Ir ao conteúdo

Kio ĝenas mi en Esperanto

de Matthieu, 1 de julho de 2009

Mensagens: 21

Idioma: Esperanto

erikano (Mostrar o perfil) 2 de julho de 2009 18:25:19

le_chaz:
Mi havas la saman opinion. Neraciaj kaj maltrafaj argumentoj ŝajnas al mi tiel oftaj inter la esperantistoj, kiel inter iliaj oponantoj.

Laŭ mi, homoj ekster esperantujo kolektiĝas en 3 kategorioj:

1) malplimulto spontane simpatias al esperanto kaj tuj ekŝatas la lingvon. Oni ne bezonas tempon por konvinki tiujn homojn: ili mem konvinkiĝas.

2) alia malplimulto estas tute kontraŭa kaj malamika al esperanto. Klarigoj ne multe utilas, ili ial daŭre malŝatos la lingvon. Kun tiu dua kategorio, ne valoras perdi sian tempon.

3) la plimulto estas homoj kiuj estas ĝenerale indiferentaj. Ili eble taksas ĝin utopia, strangeta, sed ne malŝatas kaj eĉ povas agnoski, ke ĝi estas interesa. Sed ili plej ofte ne decidos eklerni ĝin.

Nia unua tasko estas diskonigi la ekziston de la lingvo kaj la ebleconlerni ĝin. Ni ne bezonas ŝminki la veron por konvinki, tio malutilas pli multe ol helpas.
Brave Le_Chaz ! Mi tute opinias kiel vi.

Mi klopodas nur (sed multe) por diskonigi, neniam por konvinki (almenaŭ : malofte, kaj nur se mi sentas ian veran intereson ĉe iu) !

Matthieu (Mostrar o perfil) 2 de julho de 2009 18:41:43

Dankon por viaj respondoj. rideto.gif

Fakte ĉi-matene mi pensis “Eble mi devus atendi antaŭ ol sendi tion, ĉar hieraŭ vespere mi estis iom pesimisma.”

le_chaz (Mostrar o perfil) 3 de julho de 2009 08:33:11

erikano:
Brave Le_Chaz ! Mi tute opinias kiel vi.
Do, vi tre certe miskomprenis min rideto.gif

Via sinteno ofte estas ĝuste tiu, kiun mi kritikas. Ekzemple, ĉu vi ne falsas la veron fanfaronante ĉie ke la filmo "Home" havas titolon en esperanto, kaj ke Yann Arthus-Bertrand apogas esperanton?

Cesper (Mostrar o perfil) 4 de julho de 2009 14:16:31

respekton, mi tute konsentas kun via opinio!

eurimaco (Mostrar o perfil) 4 de julho de 2009 20:57:16

Mutusen:Antaŭ du jaroj, mi lernis Esperanton, kaj tio plaĉis al mi. Mi miras, ke mi povis lerni lingvon ĝis preskaŭa flueco tiel rapide. Mi pasintjare partoprenis renkontiĝon, tie ekkonis interesajn kaj ŝatindajn homojn, kaj tio estis feliĉiga kaj riĉiga sperto. Ĉi-somere mi reiros al kongreso kaj tre antaŭĝojas pri tio.

Malgraŭ tio, io ĝenas min en Esperanto. Mi provos klarigi (eble mi ne sukcesos, ĉar tio ne estas tute klara eĉ en mia kapo). Mi ne parolas pri la lingvo mem (nu, kelkajn aferojn mi ne tre ŝatas en ĝi, sed ne pri tio mi volas paroli), sed pri io, kio rilatas al la sinteno de homoj (neesperantistoj kaj esperantistoj) al Esperanto.

Multaj homoj, kiuj ne konas Esperanton, tamen memfide diradas stultaĵojn pri ĝi. Mi kelkfoje legas debatojn pri Esperanto en retaj forumoj, kaj por mi ili ofte estas kolerigaj kaj ĉagrenaj. (Eble mi estas sindolorigema, se mi propravole legas tiajn debatojn.) Ekzemple, kolerigas min legi ke “Per Esperanto neeblas esprimi sentojn”, ĉar mi scias, ke tio estas malvera, kaj mi ne volas, ke oni disdiru malveraĵojn pri Esperanto, kiu estas altvalora por mi. Ĉagrenaj estas diraĵoj kiel “Esperantistoj nur estas Uson-malamantoj” aŭ “Ili estas fanatikaj” aŭ “sektecaj”. Se iu opinias tion pri esperantistoj, kiuj estas grupo inkluzivanta min, tiu sekve opinias tion pri mi, kaj ĉagrenas min, ke iu havas tian opinion pri mi.

Ankaŭ la ideo, ke mi povas esti malprava, ne plaĉas al mi. Mi opinias, ke Esperanto estas pli taŭga ol aliaj nun uzataj rimedoj por internacia komunikado. Sed por multege da homoj, Esperanto nur estas malgravaĵo, kaj ĝin parolas nur kelkaj stranguloj, aŭ sektecaj frenezuloj. Mi ne volas esti tia. Mi volas esti bona homo. Ĉu mi elektis la “ĝustan vojon” lernante Esperanton? Ĉu mi pravas? Ĉu mi ne mensogetas al mi mem kaj plibeligas la veron?

Ja esperantistoj ofte emas troigi parolante pri la bonaj ecoj de Esperanto. En la supre menciitaj debatoj, esperantistoj ne ĉiam havas plej trafajn argumentojn kaj reagojn. Tamen, se por plimulto da homoj, Esperanto estas senvalora, certe estas normala reago kontraŭpezi, se por oni ĝi estas altvalora.

Ĉiaokaze, pri tio mi ne estas riproĉinda, ĉar mi apenaŭ parolas al miaj konatoj pri Esperanto. Miaj samlernejanoj ne scias, ke mi parolas ĝin. (Kvazaŭ estus hontinda sekreto…) Mi ne volas, ke oni konsideru min stranga aŭ moku min. Aliaflanke, mi volus diskonigi ĝin, ĉar ĝi alportis multon al mi. Eble la io, pri kio mi parolis estas, ke mi timas, ke mi ne estos komprenata rilate al mia esperantisteco. (Nu, mi ja ne volas diri “Mi estas sola en la mondo, neniu komprenas min”!)
Nu, ĉio ĉi certe estas sufiĉe konfuza kaj mi miksas plurajn aferojn. Mi ja ne estas tre lerta por vortigi miajn pensojn. Kaj male al kion povus pensigi mia skribaĵo, Esperanto ne deprimas min. rideto.gif
Kara amiko, mi estas tre kontenta por scii, ke vi shatas esperanton.Esta domagho ke havas multajn personojn k.ne komprenas nin
pri nia devoteco.

crescence (Mostrar o perfil) 5 de julho de 2009 05:22:51

Tio, kio ĝenas min en Esperanto, estas sia politika aspekto. Estas la politika movado. Mi preferus, ke Esperanto nur simple estas lingvo. Politiko devige tutan homaron ne kunigas.

le_chaz (Mostrar o perfil) 5 de julho de 2009 10:31:15

crescence:Tio, kio ĝenas min en Esperanto, estas sia politika aspekto. Estas la politika movo. Mi preferus, ke Esperanto nur simple estas lingvo. Politiko devige tutan homaron ne kunigas.
Politika aspekto de Esperanto? Sed ĝi ne havas... Nur kelkaj esperantistoj havas politikajn celojn kaj inkluzivigas Esperanton en ilin.

Ĉu vi povus pliklarigi tion, kion vi volas diri? Ĉu vi parolas pri EDE? Aŭ ĉu pri ĝeneralaj politikaj sintenoj inter la esperantistoj?

crescence (Mostrar o perfil) 5 de julho de 2009 11:14:47

le_chaz:
Politika aspekto de Esperanto?
Ĉu vi povus pliklarigi tion, kion vi volas diri? Ĉu vi parolas pri EDE? Aŭ ĉu pri ĝeneralaj politikaj sintenoj inter la esperantistoj?
La esperantista movo ekzemple konservas, laŭ mi, la teoriojn de la mondo sen landlimoj, de la kuneco de ĉiuj popoloj, k.t.p.... tion, kio ne plaĉas al ĉiuj. Tiu opinio, laŭ mi, parte haltigas la homojn... bedaŭrinde.

le_chaz (Mostrar o perfil) 5 de julho de 2009 11:19:51

crescence:
La esperantista movo ekzemple konservas, laŭ mi, la teoriojn de la mondo sen landlimoj, de la kuneco de cîuj popoloj, k.t.p.... tion, kio ne plaĉas al ĉiuj. Tiu opinio, laŭ mi, parte haltigas la homojn.
Tio haltigas parton de la homoj, sed allogas alian!

AlfRoland (Mostrar o perfil) 5 de julho de 2009 11:52:45

Laŭ mi Esperanto estas nur lingvo, sed ĉiu esperantisto rajtas uzi la lingvon ĉiucele. Do ne estas diferenco inter Esperanto kaj iu ajn alia lingvo tiurilate.

De volta à parte superior