Fechado
No máximo 500 mensagens.
Anekdotoj
de MikhailMarkeyev, 1 de julho de 2009
Mensagens: 835
Idioma: Esperanto
StefKo (Mostrar o perfil) 5 de fevereiro de 2019 09:09:05
Unu edzo post delegado revenis hejmen kaj trovis sian edzinon kun unu viro enlite. Senvorte eliris el hejmo, sidiĝas sur benko antaŭ apartamentaro kaj furia pensas: “Kia putino! Ja mi elsendis al ŝi la sms-on ke mi revenos pli frue!”
Li sidadis, forfumis kelkajn cigaredojn, trankviliĝis kaj pripensis: “Aliflanke, povas esti ke ŝi ne estas putino. Povas esti ke la sms plej ordinare ne aliris”.
StefKo (Mostrar o perfil) 6 de fevereiro de 2019 08:01:06
Edzo longatempe ne revenas hejmen…
La edzino telefonas:
– Kie vi reestadas!?
– Vi memoras, mia koro, tiun juvelejon, kie laste vi vidis tiun belan kolieron?
– Jes, mia koro…
– Do mi drinkas apude.
StefKo (Mostrar o perfil) 7 de fevereiro de 2019 07:38:50
Du amikoj sidas en drinkejo kaj, evidente, drinkadas…
– Mi, kiam mi satdrinkas, neniun timas – diras unu.
– Eĉ vian edzinon? – demandas la dua.
– Sed ne! Ĝis tiom mi neniam drinkis.
StefKo (Mostrar o perfil) 8 de fevereiro de 2019 07:40:21
Edzino demandas edzon:
– Kial vi, ĉiufoje irante al laborejo, prenas mian foton?
– Ĉar, kiam mi havas ian problemon kaj mi ekrigardas la foton, la problemo foriĝas.
– Tio bonege, ke eĉ mia foto estas subteno por vi – diras la kontenta je si edzino.
– Certe, mi rigardas ĝin kaj demandas min: „Kio povas esti pli granda problemo?”.
StefKo (Mostrar o perfil) 9 de fevereiro de 2019 08:40:57
– Ebria edzo revenas hejmen, silente ovras la pordon kaj subite, je la saluto, ricevas baton en la buŝo, do demandas:
– Mia suno, kio estis tio?
– Sunfrapo – repondas la edzino.
------------------------------
Mia suno, suneto – tiel en Pollando edzoj, precipe kiam estas ebriaj, nomas siajn edzinojn. Ili tiel manifestas valoron, gravecon kaj dankemecon de siaj edzinoj, laŭ siaj opinioj, evidente. Escepte se ili ne amas siajn edzinojn. Tiam la epitetoj estas aliaj...
StefKo (Mostrar o perfil) 10 de fevereiro de 2019 15:09:44
Halo! Ĉu tio estas konfida telefono por virinoj?
– Jes.
– Diru al mi ĉu kluĉpedalo estas dekstre ĉu maldekstre?
StefKo (Mostrar o perfil) 11 de fevereiro de 2019 10:58:40
– Mi estas lesbo – konfesas filino al sia patro.
– Kia ĉagreno – diras la patro.
– Mi ankaŭ! – ekkrias la dua filino.
– Mia Dio! Ĉu en tiu familio neniu ŝatas penisojn!? – ekkrias la malesperanta patro.
– Mi ŝatas – respondas la filo.
sergejm (Mostrar o perfil) 11 de fevereiro de 2019 19:05:27
– Bone, Peĉjo, ni flugu!
Bonege, ili ekflugis, altiĝis, turnflugis.
– Peĉjo, ni alterigu!
– Vasilij Ivanoviĉ, daŭrigo estas en sekvonta numero!
StefKo (Mostrar o perfil) 12 de fevereiro de 2019 10:48:29
Unu homo iras laŭ vojo kaj alterne ridas kaj svingas la manon kun grimaco. Traveturas patrolo de trafika polico, haltas kaj demandas lin:
– Kio okazis al vi?
– Mi rakontas ŝercojn al mi mem.
– Kaj kial vi svingas la manon?
– Ĉar mi konas iujn el ili.
StefKo (Mostrar o perfil) 13 de fevereiro de 2019 11:04:01
Unu viro kuŝas sur mortlito. La medicina diagnozo estas, ke li ĝismatene mortos. Subite li sentas la odoron de ĉokoladaj kuketoj bakitaj per lia edzino, alfluanta el la kuirejo. La odoro memoris al li la infanaĝon. Li scias ke povas gustumi ilin lastfoje… Restpove li rampas al la kuirejo, etendas la manon por unu kuketo kaj en tiu momento la edzino ekbatas lin per viŝtuko, dirante:
– Ne tuŝu! Tio por la funebra festeno!