Затворен
Max. 500 messages.
Поруке: 835
Језик: Esperanto
StefKo (Погледати профил) 12. март 2019. 09.22.03
Edzo ekkverelis kun sia edzino ĉe matenmanĝo kaj, levante sin de tablo, aldonis:
– En la lito vi ankaŭ estas sentaŭga – kaj foriris al laboro.
Post kelka tempo li sentis sin malsaĝe do telefonas al hejmo por peti pardonon. La edzino longe ne respondas, fine ekparolas. La edzo, kolera, demandas:
– Kial vi ne levis la orelumon tiel longe?
– Mi estis en la lito.
– Kion vi faris en la lito ĉi-tempe?
– Mi demandis sendependan opinion.
StefKo (Погледати профил) 13. март 2019. 07.14.18
Restoracio. Unu kliento vidas ke kelnero portanta lian buljonon dronigas en ĝi sia fingro, do krias:
– Sinjoro, kial vi dronigas la fingraĉo en mia buljono!?
– Ĉar mi havas flegmonon kaj doktoro ordonis enmeti ĝin en iun varman.
– Do enmetu ĝin en vian pugon!
– En preparejo mi tenas ĝin tie sed en la manĝejo, ĉe klientoj, tamen ne decas…
StefKo (Погледати профил) 14. март 2019. 22.30.27
En unu afrika tribo estiĝis longa sekeco. La vilaĝanoj restforte iris al sia ŝamano petegante pri helpo. La ŝamano eliris el argila kabano, ekrigardis ilin kaj demandis:
– Kiu el vi havas almenaŭ iom da akvo?
Unu tribano respondis jese kaj metis ledosakon kun iomo da akvo.
La ŝamano enverŝis la akvon en pelvon, demetis la ĉemizon kaj komencis lavi ĝin. La vilaĝanoj rigardis lin horore. Li lavis la ĉemizon, tordelpremis ĝin, elverŝis la akvon kaj demandis:
– Kiu ankoraŭ havas iom da akvo?
Denove iu tribano alportis ledosakon kun iomo da akvo.
La ŝamano enverŝis la akvon en pelvon, tralavis la ĉemizon, elverŝis la akvon kaj la ĉemizon pendigis sur ŝnureto.
Kiam la vilaĝanoj ĝuste intencis ataki ĝin, aperis nigraj nuboj kaj komencis pluvi. Ekvidinte tion, la ŝamano diris:
– Kiomfoje mi faras lavadon, pluvas…
StefKo (Погледати профил) 15. март 2019. 23.11.06
Monaĥinejo. La pordo ovras sin subite kaj enkuras unu juna monaĥino. Ŝi kuras al abatino kaj vokas:
– Patrino, oni perfortis min! Kion fari?
– Manĝu citronon!
– Tio helpos? – demandas la mirigita monaĥino.
– Helpos, ne helpos, sed almenaŭ tiu ĝoja rideto malaperos.
StefKo (Погледати профил) 16. март 2019. 09.05.18
Interparolas du olduloj:
– Mi jam ne seksumas…
– Kaj mi ankoraŭ povas, unu fojon semajne…
– Kiele, ja vi estas pli olda ol mi je 2 jaro?!
– Nu, mi ĉiam manĝas brunan panon kaj tio helpas min.
– Mi ne sciis tion! Neniu diris tion al mi!
Ankoraŭ ĉi-tage la oldulo iris al vendejo kaj petas brunan panon. La vendistino demandas:
– Entutan? Tranĉitan?
– Kaj kia estas la diferenco?
– Se tranĉita, tiam ĝi pli rapide duriĝos…
– Damne, ĉiuj sciis tion…
sergejm (Погледати профил) 16. март 2019. 21.57.19
Foje la filo kaj la patro vojaĝis al la dana vilaĝo, kie naskiĝis la patro.
- La vilaĝanoj iel strange parolas, ne tiel kiel vi, sed mi bone scias la danan! - diris la filo al la patro.
- Ili parolas dane. Ĉu vi pensis ke mi parolis kun vi dane? Mi parolis svede!
StefKo (Погледати профил) 17. март 2019. 10.08.52
Edzino revenas hejmen el kliniko de plastikirurgio.
– Ĉu nun mi plaĉas al vi? – demandas la edzon.
La edzo rigardas ŝin atente kaj diras aparteme:
– Ili faris kion povis.
StefKo (Погледати профил) 18. март 2019. 07.15.49
Knabo ekkonis unu knabinon. Ili kune longe promenis, vizitis diversajn lokojn… Fine la knabo proponas:
– Eble ni iros al mi?
– Por kio?
– Ni legados librojn, aŭskultados muzikon…
– Kaj por kio? Sen tio vi ne havos la erektiĝon?
StefKo (Погледати профил) 19. март 2019. 08.05.07
Al televidila servo telefonas unu oldulo:
– Bonvolu ekspedi iun por ripari mian televidilon.
– Kio okazis al ĝi?
– Ĝi tre lante varmiĝas. Nur hodiaŭ mi spektis la telesendo de hieraŭa matĉo!
StefKo (Погледати профил) 20. март 2019. 11.32.17
– Nepeto, kiel nomiĝas tiu germano kiu kaŝas ĉion antaŭ mi?
– Alzheimer, avo.