Đi đến phần nội dung

Apollo 11

viết bởi *Martin*, Ngày 06 tháng 7 năm 2009

Tin nhắn: 39

Nội dung: Esperanto

*Martin* (Xem thông tin cá nhân) 17:14:36 Ngày 06 tháng 7 năm 2009

Ĉu vi kredas ke la spaca ŝipo Apollo 11 reale atingis la luno en 1969?

Laŭ la ĵurnalo The Sunday Mirror, en 1979 6% el usonanoj kredis tion mistifikaĵo. Nun la elcentaĵo kreskis ĝis 22.

le_chaz (Xem thông tin cá nhân) 18:54:26 Ngày 06 tháng 7 năm 2009

Vi forgesis aldoni butonon "mi tute prifajfas" rido.gif

Hispanio (Xem thông tin cá nhân) 19:05:23 Ngày 06 tháng 7 năm 2009

Mi diras ne.

Estis momento dum kiu mi kredis ke ili certe estis sur la luno.

Sed kiam mi vidis televidajn programojn pri scienco, kaj ili montris fotojn, mi povis vidi ke la vojaĝo okazis neniam.

Kial la ombroj de unu homo kaj unu ŝtono direktiĝas al malsimilaj direktoj? Kaj kiel la usona flago moviĝas, se en la spaco ne estas aero?

Matthieu (Xem thông tin cá nhân) 19:15:07 Ngày 06 tháng 7 năm 2009

Hispanio:Kaj kiel la usona flago moviĝas, se en la spaco ne estas aero?
Ĉar horizontala metala stango tenas ĝin. Oni bone vidas ĝin je tiu foto.

patrik (Xem thông tin cá nhân) 19:28:17 Ngày 06 tháng 7 năm 2009

Mi spektis la televidprogramon "Mythbusters" antaŭ kelkaj semajnoj, kaj vidinte ĝin, mi nun certas, ke Apollo 11 reale atingis la Lunon je 1969.

La "hosts" de programo faris sciencajn eksperimentojn, kiuj fakte montris la verecon de la atingo, ke la atingo reale okazis. Mi ne povas klarigi ĝin Esperante je plenaj detaloj, sed mi povas montri la rezultojn de tiuj eksperimentoj [en la angla]: La rezultoj.

Eble tiuj sufiĉas. rideto.gif

Frankouche (Xem thông tin cá nhân) 22:19:52 Ngày 06 tháng 7 năm 2009

Tiu fama dokumentfilmo, Misio Luno, tre klarigas la aferon. okulumo.gif

La diroj de famaj homoj en tiu kinaĵo : Aldrin, Kubrick, Nixon, Kissinger, Haig, Rumsfeld... tre klaras. Vi rigardu tiun kinaĵon kaj havu vian propran opinion.

Tamen, mi konfesas ke tiu problemo ne ĝenas min ĉiutempe. rideto.gif rideto.gif

Jen, la franca versio (kun anglaj dialogoj), vi certe trovos vian.

horsto (Xem thông tin cá nhân) 23:04:04 Ngày 06 tháng 7 năm 2009

le_chaz:Vi forgesis aldoni butonon "mi tute prifajfas" rido.gif
Mi ne povas kompreni tian sintenon.
Se vere tiu okazintaĵo, kiu estas nekompareble grava evento en la homa historio, estus falsita, tiam mi ne plu kredus iun ajn publikajn informojn.
Kion oni povus plu kredi?
Tio estus por mi kaj espereble por la tuta homaro sufiĉe grava kialo por forviŝi ĉiujn registarojn en la tuta mondo kaj estigi novan sistemon, kiu ne permesus tiajn perversajn trompojn.

sergejm (Xem thông tin cá nhân) 06:41:02 Ngày 07 tháng 7 năm 2009

La spaca ŝipo Apollo 11 reale atingis la luno en 1969, alie rusoj tuj dirus ke tio estas malvero. Sed la filmo pri tio eble estas mistifikaĵo, ĉar la filmo farita sur la luno estis malbonkvalita.

le_chaz (Xem thông tin cá nhân) 09:39:14 Ngày 07 tháng 7 năm 2009

horsto:
le_chaz:Vi forgesis aldoni butonon "mi tute prifajfas" rido.gif
Mi ne povas kompreni tian sintenon.
Se vere tiu okazintaĵo, kiu estas nekompareble grava evento en la homa historio, estus falsita, tiam mi ne plu kredus iun ajn publikajn informojn.
Kion oni povus plu kredi?
Tio estus por mi kaj espereble por la tuta homaro sufiĉe grava kialo por forviŝi ĉiujn registarojn en la tuta mondo kaj estigi novan sistemon, kiu ne permesus tiajn perversajn trompojn.
Nu, mi konsentas kun vi ke estas grave diskonigi falsadon, kiam ili okazas. Sed amaskomunikiloj ĉiutage falsadas multajn aferojn, kiuj estas tute preteratenditaj de la plimulto - kvankam ili estas multe pli gravaj ĉar aktualaj.

Supozante, ke oni pruvus tiun surluniĝon falsaĵo, ĝuste la amaskomunikiloj kaj registaroj uzus tion por blankigi sin kaj pruvi sian sendependecon kaj kritikemon. Mi do tre dubas, ke tio ŝanĝus signife la vidpunkton de la nunuaj homoj rilate la registarojn. Se temus pri aktuala falsaĵo, tio multege pli efikus. Sed tiuj ĉi kutime aperas post longa tempo, kiam ili ne plu estas danĝeraj.

Tamen, mi iomete legis pri la temo pro la malfermo de tiu ĉi diskuto, kaj mi nun havas opinion. Ŝajnas al mi tre klare pruvite, ke tio okazis.

Melequíades (Xem thông tin cá nhân) 01:28:51 Ngày 09 tháng 7 năm 2009

Hispanio:Mi diras ne.

Estis momento dum kiu mi kredis ke ili certe estis sur la luno.

Sed kiam mi vidis televidajn programojn pri scienco, kaj ili montris fotojn, mi povis vidi ke la vojaĝo okazis neniam.

Kial la ombroj de unu homo kaj unu ŝtono direktiĝas al malsimilaj direktoj? Kaj kiel la usona flago moviĝas, se en la spaco ne estas aero?
Mi supozas ke per bona teleskopo oni povus bone vidi la usonan flagon, kaj do pruvi ĉu ĝi vere estas tie. Mi ne scias, ĉu per teleskopo oni povas ankaŭ distingi la piedpremajn spurojn de Neil Armstrong, kiuj -pro manko de atmosfero- ne povas malaperi.

Quay lại