/ kiu eble taŭgus por lernu.

DavidVm (Å vise profilen) 2013 9 10 21:55:46

Saluton denove:

Danko pro via rapida respondo ridego.gif

Mi certe scias ke diplomoj el lernu! ne estas oficialaj, kaj la sola diplomo oficiala estas la KER-Ekzameno, kaj mi ankaŭ komprenas ke se vi bezonas esperanton por labori, una neoficiala diplomo ne servos al vi por montri vere viajn sciojn.

Tamen, mi opinias ke se lernu! ne havas iun metodon por permesi al iliaj studentoj ke ili povas montri iliajn studojn per lernu! (kiu, kvankam ne estas oficialaj, estas esperantaj studentoj ĉiukaze), lernu! ne estas kompleta.

Mi certe opinias ke se vi volas montri viajn esperantistajn sciojn vi povus paroli esperanton, sed nuntempe malmultaj homoj parolas kaj komprenas ĝin, do tio ne estas utila, kaj mi opinias ke diplomo, kvankam neoficiala diplomo, estus tre utila kaj, ĉiukaze, pli utila ol havi nenion provon pri niaj scioj.

Pro tio mi ŝatus insisti pri ke ripari tiun "diploman servon" estus vere grava afero. Mi ja opinias ke multaj studentoj el lernu! vere ŝatus povi ricevi tiujn neoficialajn diplomojn (multaj studentoj eĉ ne konis ke ĝi ekzistis) ĉar tioj estus tre utilaj por kiuj ne povas fari la KER-Ekzamenon.

Denove koran dankon pro via atento kaj helpo ridulo.gif

PD: Se ripari tiun servon estas nun tro malfacila aŭ neebla, mi opinias ke la ideo de "limako" pri http://openbadges.org estus tre bona anstataŭo ĉar tial studentoj povus montri iliajn sciojn el lernu!, kvankam mi vere opinias ke akiri diplomon estas pli bona metodo ĉar tio estus pli facila, komforta kaj komuna...

raffadalbo (Å vise profilen) 2013 9 14 15:39:46

DavidVm:Mi ja opinias ke multaj studentoj el lernu! vere ŝatus povi ricevi tiujn neoficialajn diplomojn... Se ripari tiun servon estas nun tro malfacila aŭ neebla, mi opinias ke la ideo de "limako" pri http://openbadges.org estus tre bona anstataŭo...
Mi tute konsentas.

Mi akiris diplomon ĉe la Itala Instituto de Esperanto. Kaj kion mi faros per ĝi? Certe mi NE uzos ĝin por labori. Mi havas jam tute alian laboron.

Mia sento estas proksima al pbrewer. La diplomoj utilas ĉefe por uzoj kiel:
pbrewer:morgaŭ estos la unua postsomera kunveno de mia loka grupo, kaj mi volus montri al la grupanoj kion mi faris lastatempe.
Se necese, mi opinias ke la diplomoj povus esti paga servo (ne multekosta).

Tibake til toppen