ไปยังสารบัญ

ปิด
Max. 500 messages.

Anekdotoj

จาก MikhailMarkeyev, 1 กรกฎาคม 2009

ข้อความ 835

ภาษา: Esperanto

StefKo (แสดงโปรไฟล์) 14 กุมภาพันธ์ 2019, 13:15:41

Ĉagreno de malgranda Joĉjo

Infanĝardeno. Malgranda Joĉjo sidas sur urinujo kaj ploras… Preterpasas unu patrino kaj demandas:
– Kio okazis, Joĉjo?
– Ĉar sinjorino diris ke kiam ni faros feketon, ni promenos…
– Kaj vi, malfeliĉulo, ne povas feki?
– Mi fekis, sed Malĉjo rabis mian feketon.

StefKo (แสดงโปรไฟล์) 15 กุมภาพันธ์ 2019, 08:06:24

Kiel penetri edzan sekreton?

Dum kverelo, edzino, por dolori la edzon, diras:
– Kiam vi mortos mi subite edziniĝos!
– Kio interesas min la malfeliĉo de fremda homo? – respondas la edzo.
– Kaj kiam mi mortos vi reedziĝos? – demandas la edzino.
– Ne! Kia stulaĵo!
– Sed se vi edziĝos, ŝi dormados en mia lito...?
– Kvietiĝu, mi ne volas paroli pri tio.
La edzino daŭrigas:
– Kaj ŝi portados miajn vestojn?
– Kvietiĝu! Por kio ŝi bezonos viajn vestojn? Banjo estas pli juna kaj portas vestojn de mezuro M.

sergejm (แสดงโปรไฟล์) 16 กุมภาพันธ์ 2019, 00:23:06

- Mi finsaltis, - diris Sciuro*, ekvidinte Morton.
- Mi findrinkis, - diris Morto, ekvidinte Sciuron
*en Rusio sciuro (ruse: belka) estas simbolo de alkohola tremdeliro, kies koloron oni opinias blanka (ruse: belaja gorjaĉka), same kiel koloro de vodko.

sergejm (แสดงโปรไฟล์) 16 กุมภาพันธ์ 2019, 07:29:41

Vivo ne estas ŝako: unu mato* ne sifiĉas
*ruse mato signifas ankaŭ obscenan esprimon

sergejm (แสดงโปรไฟล์) 16 กุมภาพันธ์ 2019, 07:48:52

La filino ekis manĝi tion, kion ŝi antaŭe ne ŝatis; ŝi iĝis pli peza.
Tio ĉi estis stranga kaj la partino kondukis ŝin al doktoro, kiu diris al la patrino, ke ŝia filino estas graveda. La patrino ne fidis kaj demandis la filinon:
- Ĉu vi estis kun knabo?
- Ne, - respondis la filino.
La doktoro ekstaris ĉe la fenestro kaj ion rigardis tien.
- Kion vi faras? - demandis la patrino al la doktoro.
- Tia evento okazis du mil jarojn antaŭ, kaj mi serĉas stelon, indikantan pri tio ĉi.

StefKo (แสดงโปรไฟล์) 16 กุมภาพันธ์ 2019, 22:29:34

sergejm:- Mi finsaltis, - diris Sciuro*, ekvidinte Morton.
- Mi findrinkis, - diris Morto, ekvidinte Sciuron
*en Rusio sciuro (ruse: belka) estas simbolo de alkohola tremdeliro, kies koloron oni opinias blanka (ruse: belaja gorjaĉka), same kiel koloro de vodko.
Oni prononcas: "bjeŭka", ĉu ne?
En Polujo en alkohola tremdeliro oni vidas blankajn musojn.

sergejm (แสดงโปรไฟล์) 17 กุมภาพันธ์ 2019, 07:36:36

Mi rigardis devenon de la vorto 'белка'. Nunaj sciuroj estas ruĝharaj (рыжие), sed estis blanka speco "бѣла вѣверица", pola "wiewiórka" estas samdevena kiel la dua vorto, sed en la ruso restis nur la unua vorto, eĉ por ruĝharaj sciuroj.

En iuj rusaj dialektoj oni prononcas 'л' kiel pola 'ł' sed tio neniam okazas en literatura lingvo.

sergejm (แสดงโปรไฟล์) 17 กุมภาพันธ์ 2019, 09:41:23

- En via letero estas multe da akvo*.
- Tio ĉi estas por ajna incendia kazo.
*vortoj kiuj signifas nenion.

StefKo (แสดงโปรไฟล์) 17 กุมภาพันธ์ 2019, 22:20:35

Knabeto ĉe dentisto

Dentistejo. El brakseĝo eliras ploranta knabeto. Lia patrino, kontenta ĉar liaj dentoj resanigitaj, diras al knabeto:
– Fileto, kion vi diros al la dentisto?
– Ci kaco!

StefKo (แสดงโปรไฟล์) 18 กุมภาพันธ์ 2019, 07:41:40

Bedaŭro de drinkulo

Ŝi estis bela, saĝa kaj ŝercema… Por kio mi malebriiĝis?!

กลับไปด้านบน