بستن
حداکثر 500 پیام.
پستها: 835
زبان: Esperanto
StefKo (نمایش مشخصات) 4 مارس 2019، 7:27:57
Juna geedzo en hotelo...
– La ĉambron por plentago, mi petas – diras la edzo al la akceptisto.
– Vi havas fortunon, sinjorino – diras la akceptisto al la edzino kaj palpebrumas signife – li kutime prenas ĉambron por unu horo.
StefKo (نمایش مشخصات) 5 مارس 2019، 8:08:19
Ĵus ekestinta patro diras al la akuŝistino:
– Flegistino, rigardu mian filon, kiele li estas simila al mi!
– Fakte, mi ne rimarkis, sed vi ne ĉagreniĝu, precipe ke li estas sana!
StefKo (نمایش مشخصات) 6 مارس 2019، 12:08:17
Unu najbaro telefonas al alia:
– Pardonu ke tiel tarde mi telefonas. Mia edzino forestas. Ĉu ŝi ne iris al vi okaze?
Tiu respondas:
– Atendu momente! Sonjo, ĉu vi aliris al mi okaze, ĉu intence?
Akakosx (نمایش مشخصات) 6 مارس 2019، 17:14:28
Ĉino (Hŭej) kaj Usonano (Johano) paŝas en Usonan Ĉinan restoracion. John lernaĉis la Ĉinan de Hŭej, kaj li deziras praktiki la paroladon.
~ Ili sidiĝas kaj pretas ordoni la manĝaĵon.
~ Kelnerino alvenas, kaj Hŭej ekordonas, sed Johano interrompas.
~ Li diras, “Ne, mi estas lerninta sufiĉan de l’ Ĉina. Mi ordonos.” Hŭej nur ŝultrumas.
~ Johano pensas silente, Mi diros: kelnerino, mi volas manĝi bolatan kankraĵon kaj mi volas akvon. Li turnas al la kelnerino kaj diras, “Fúwùyuán, wǒ yào chī zhǔ xié ròu hé wǒ yào shuì.”
~ La kelnerino ekridas kaj demandas kun dika akcento, “Vi volas boli mi KION? Vere, vi DEVAS dormi!”
~ Kunfuzate, li rigardas l’ amikon. Li ankaŭ ridas, kaj la kelnerino nun ridegas. “Kion?” Johano demandas.
~ “Amiko mia, vi estas tre kara laŭ mi,” Hŭej ekdiras ridetante, “sed vi ĵus diraĉis ke vi volas bolatan ŝuon kaj ke vi volas dormi!”
sergejm (نمایش مشخصات) 7 مارس 2019، 4:57:33
"Dum XLVa kongreso de KPSU Leonid Iljiĉ Breĵnev diris: ..."
PS: Tiu eskpedicio estis internacia kaj ĝin patoprenis ankaŭ usonano. Li legis: "Kolĥozanoj de Koloradŝĉina* ekhavis bonan rikolton"
*Rusa sufikso -ŝĉina signifas parton de lando.
StefKo (نمایش مشخصات) 7 مارس 2019، 8:02:40
پیام پنهان شد.
StefKo (نمایش مشخصات) 7 مارس 2019، 8:02:40
Unu edzo afervojaĝis al Parizo. Lia edzino petis lin por ke li aĉetu ekskluzivan tolaĵon kaj donis al li mezuron kaj koloron.
La edzo eniris en elegantan butikon, prezentis la fasonon, mezuron, koloron kaj la vendistino demandas:
– Kian modelon de mamtenilo vi deziras? Pomon, piron aŭ akvoguton?
La edzo, surprizita, pensas kaj fine diras:
– Ĉu vi havas modelon “oreloj de melhundo”?
StefKo (نمایش مشخصات) 9 مارس 2019، 9:43:21
Edzino sentripigas fiŝojn kaptitajn de la edzo: unuan, kvinan, dekan, dekkvinan… Prenante la dudekan, perdas sian paciencon kaj kriegas al la edzo:
– Damne, Franko, ĉu vi ne povus drinki dum fiŝkaptado?!
StefKo (نمایش مشخصات) 10 مارس 2019، 21:37:55
Salcja revenas el kunveno de Mastrinrondo kaj demandas la edzon:
– Moŝe, kio estas “konsterno”?
– Konsterno, Salcja, estas la tiaĵo: se vi revenus el via kunveno kaj trafus min en lito kun fremda virino. Vian surprizon, miron oni povas nomi “konsterno”. Vi komprenas?
– Mi komprenas, Moŝe. Same kiam vi revenos el laboro kaj mi kun alia viro kuŝas en lito, tio estos konsterno?
– Ne, Salcja! Mi tre petas vin, Salcja, ne miksu konsternon kun ordinara malĉasteco!
StefKo (نمایش مشخصات) 11 مارس 2019، 8:31:24
Joĉjo diras al sia patro:
– Paĉjo, se vi donos al mi 10 zlotojn (pola mono), tiam mi malkovros al vi, kion diras al mia panjo la leteristo kiam alvenas al ni.
Scivolema patro donas al la filo 10 zlotojn kaj diras:
– Prenu dekon kaj diru tuj!
– Li diras: „Bonan tagon, sinjorino. Mi alportis vian poŝton".