مغلق
الرسائل كحد أقصى 500
المشاركات: 835
لغة: Esperanto
StefKo (عرض الملف الشخصي) 27 أكتوبر، 2017 7:22:41 ص
Mekanikisto, elektristo kaj programisto veturas en aŭto. Dum veturado la motoro estingiĝas, la aŭto haltas...
La mekanisto diras:
– Damne! La karburatoro ŝtopiĝis.
– Ne, tio pro la sparkbobeno – konstatas la elektristo.
– Knaboj, ni provu eliri kaj reeniri – proponas la programisto.
Aralezo (عرض الملف الشخصي) 27 أكتوبر، 2017 7:37:34 م
– Idioto vi estas! Kiel do krokodiloj povas flugi?
– Sed la sinjoro generalo diris, ke flugas.
– Nu... ili ja flugas, sed treege malalte.
– Sed la sinjoro generalo diris, ke alte.
– Nu, alte, sed nur se ili estas junaj kaj fortaj...
StefKo (عرض الملف الشخصي) 30 أكتوبر، 2017 6:02:18 م
Du komputilistoj renkontis sin. Unu diras:
– Mi invitas vin aranĝen. Estos agrable – muziko, biero, kolegoj…
– Kaj knabinoj?
– Ankaŭ! Ok!
– ???
– Gigabajtojn.
StefKo (عرض الملف الشخصي) 6 نوفمبر، 2017 11:57:21 ص
Proceso en tribunalo… Juĝisto demandadas unu judon…
– Nomo de akuzato?
– Goldberg.
– Antaŭnomo?
– Alta tribunalo, ĉe ni, judoj, antaŭnomo estas io tre komplika…
– Kiele!?
– Nu tiele! Aŭskultu, alta tribunalo… Mi jide nomiĝas Bajniŝ, pole tio estas Benis, urbe oni nomas min Beres, en sinagogo – reb Ber, sur ŝildo de mia metiejo estas Bernard kaj mia edzino nomas min idioto.
-----------------------------------------------------------------------------
reb – ĉe judoj tiu ĉi vorto antaŭas antaŭnomon (aŭ nomon). Ĝi estis ĝentileca parolturno.
StefKo (عرض الملف الشخصي) 12 نوفمبر، 2017 9:53:00 ص
En la cara Rusujo la vivo de malriĉa judo estis ete valora…
Unu fojon judo falis en Nevan (rivero en Petersburg) kaj dronadas. Vane petegas helpon. Policistoj apude pasantaj nur ekrigardas al li. La sagaca judo tuj pripensis savmanieron – komancas krii:
– For la caron!
La policistoj tuj ensaltis en la riveron kaj eltiris la judon. Ja estas pli bone restadi en arestejo ol droni.
StefKo (عرض الملف الشخصي) 14 نوفمبر، 2017 8:31:08 ص
GAME OVER
Roch (عرض الملف الشخصي) 15 نوفمبر، 2017 7:28:27 ص
sergejm (عرض الملف الشخصي) 19 نوفمبر، 2017 3:20:43 م
Aralezo:– Ĉu krokodiloj flugas, sinjoro kaporalo?Ĝi flugas, se ĝi estas rusa helikoptero.
sergejm (عرض الملف الشخصي) 20 نوفمبر، 2017 7:09:54 م
Li respondas: "Bone!", prenas bastonon kaj batas la edzon, poste la edzinon kaj reen la edzon, parolante "Maledziĝas sklavo dia... Maledziniĝas sklavino dia...".
Ili demandas: "Ĝis kiam vi batos nin?" - "Ĝis la morto de unu el vi, dum geedziĝo vi ja ĵuris esti kune ĝis la morto!"
StefKo (عرض الملف الشخصي) 21 نوفمبر، 2017 1:14:58 م
Unu komputilisto aliras al fortepiano kaj pririgardas la instrumenton:
– Hmm, la klavaro nur 84-klava, unu triono estas la klavoj funkciaj, ĉiuj ne signitaj, malgraŭ ke shift premata per piedo… Originala...