Meddelelser: 12
Sprog: Esperanto
Cylelia (Vise profilen) 3. jul. 2009 19.15.15
Mi ofte ludas videojn-ludojn. Ĉu vi ŝatas ĝin ?
Ĉu vi havas videon-ludujojn (Playstation, Wii, Xbox...) ?. Ĉu vi ludas kun la komputilo (al "Sims", "Wow" aũ simple al Solitero) ?
Ĉu oni kune povis ludas ?
Mi ekludis videojn-ludojn ekde mi estis infano. Mi ludis al Super Mario, Sonic la erinaco 2 (Megadrive), Tetris (Game boy)...
Poste, mi obtenis Crash Bandicoot kaj Spyro la dragono kaj Final Fantasy 7 sur la unue Playstation. La Ludo Final fantasy 7 havas bonegajn muzikojn kaj superan scenaron
Antaũ, mi multe amis Pokemon ruĝan kaj bluan : mi kapturis "Mewtwo n°150" per pokebalo (anstataũ la masterbalo)! hihi
Kun la komputilo, mi ludis al Sims 1 kaj Guild Wars.
Nun, mi havas PS3 kun Guitar Hero World tour : mi nuntempe ofte ludas al Guitar Hero, mi uzas la gitaron en la mezan nivelon. Mi faras kelkajn kanzonojn en la malfacilan nivelon.
Mi havas GTA IV, kaj Motorstorm, kaj Sonic kaj Naruto.
Mi ankaũ havas PS2 kun Soul Calibur 3, kiu estas tre bone ludo ĉar ĝi estas rapida, teknika kaj bela !
(Bonvolu pardoni min pri miaj eraroj : mi estas komencato en esperanto )
Matthieu (Vise profilen) 3. jul. 2009 20.01.13
Cylelia:Antaũ, mi multe amis Pokemon ruĝan kaj bluanAnkaŭ mi amegas Pokémon-videoludojn. La versioj ora kaj arĝenta estis la plej bonaj.
Ĉe mi estas GameCube kaj Wii. Fakte mi ankoraŭ malmulte ludis per Wii, sed multe per GameCube. Inter miaj plej ŝatataj ludoj estas Tales of Symphonia kaj The Legend of Zelda: The Wind Waker. (Mi havas aliajn Zelda-videoludojn, sed nur tiun mi finis.)
Mi malmulte ludas videoludojn per komputilo. Sed mia fratino kaj patrino ludadas Sims (kaj antaŭ nelonge aĉetis la trian).
CdLink (Vise profilen) 3. jul. 2009 20.22.00
Ankaŭ min tre interesas videoludojn!
Nuntempe mi havas GameCube (sed mi ankoraŭ revas iam havi Wii) kaj Nintendo 64,kiun mi ne plu ludas.
Per komputilo mi jam plurfoje ludis Sims (1 kaj 2) kaj Roller Coaster [tiu, pri amuzparkoj] sed mi ne kutime ludas plu. Ankaŭ komputile antaŭ kelkaj jaroj mi ludis GunBound,reta ludo (tre amuza!), sed denove, mi ne plu ludas ĝin...
Same kiel vi, mi ekludis videoludojn kiam mi estis infano, sed pleje mi ludis mian MasterSystem dum mi plej junis. Mi ludadis kaj Sonic (1, speciale) kaj Alex Kidd, kaj Chuck Rock II kaj aliajn tre sopirindajn xD
Neniam mi havis PlayStation, sed mi eĉ ne volas! Mi ŝateegas Nintendon kaj pro tio mi ekde mia N64 nur aĉetos videoludilojn el tiu enterpreno...
Do, mi tre ŝatas Pokémon kaj ankoraŭ ne kredas ke vi kaptis Mewtwo nur per Pokéball O.O
Mi ludas GH en domo de mia patro, kiam mia frato kunportas sian PS2 kun li...Mi ŝategas!! Speciale unuan...
(parolante pri tio, amikino mia aĉetis ĉiujn muzikilojn de GH, do mi revas ke iam ŝi invitos min ludi kun ŝi xPP)
Al Mutusen mi dirus: Nepre ludu The Legend of Zelda! Kaj Twilight Princess kaj Ocarina of Time! Se vi ŝatis The Wind Waker, vi ŝatus tiujn aliajn, eble eĉ pli!
[Serio kiun mi plej ŝatas estas Zelda]
Mi ĉiam volis ludi Tales of Symphonia, sed neniam trovis por aĉeti ĝin (eble mi aĉetu interrete?)
Nu, mi ne scias ĉu mi dirus ion alian, sed tre bone estas paroli pri tiu afero en Esperanto (malfacile estas trovi iun, kiu ŝatas xP)
CdLinK
Hispanio (Vise profilen) 3. jul. 2009 22.21.23
Al mi ankaŭ plaĉas videoludoj. Por la komputilo mi havas multege, sed mi precipe ludas Football Manager 2008, Vega Strike, Torcs kaj Dungeon Keeper.
Mi ankaŭ havas Wii kaj PlayStation 2, sed mi ludas per la unua, precipe mi ludas Super Smash Bros Brawl, Wii Music kaj Boom Blox.
Mi havas pli, sed tiuj estas miaj plej ludataj kaj inter miaj plej ŝatataj.
NOTO: Ĉu vi rimarkis ke Play estas prononcata same kiel plej?
Rogir (Vise profilen) 4. jul. 2009 00.06.10
RiotNrrd (Vise profilen) 4. jul. 2009 00.42.25
Mi ne ludas multe, sed mi ŝatas (ĉiuj Wii):
Super Mario Galaxy
The Legend of Zelda: Twilight Princess
Call Of Duty: World At War
Tiger Woods PGA Tour '09
Okami
Wii Sports (kompreneble; precipe kegloludo)
Mi ankaŭ havas "My Fitness Trainer", kiu ne estas vera ludo, sed programo por ekzercado. Mi uzas tion plimulte ol la aliaj.
Cylelia (Vise profilen) 4. jul. 2009 14.04.48
Mutusen - Ha, mi forgesis oran kaj arĝentan versiojn. Mi akordi pri (kun aũ pri?) vi : Tiuj estas la plej bonaj ! En la fino el tiuj ludoj, en groto, estas lasta kontraũulo, kiu nomaĝis "RED". Li havis tre fortan teamon : Pikachu ĉirkaũ nivelo 80, Ronflex ĉirkaũ nivelo 80.... ô_ô
CdLink - Vere, mi jam uzis mian masterball pri kapturi la granda glacia birdo. Do, kontraũ Mewtwo, mi sendis la glacian birdon, mi atakis Mewtwon ĝis maksimumo, kaj mi frostis lin. Poste, mi sendis ĉiom miaj superball kaj miaj pokeball kaj miaj hyperball kaj mi atendis.... Kaj mi kapturis ĝin ! Tamen, la batalo daũris unu mezhoron (30 minutoj)
Mi forgesis Street of Rage en la Megadrive =)
Antaũ, mi havis Wii kun Mario kart, kaj Zelda TW, kaj super smash brawl (kaj WIi sport).... Sed ŝtelistoj domŝtelis mian domon, kaj ili ŝtelis mian Wii Per la repago el asekura kompanio, mi aĉetis la PS3 por ŝangi je ludoj. Sed mi domaĝas pri Mario kart pri interretaj partoj.
Rogir (Vise profilen) 4. jul. 2009 22.30.16
R2D2!:Ne korektu min. Mi celis tioj, ĉar mi ne priparolis iun ajn individuan aĵon, kaj por kongrui kun la pluralo.Rogir:Ĉu ne tiuj nomiĝas komputilludoj?
Espi (Vise profilen) 4. jul. 2009 23.39.06
Rogir:Mi celis tioj, ĉar mi ne ...Saluton Rogir,
nur etan rimarkon: tio neniam ricevas pluralan finaĵon (-j)!
Amike
Klaus-Peter
patrik (Vise profilen) 5. jul. 2009 05.22.25
Espi:Teorie, "tioj, kioj,..." estas ĝustaj, sed Zamenhof mem malaprobis (sed ne tute malpermesis) tiujn formojn en "Lingvaj Respondoj". Tamen, mi samopinias kun S-ro Sergio Pokrovskij, kiu diris la jenan paragrafo:Rogir:Mi celis tioj, ĉar mi ne ...Saluton Rogir,
nur etan rimarkon: tio neniam ricevas pluralan finaĵon (-j)!
Amike
Klaus-Peter
Sergio Pokrovskij:Nun, pri la temo de ĉi tiu fadeno, mi ne plu ludas komputilludojn ĉar mi ne plu ŝatas tiojn.
En tiaj okazoj la multenombra formo de la pronomoj ne tiom rompos la tradicion, kiom ebligos rektasencan esprimmanieron, pli simplan kaj klaran ol la nunaj elturniĝoj.