შინაარსის ნახვა

Diplomoj

Zenom-ისა და 8 თებერვალი, 2007-ის მიერ

შეტყობინებები: 23

ენა: Esperanto

pbrewer (მომხმარებლის პროფილი) 16 სექტემბერი, 2013 20:09:57

Post limako menciis ĝin, mi tralegis kelkajn paĝojn ĉe http://openbadges.org/, kaj trovis la ideon interesa.

Mi volis kontroli: ĉu emisiado de ordeno sufiĉe facilia por aldoni al Lernu (aŭ alia retloko)? Do, mi mem kreis kaj emisiis ordenon de mia persona retloko.

Mi uzis kromprogramon, kiun mi trovis ĉi tie: https://github.com/mozilla/openbadges/wiki/Open-Ba....

Bezonis eble 30 minutojn, kaj tiom inkluzivas la tempon por krei la bildon por la ordeno.

Mi konsilas, ke oni pasigi pli ol tiom da tempo, por krei la bildon por iu ordeno. Sed la laboro por fari, ke la retloko subteni la emisiadon de ordenoj estas sufiĉe facilo.

erinja (მომხმარებლის პროფილი) 16 სექტემბერი, 2013 21:54:42

Eble mi miskomprenas sed ĉu tio temas nur pri iu elektronika afero kiun oni montras ĉe sia retpaĝo, kaj ne pri ia 'diplomo' kiun oni povas presi? Se iu volas porti ion fizikan al renkontiĝo, sendube oni povas ruzi ion por si mem. Aŭ oni povas simple anonci al la grupo "Mi sukcesis je ekzameno (kio ajn)".

Ŝajne la eblo havi iuspecan diplomon revenos en la nova lernu, sed por nun, ne indas prilabori ĉi tiun malnovan paĝaron por aldoni funkciojn kiuj ne restos en sia sama stato en la nova paĝaro.

pbrewer (მომხმარებლის პროფილი) 16 სექტემბერი, 2013 23:19:35

erinja:Eble mi miskomprenas sed ĉu tio temas nur pri iu elektronika afero kiun oni montras ĉe sia retpaĝo, kaj ne pri ia 'diplomo' kiun oni povas presi?
Vi pravas—elektronika afero kiun oni povas montri sur retpaĝo. (Sed, tio eble havas valoron.)

erinja:Ŝajne la eblo havi iuspecan diplomon revenos en la nova lernu...
Bonege!

ზემოთ დაბრუნება