目次へ

Tradukado en la denasklingvaj forumoj

ceigered,2009年6月28日の

メッセージ: 3

言語: Esperanto

ceigered (プロフィールを表示) 2009年6月28日 15:06:02

Sal' amikoj,

Mi scivolas se ni povas havi la "klaki-sur-vorto" tradukilo (kiu estas en la Esperantaj forumoj) en la denasklingvaj forumoj. Tio estas por helpi bazajn lernantojn lerni la Esperantan lingvon per legado de EO mesaĝoj en iliaj denasklingvaj forumoj.

La klaki-sur-vorto tradukilo en la denasklingvaj forumoj povus traduki esperantajn vortojn denasklingve, kaj traduki denasklingvaj vortojn esperante.

La ideo venis el tie ĉi:

http://eo.lernu.net/komunikado/forumo/temo.php?t...
(Pardonu, sed estas angle)

Pardonu min se mia Esperanto ne estas tro bona, mi forgesas ekzerci ĝin ridulo.gif

Rogir (プロフィールを表示) 2009年6月28日 17:15:36

Mi plenkore samopinias. Se ne estos tro malfacile teknike, bonvolu ebligi tion laŭeble rapide.

tommjames (プロフィールを表示) 2009年7月19日 9:17:40

Ĉu iu scias, ĉu estas ia progreso pri ĉi tiu afero? Ĉu iu en Lernu decidis ke la propono estas farebla/farota?

先頭にもどる