Затворено
Най-много 500 съобщения.
Anekdotoj
от MikhailMarkeyev, 01 юли 2009
Съобщения: 835
Език: Esperanto
StefKo (Покажи профила) 19 юни 2017, 16:50:01
Sinjoro Izrael Poznanski estis unu el la plej riĉaj judoj. Li iĝis la filantropo sed nur en la fino de sia vivo. Kia li estis pli frue? Jen la anekdoto.
Al sinjoro Poznanski alvenas delegitoj de loka komuno. Ili petas lin pri monofero por konstruado sinagogon. La riĉulo enmaniĝas al ili nur 100 zlotojn (pola mono). La prezidanto de la juda komuno estas evidente malkontenta:
– Kiele? Filo de sinjoro monoferis por tiu nobla celo plenan mil zlotojn!
Izrael Poznanski ekglatigas sian barbon kaj diras:
– Ba! Mia filo lasas fari tion. Li havas la ŝpareman patron. Kaj mi kiun havas? La malŝpareman filon…
StefKo (Покажи профила) 08 септември 2017, 16:03:49
Renkontiĝas du judaj konatoj.
– Oj, ve! – ĝemas unu.
– Al mi vi diras tion!?
StefKo (Покажи профила) 14 септември 2017, 08:58:30
Salcja sur mortlito petegas sian edzon:
– Icek, venu ĉi tie kaj aŭskultu! Mi nun mortas sed post kelkaj tagoj vi devos iri manenmane kun mia patrino kaj via bopatrino… Mi scias, ke vi ne toleras ŝin sed mi petegas vin, faru tion!
– Salcja, se vi petegas min, do mi faros tion sed sciu, ke mi havos nenian plezuron de la sepulto!
StefKo (Покажи профила) 27 септември 2017, 16:11:50
En sinagogo rabeno laŭte laŭdas Javeon kiele perfekta kreinto.
Tiu pompa prediko rompas la denaska lamulo Jojne:
– Tiel, rebe? Kaj kion vi diros pri mia lama membro?
La rabeno pripensis kaj diras:
– Pri kio temas Jojne!? Kiel lamulo vi estas tute sukcesa!
StefKo (Покажи профила) 02 октомври 2017, 17:05:59
Du judoj en kafejo…
– Sinjoro Rebŝtok, kio estos somere?
– Kio estos!? Varmego, komerca stagno, kariĝo, la familio ferien.
– Sinjoro Rebŝtok, mi tamen demandas kio estos somere…
– Kaj kio povos esti ankoraŭ!? Ajzenŝtub bankrotos.
– Sinjoro, vi ne interrompu min! Mi demandas, kio estos somere, se nun viaj piedoj tiel fetoras!?
StefKo (Покажи профила) 17 октомври 2017, 19:12:15
Salcja al Moŝe:
– Moŝe, vi estas kiel vulpo.
Moŝe:
– Kial? Pro mia ruzo?
Salcja:
– Ne, pro via mola vosto.
Paulinho (Покажи профила) 22 октомври 2017, 17:34:17
(Ŝi): Mi jam scias, ke vi ne dormas, pensante pri mi ...
(Li): Ne. Mi ne dormas tiam, sed tio estas ĉar mi estas terurege malsata ...
StefKo (Покажи профила) 23 октомври 2017, 19:13:42
Edzo eniras en kuŝejon portante en mano glason da akvo kaj aspirinon.
La edzino demandas:
– Kio estas?
– Tio por kapdoloron.
– Sed mi ne havas kapdoloron – diras mira edzino.
– Mi kaptis vin! – ekkrias la edzo.
EmilioVdf (Покажи профила) 25 октомври 2017, 02:15:47
Paulinho:La knabo tro tro enamiĝitis. Li diris al sia amantino: Kiam sunleviĝas kaj mi vekas, mi pensas pri vi, mi ne matenmanĝas, pensante pri vi. Mi ne tagmanĝas, pensante pri vi. Mi ne vespermanĝaso, pensante pri vi. Kaj kiam venas la nokto ...Tiu knabo diris ankaŭ: Mi ege amas vin, mi iras tra la fajro por vi, mi batalas kontraŭ la plej grandaj tempestoj por vi, ..., sed morgaŭ mi ne venos ĉar pluvos.
(Ŝi): Mi jam scias, ke vi ne dormas, pensante pri mi ...
(Li): Ne. Mi ne dormas tiam, sed tio estas ĉar mi estas terurege malsata ...
StefKo (Покажи профила) 25 октомври 2017, 10:24:36
La komputila fakulo volis dungiĝi en unu firmao:
– Bonan tagon! Mi volus dungiĝi en via firmao kiel fakulo pri informatika sekureco…
– Malagrable, ni ne bezonas tian fakulon.
– Nu, se vi opinias tiel… Sed kaze de bezono mian vivprotokolon vi havas sur via komputila labortablo.