Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.
Anekdotoj
de MikhailMarkeyev, 2009-julio-01
Mesaĝoj: 846
Lingvo: Esperanto
StefKo (Montri la profilon) 2018-decembro-28 19:22:37
Unu paro da novgeedzoj luis ĉambron en hotelo. Li – 80-jara viro, ŝi – 20-jara virino. La hotela servistaro vidinte ilin, komencis kompati al la maljuna viro: “kiel li helpos al si kun tiu juna virino!”.
Matene oni vidas la novedzinon, kiuj ŝancelpaŝe subeniras.
– Kio okazis, sinjorino? – oni demandas ŝin.
– Li diris ke 60 jaroj li ŝparis kaj mi pensis ke monon…
sergejm (Montri la profilon) 2018-decembro-28 19:42:34
Сindrulino post duonnokto restis nuda, nur en unu ŝuo.
Antaŭ ol manĝi Ruĝan Capeton, Lupo devis ŝin senvestiĝi - ja la vesto ne estas bongusta. Kaj certe, Lupo mem ne portis veston.
StefKo (Montri la profilon) 2018-decembro-29 18:30:21
Malgranda Joĉjo demandas kunulon:
– Kian donacon vi trovis sub kristnaska arbo?
– Trumpeton.
– Tian bagatelan?!
– Tio estas valora donaco! Dank’ al ĝi ĉiutage mi gajnas 5 zlotojn (pola mono).
– Kiele?
– Mia patro ĉiutage mi donas 5 zlotojn por ke mi ĉesu trumpeti.
StefKo (Montri la profilon) 2018-decembro-29 20:22:02
sergejm:Faktoj pri konataj fabloj, kiujn oni ne rakontas al infanojLupo devis ŝin senvestiĝi aŭ:
Сindrulino post duonnokto restis nuda, nur en unu ŝuo.
Antaŭ ol manĝi Ruĝan Capeton, Lupo devis ŝin senvestiĝi - ja la vesto ne estas bongusta. Kaj certe, Lupo mem ne portis veston.
Lupo senvestigis ŝin aŭ:
Lupo devigis ŝin senvestiĝi aŭ:
Lupo devis ŝin senvestigi
Kiu estas ĝusta?
sergejm (Montri la profilon) 2018-decembro-30 00:23:34
StefKo (Montri la profilon) 2018-decembro-30 09:40:05
- Patrinjo, ĉu diablo estas viro? - demandas filino.
- Ne, li estas pli malbona ol viro.
- Do li estas virino.
Vinisus (Montri la profilon) 2018-decembro-30 15:53:56
Respondis la rabeno: "Edziĝu!"
- Ĉu tiam mi vivos eterne?
- Ne, sed la deziro malaperos.
StefKo (Montri la profilon) 2018-decembro-31 15:14:33
Unu viro demandas kuraciston:
- Sinjor' doktoro, kion fari por longigi mian vivon?
- Rezignu la fumadon, drinkadon kaj virinojn.
- Ĉu tiam mi vivos pli longe?
- Mi ne scias tion sed certe via vivo tre sin trenos.
-----------------------------
Anstataŭ sin treni en la pola estas longiĝi, kiu signifas sin treni - tiam estas paronomazio, do tiu ĉi ŝerco aspektas pli bone.
StefKo (Montri la profilon) 2018-decembro-31 15:28:44
- Miaj filoj, mi mortas! Vi alportu al mi unu glason da akvo! - krias patro.
- Patro, estas unua de juanuaro, ĉiuj mortas, vi mem alportu ĝin!
StefKo (Montri la profilon) 2018-decembro-31 15:37:05
Renkontas sin du blondulinoj:
- Aŭdu, ĉu vi scias ke ĉijare la Silvestro estas vendrede?
- Ha! Bone almenaŭ ke ne la dektrian!