Ĉu vi povas kompreni strangaj aŭ fremdaj akĉentoj de Esperanto?
kelle poolt ceigered, 28. juuni 2009
Postitused: 23
Keel: Esperanto
ceigered (Näita profiili) 28. juuni 2009 15:32.46
Ekzemploj:
ĝermanaj (anglaj, germanaj, skandinavaj) akĉentoj, kiu forigi "r" malantaŭ vokaloj, ekz:
"lernu" ~ "leanu"
"porti" ~ "pooti"
anglaj "r" konsonanto (kiel en la angla, faroaj, kaj eble sveda lingvoj), ebla ekz:
"tro" ~ "ĉro"
"r" konsonanto prononcata kiel "L", ekz:
"tre" ~ "t'le"
"kara" ~ "kala"
(aŭ L prononcata kiel "r", ekz: "polio" ~ "porio")
"e" prononcata kiel "ej", "uj" prononcata kiel "oj"
EDIT: Mi bedaŭras, mi forgesis la "-n"
EDIT 2: Dankon RiotNrrd
EDIT 3: Dankon KoLonJaNo
crescence (Näita profiili) 28. juuni 2009 16:57.55
Se ĉiuj geesperantistoj ne respektas tiun prononcon, Esperanto ne estas pli interesa ol ajn alia lingvo.
Rogir (Näita profiili) 28. juuni 2009 17:07.20
Rohan (Näita profiili) 28. juuni 2009 17:17.34
RiotNrrd (Näita profiili) 28. juuni 2009 18:38.15
ceigered:Mi volas scii se vi povas kompreni strangaj aŭ fremdaj akĉentoj en la Esperantmondo, kaj kio viaj opinioj estas.Ne forgesu akuzativon!
Mi volas scii se vi povas kompreni strangajn aŭ fremdajn akĉentojn en la Esperantmondo, kaj kio viaj opinioj estas.
69UM24OSU12 (Näita profiili) 29. juuni 2009 3:16.52
le_chaz (Näita profiili) 29. juuni 2009 8:44.16
Rogir:Plimulto provas, sed multaj ankoraŭ ne regas la lingvon bone kaj tial ne ĝuste elparolas ĉiujn literojn. Sed ili nur bezonas praktikon kaj konsilon.Kelkaj strebas al ĝusta prononco, sed multaj aliaj tute prifajfas kaj ne faras klopodon por korekti sian elparolon.
Mi tamen havas la impreson, ke tio pli kaj pli boniĝas. Ŝajnas al mi, ke la juna generacio estas pli atenta ol la antaŭa.
KoLonJaNo (Näita profiili) 29. juuni 2009 9:26.49
RiotNrrd:Mi volas sciiceigered:Mi volas scii se vi povas kompreni strangaj aŭ fremdaj akĉentoj en la Esperantmondo, kaj kio viaj opinioj estas.Ne forgesu akuzativon!
Mi volas scii se vi povas kompreni strangajn aŭ fremdajn akĉentojn en la Esperantmondo, kaj kio viaj opinioj estas.
Mia sperto dum skajpaj konversacioj estas, ke mi kutime sukcesas kompreni la alia(j)n persono(j)n, kiam ni ĉiuj uzas sufiĉe internacian lingvaĵon.
Mi mem klopodas eviti tipe germanecajn prononcmanierojn kaj mi ja esperas, ke homoj povas aŭdi miajn r-ojn.
La ĉefa problemo por la aliaj eble estas, ke mi emas paroli tro multe kaj tro rapide.
Kolonjano
Rodrigoo (Näita profiili) 1. juuli 2009 18:59.09
Sammondane,
Ĥod
le_chaz (Näita profiili) 1. juuli 2009 19:35.05
Rodrigoo:Ŝajnas al mi ke la pasintaj generacioj, aŭ pro la komunikilaj maleblecoj aŭ pro nevolo mem, fuŝe parolas. Malofte mi vidas maljunulon kiu flue kaj koncize parolas. Aliflanke, mi rimarkas ke la junularo, ĉefe tiuj kiuj komunikiĝas kun alilandanoj pli ofte, estas sufiĉe zorgemaj koncerne al siaj prononcscipovo.Mi havas tute saman impreson kiel via. Ŝajnas al mi ke la ĝenerala nivelo estas pli bona en la nova generacio.