Till sidans innehåll

Stängd
Max. 500 messages.

Anekdotoj

av MikhailMarkeyev, 1 juli 2009

Meddelanden: 846

Språk: Esperanto

sergejm (Visa profilen) 11 mars 2018 21:20:36

Profesoro demandas studentojn: "Kion signifas frazo 'Birdoj hodiaŭ flugas malalte'?"
Studentoj montras nivelon de kapo.
Profesoro respondas: "Birdoj figas malalte, se ili flugas pli malalte ol ni".
S: "?"
P: "Ni estas en la deka etaĝo. Rigardu tra la fenestro kaj vidu birdoj pli malalte".

sergejm (Visa profilen) 24 mars 2018 17:59:23

Ŝafiston oni demandas: "Kiel vi nombras viajn ŝafojn? Ja ili ĉiam moviĝas, kaj estas malfacile defini ĉu iu kapo jam estas nombrita aŭ ne."
"Mi neniam nombras kapojn, mi nombras piedojn kaj poste dividas je 4."

StefKo (Visa profilen) 15 april 2018 18:53:03

Hipokrita rabeno (malnova juda anekdoto)

Unu juda komuno decidis premii sian rabenon pro 25 jaroj de lia laboro. Premio estis la ekskurso al Havajo. Ĉefo de la sinagogo elpensis ke estos agrable luigi por la rabeno unu knabinon por la akompano dum lia ferio.
Kiam la rabeno eniris sian hotelan ĉambron, ekvidis la nudan knabinon kuŝantan sur la lito. Li tuj pretendis klarigon pri ŝia ĉeesto, kaj ŝi rakontis ĉion. La rabeno prenis telefonan aŭskultilon kej telefonas al la ĉefo de la sinagogo.
– Kia estas via respekto!? Kiel vi aŭdacis fari tion!? Kiele mi estas la rabeno, vi devas respekti min! Mi estas furia kontraŭ vi!
Kiam li tiel kriegis, la knabino leviĝis kaj komencis vesti sin. La rabeno paŭzigis la interparolon kaj diras al la knabino:
– Kaj vi kien? Ĉu mi koleras kontraŭ vi?

StefKo (Visa profilen) 23 april 2018 06:45:09

He, tiuj pigraj edzoj!

Edzo ludas sur komputilo… Li aŭdas krion de sia edzino:
– Vi ne havas ion por fari!?
Li malŝaltas la komputilon, prenas gazeton…, aŭdas:
– Vi ne interesiĝas pri hejmaj aferoj!?
Li prenas polvosuĉilon kaj komencas kunmeti ĝin…, aŭdas:
– Vi ne vidas ke ĝuste daŭras mia filmserio!?
Li aliras kuirejon kaj komencas lavi manĝilaron…, aŭdas:
– Ĉu vi ne vidas ke tie estas tro malmulte loko por du personoj!?
Li vestas sin, silente eliras el la domo, sidas sur benko antaŭ domo kaj ŝakludas kun najbaro… La fenestro de lia loĝejo ovratas, la edzino eksterniĝas kaj blekas:
– Andreo! Kion vi faras!? Ĉu vi pensas ke en hejmo mankas laboro!?

mimoprobegal (Visa profilen) 8 maj 2018 09:14:23

externalImage.png

1981
1. La angla princo edziĝis.
2. Liverpool venkis Ligon de Ĉampionoj.
3. Oni pafis en Papon.

2005
1. La angla princo edziĝis.
2. Liverpool venkis Ligon de Ĉampionoj.
3. Papo mortis.

2018
1. La angla princo edziĝas.
2. Liverpool estas en la finalo de Ligo de Ĉampionoj.
3. IU, avertu Papon!!!

mimoprobegal (Visa profilen) 26 maj 2018 19:33:26

hodiaŭ oni decidas, ĉu Papo vivos aŭ ne

StefKo (Visa profilen) 31 maj 2018 11:14:36

Vera melamed (instruisto en ĥedero – religia juda lernejo) – malnova juda anekdoto

Melamed reb Cajnvel ricevis leteron de sia filo.
– Kion skribis nia Avramek? – demandas la edzino.
Oj ve! Oj ve! Lia bopatrino, ĉielfeliĉa, mortis. Lia edzino rompis la gambon. Lia filo grave malsanas. Lia domo ruiniĝas. Kuirejo malplena… sed la letero skribita en la belega hebrea. La koro ĝojas al mi kiam mi legas ĝin!

StefKo (Visa profilen) 12 juni 2018 15:25:54

Ne instruu judon kiel fari financajn interesojn! (malnova juda anekdoto)

Italio. Sur trotuaro en unu urbo sidas du almozuloj. Unu tenas krucon, dua – sespintan stelon. Antaŭ ambaŭ – ĉapeloj por mondonoj. Homoj trapasas, longe rigardas tiun kun stelo kaj… enĵetas monojn en ĉapelon de tiu kun kruco…
Trapasas ia monaĥo kaj diras al tiu kun stelo de Davido:
– Konsciu ke tie estas kristana lando do vi ne akiros almozon!
La almozulo alparolas la duan:
– Rimarku, Jakov, kiu provas instrui nin kiel fari financajn interesojn…

sergejm (Visa profilen) 13 juni 2018 07:15:21

Kio estas morta akvo? Tio estas viva akvo, kiu mortis.

StefKo (Visa profilen) 13 juni 2018 15:28:14

sergejm:Profesoro demandas studentojn: "Kion signifas frazo 'Birdoj hodiaŭ flugas malalte'?"
Studentoj mortas nivelon de kapo.
(...)
"Studentoj mortas nivelon de kapo." - Kio signifas tiu skribaĵo?

Tillbaka till toppen