Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

Anekdotoj

de MikhailMarkeyev, 2009-julio-01

Mesaĝoj: 846

Lingvo: Esperanto

sergejm (Montri la profilon) 2020-januaro-14 18:51:50

Eliras gejo al kampeto en arbaro kaj vidas dometon kun kokinaj piedoj.
- Dometo, turnu vin al mi per la postaĵo, ... - komencis la gejo.
El la dometo elkuras Avinjo Jaga kaj krias:
- Gejo, kion vi volas fari kun mia dometo ?!

PS: Klasika eldiraĵo el fabeloj por turnu dometo sur kokinaj piedoj:
- Dometo, turnu vin al la arbaro per la postaĵo, al mi per la frunto!

Jxusteno (Montri la profilon) 2020-januaro-14 19:44:30

La mesaĝo estas kaŝita.

Jxusteno (Montri la profilon) 2020-januaro-14 19:46:01

La mesaĝo estas kaŝita.

sergejm (Montri la profilon) 2020-januaro-14 21:09:52

Jxusteno:Eble vi volis diri antaŭo kaj malantaŭo?
Ruse: Избушка, встань к лесу задом, а ко мне передом!
Kion oni povas traduki
Dometo, staru al la arbaro per malantaŭo, kaj al mi per antaŭo.
Sed por gejo зад = postaĵo

StefKo (Montri la profilon) 2020-januaro-16 11:44:38

Jen la geedza "afablaĵo"

Enirante en teatron, junulo nevole puŝas sinjorinon.
- Besto! - ŝi ekkrias.
- Pardonon! - respondas per dolĉa voĉo la aludito.
- Aĥ! Tio estis vi, sinjoro? Mi supozis ke mia edzo puŝis min...

IgorSokoloff (Montri la profilon) 2020-januaro-16 13:46:16

— Вы обвиняетесь в оскорблении человеческого достоинства. Вы сравнили депутата Парламента с пpocтитуткой!
— Простите, а кто из них жалуется?
----------
“You are accused of insulting human dignity. You compared a Parliament deputy to a prostitute!"
"Excuse me, but which of them complains?"
----------
— Vi akuzatas pri insulto de homa digneco. Vi komparis deputiton de Parlamento kun prostituitino!
— Pardonu, sed kiu el ili plendas?

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-januaro-16 16:30:05

Vi do estas "bonapartisto".
Kun la senco de iu kiu defendas ne-parlamentan ŝtaton kaj fortan aŭtoritaton por gvidi la landon. Pro historiaj kialoj oni tiel nomas tiun ismon en Francujo.

Krome kompari vian "gvidanton" al Napoleono III estas sufiĉe interesa.

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-januaro-16 16:30:05

La mesaĝo estas kaŝita.

IgorSokoloff (Montri la profilon) 2020-januaro-16 18:33:51

I wonder, kial la francoj konsideras Napoleonon kiel sia nacia heroo. Li estis ja "loser".
Jen kiel nuna ukrajna prezidento Zelenskij antaŭ kelkaj jaroj ludis rolon de Napoleono en rusia komedia filmo.
----------
https://youtu.be/OD0sUSLftaQ

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-januaro-16 19:46:13

IgorSokoloff:I wonder, kial la francoj konsideras Napoleonon kiel sia nacia heroo. Li estis ja "loser".
Jen kiel nuna ukrajna prezidento Zelenskij antaŭ kelkaj jaroj ludis rolon de Napoleono en rusia komedia filmo.
----------
https://youtu.be/OD0sUSLftaQ
Kio estas la rilato?
Mi parolis pri la profesia malvenkisto Napoleono III.

Estas du ĉefaj versioj de la memoro de Napoleono (I), laŭ la historiisto Max Gallo : la "ora legendo", kaj la "nigra legendo".
La ora legendo temas pri venkoj, kiel tiuj de la ponto de Arkolo (france pont d'Arcole) aŭ de Aŭsterlico (mi ne konas la bonan Esperantan transliteron, kaj la konstituciaj plibonigoj, kion estigis Napoleono.
La nigra legendo temas pri malvenkoj, kiel tiuj de la Berezino (venketo kiu estis vivita kiel malvenko) aŭ de Vaterlo, kaj pri katastrofaĵoj okazigitaj de Napoleono: centoj da miloj da mortaj militistoj, re-estigo de sklaveco.

La "nacia heroo" estas plie "Charles de Gaulle" miakone pro liaj agadoj dum la Dua Mondmilito. Ne signifas, ke oni ne rajtas lin kritiki kiel Turkaropatro (Ataturk) en Turkujo.

Reen al la supro