Contenido

Nu, malgranda kompromitado

de ubuntuo, 10 de julio de 2009

Aportes: 12

Idioma: Esperanto

le_chaz (Mostrar perfil) 16 de julio de 2009 07:45:56

horsto:
le_chaz:
Ĉu oni kreis la panelojn por tiuj kiuj regas esperanton? Ĉu vere la tuta mondo rimarkis erarojn, aŭ nur la plej mensblinda parto de la esperantistaro?
Mi ankoraŭfoje ne komprenas vian sintenon. Oni kreis la panelojn por montri Esperanton al la mondo. Mi certas ke ĉiu samopinias ke oni ne faru tion fuŝe.
La malkompreno estas reciproka.

La problemo en tiuj atakoj, estas ke ili pretervidas du gravajn aspektojn de la afero.

Unue, kiel jam klarigite (sed ripeto evidente nepras), la paneloj estis faritaj de iniciato sen antaŭa konsulto de la esperantistoj. Se la ĉi supraj kritikantoj estus pli justaj kaj prudentaj, ili antaŭe petus klarigojn al ni. Anstataŭe, ili brute rompis malfermitan pordon per akraj atakoj.

Due, malgraŭ tiuj fuŝoj, kiujn mi ja opinias evitendaj, ĉu vi ne rimarkas la plej pozitivan rezulton? Ke esperanto estis diskonigita al la publiko en pluraj landoj?

La redaktantoj de Libera Folio (tie) tre bone komprenis la situacion :

Libera Folio:Prepare al la Universala Kongreso en Bjalistoko, en lokaj busoj aperis reklamŝildoj kun esperantaj vortoj. La ŝildoj, pagitaj de la urba registaro, instruas al la urbanoj kelkajn bazajn frazojn. Iuj el la ŝildoj havas ĝenajn preserarojn, sed tion ne rimarkis la neesperantistaj ĵurnalistoj, kiuj diskonigis la originalan decidon, kaj Esperanton, en la tuta mondo [...]

...La bela ideo evidente estis realigita sen proksima kontakto kun esperantistoj, kaj sen kontrolo de la kvalito [...]

...La novaĵo pri la esperantaj aŭtobusoj aperis ne nur en polaj amaskomunikiloj. Al granda kvanto da franclingvaj gazetoj kaj radiostacioj ĝin peris la novaĵagentejo Agence France-Presse, kiu dissendis ankaŭ anglalingvan version de sia teksto. [...]
Tio estu mia lasta vorto. Mi ne perdos plian tempon kun tiuj, kiujn interesas ne kritikado sed kverelado.

athanasios (Mostrar perfil) 27 de julio de 2009 23:30:39

sinjoro:
ubuntuo:Kaj se ili ne regas ĝin do ja sufiĉas kontroli ilia laboro. Evidentas. Kaj kio nun? Grandaj tekstoj kun eraroj, kaj Przemek opinias ke tio estas nur stulta serĉado de sensacio. Honto!
Jes, tion mi opinias, sinjoro - estis serĉado de skandalo. Ĉio en la busoj laŭ mia scio estis riparita de esperantistoj en Bjalistoko dum kelkaj tagoj. Pri la iniciato neniu el esperantistoj sciis.
HeKo ĉiam famis pri sia akrega lingvo, vi estas bona ekzemplo, ke por kelkaj homoj tiaj tekstaĉoj taŭgas.

Kaj mi ne certas, kiu vere devas honti - ĉu "dormantaj" laŭ vi organizantoj de la kongreso en Bjalistoko, kiuj ĉiel penas fari ĝin sukcesa kaj jam konata aranĝo, aŭ esperantistoj el duoble pli granda urbo Tirano en Albanujo kiuj neniel konatas en Esperantujo? Respondu al vi mem antaŭ estonte akuzadi la aliajn.

Volver arriba