К содержанию

Закрыта
Макс. 500 сообщений.

Anekdotoj

от MikhailMarkeyev, 1 июля 2009 г.

Сообщений: 846

Язык: Esperanto

StefKo (Показать профиль) 25 октября 2017 г., 10:24:36

Antaŭvidanta komputila fakulo

La komputila fakulo volis dungiĝi en unu firmao:
– Bonan tagon! Mi volus dungiĝi en via firmao kiel fakulo pri informatika sekureco…
– Malagrable, ni ne bezonas tian fakulon.
– Nu, se vi opinias tiel… Sed kaze de bezono mian vivprotokolon vi havas sur via komputila labortablo.

StefKo (Показать профиль) 27 октября 2017 г., 7:22:41

Profesia devio

Mekanikisto, elektristo kaj programisto veturas en aŭto. Dum veturado la motoro estingiĝas, la aŭto haltas...
La mekanisto diras:
– Damne! La karburatoro ŝtopiĝis.
– Ne, tio pro la sparkbobeno – konstatas la elektristo.
– Knaboj, ni provu eliri kaj reeniri – proponas la programisto.

Aralezo (Показать профиль) 27 октября 2017 г., 19:37:34

– Ĉu krokodiloj flugas, sinjoro kaporalo?
– Idioto vi estas! Kiel do krokodiloj povas flugi?
– Sed la sinjoro generalo diris, ke flugas.
– Nu... ili ja flugas, sed treege malalte.
– Sed la sinjoro generalo diris, ke alte.
– Nu, alte, sed nur se ili estas junaj kaj fortaj...

StefKo (Показать профиль) 30 октября 2017 г., 18:02:18

Knabinoj „je gigabajtoj”

Du komputilistoj renkontis sin. Unu diras:
– Mi invitas vin aranĝen. Estos agrable – muziko, biero, kolegoj…
– Kaj knabinoj?
– Ankaŭ! Ok!
– ???
– Gigabajtojn.

StefKo (Показать профиль) 6 ноября 2017 г., 11:57:21

Kiun antaŭnomon? (malnova juda anekdoto)

Proceso en tribunalo… Juĝisto demandadas unu judon…
– Nomo de akuzato?
– Goldberg.
– Antaŭnomo?
– Alta tribunalo, ĉe ni, judoj, antaŭnomo estas io tre komplika…
– Kiele!?
– Nu tiele! Aŭskultu, alta tribunalo… Mi jide nomiĝas Bajniŝ, pole tio estas Benis, urbe oni nomas min Beres, en sinagogo – reb Ber, sur ŝildo de mia metiejo estas Bernard kaj mia edzino nomas min idioto.

-----------------------------------------------------------------------------
reb – ĉe judoj tiu ĉi vorto antaŭas antaŭnomon (aŭ nomon). Ĝi estis ĝentileca parolturno.

StefKo (Показать профиль) 12 ноября 2017 г., 9:53:00

Estas pli bone restadi en arestejo!? (malnova juda anekdoto)

En la cara Rusujo la vivo de malriĉa judo estis ete valora…

Unu fojon judo falis en Nevan (rivero en Petersburg) kaj dronadas. Vane petegas helpon. Policistoj apude pasantaj nur ekrigardas al li. La sagaca judo tuj pripensis savmanieron – komancas krii:
– For la caron!
La policistoj tuj ensaltis en la riveron kaj eltiris la judon. Ja estas pli bone restadi en arestejo ol droni.

StefKo (Показать профиль) 14 ноября 2017 г., 8:31:08

Skribaĵo sur tombo de komputila maniulo

GAME OVER

sergejm (Показать профиль) 19 ноября 2017 г., 15:20:43

Aralezo:– Ĉu krokodiloj flugas, sinjoro kaporalo?
Ĝi flugas, se ĝi estas rusa helikoptero.

sergejm (Показать профиль) 20 ноября 2017 г., 19:09:54

Geedzoj iras al la pastro, kiu geedzigis ilin kaj petas: "Malgeedzigu nin!".
Li respondas: "Bone!", prenas bastonon kaj batas la edzon, poste la edzinon kaj reen la edzon, parolante "Maledziĝas sklavo dia... Maledziniĝas sklavino dia...".
Ili demandas: "Ĝis kiam vi batos nin?" - "Ĝis la morto de unu el vi, dum geedziĝo vi ja ĵuris esti kune ĝis la morto!"

Наверх