Contenido

Nu, malgranda kompromitado

de ubuntuo, 10 de julio de 2009

Aportes: 12

Idioma: Esperanto

ubuntuo (Mostrar perfil) 10 de julio de 2009 23:05:35

HeKo denuncis:
"Post la protestoj pro la vampirsuĉaj hoteltarifoj, post la ploro pro la malmultnombreco de la aliĝintoj, jen fine ridindaĵo lige kun la Universala Kongreso en Bjalistoko (aŭ Bjelostoko, se paroli zamenhofe).
En la urbaj aŭtobusoj aperis reklampaneloj kiuj instruas al la bjalistokanoj specon de esperantido, pli kripla ol la lingvo kiun utiligis Charlie Chaplin por la insignoj en la getto, en sia filmo "La granda diktatoro". Nun la averaĝa bjalistokano, se ne okupita per pli gravaj pensoj, povas eklerni ke "dankon" estas "dankenon" (ĉu tiel oni dankas kretenon?) kaj al danko oni respondas "ne dankine" (ĉu en Bjalistoko oni dankas nur inojn?). Krome, la esperanto-alfabeto havas novan literon: X -- ĉar "ĝis revido" en Bjalistanto iĝis "g x i s", do kun postmetita ikso"...


Ĉu respondantoj pri la kongreso dormas anstataŭ labori?

le_chaz (Mostrar perfil) 11 de julio de 2009 00:39:53

Mi ne legas HeKon, mi preferas Liberan Folion.

ubuntuo (Mostrar perfil) 11 de julio de 2009 09:09:35

le_chaz:Mi ne legas HeKon, mi preferas Liberan Folion.
Oni elektas kion oni volas.
Pli grave estas kion vi (Christophe, franca E-volontulo en Bjalistoko, do amiko de s-ino E. Karczewska kaj P. Wierzbowski (ĉi tie: sinjoro) pensas pri ĝi. Reklamoj en aŭtobusoj - bonega ideo, sed kion oni faris pri ĝi? Fakte - nur malreklamon de nia lingvo. Kial reklamon pri la kongreso faras homoj kiuj tute ne regas Esperanton? Kaj se ili ne regas ĝin do ja sufiĉas kontroli ilia laboro. Evidentas. Kaj kio nun? Grandaj tekstoj kun eraroj, kaj Przemek opinias ke tio estas nur stulta serĉado de sensacio. Honto!

sinjoro (Mostrar perfil) 13 de julio de 2009 07:26:18

ubuntuo:Kaj se ili ne regas ĝin do ja sufiĉas kontroli ilia laboro. Evidentas. Kaj kio nun? Grandaj tekstoj kun eraroj, kaj Przemek opinias ke tio estas nur stulta serĉado de sensacio. Honto!
Jes, tion mi opinias, sinjoro - estis serĉado de skandalo. Ĉio en la busoj laŭ mia scio estis riparita de esperantistoj en Bjalistoko dum kelkaj tagoj. Pri la iniciato neniu el esperantistoj sciis.
HeKo ĉiam famis pri sia akrega lingvo, vi estas bona ekzemplo, ke por kelkaj homoj tiaj tekstaĉoj taŭgas.

Kaj mi ne certas, kiu vere devas honti - ĉu "dormantaj" laŭ vi organizantoj de la kongreso en Bjalistoko, kiuj ĉiel penas fari ĝin sukcesa kaj jam konata aranĝo, aŭ esperantistoj el duoble pli granda urbo Tirano en Albanujo kiuj neniel konatas en Esperantujo? Respondu al vi mem antaŭ estonte akuzadi la aliajn.

ubuntuo (Mostrar perfil) 13 de julio de 2009 20:07:25

Rigardu E-bjalistoka kompromitado
Tiuokaze nur pajaco povas havi bonan farton. Kiun sekvan landon volas vi ofendi ke neniu rimarku (ja ankaŭ vian) kompromitadon? Por informo: albanan ne estas mia nura civitaneco.
Ĝis la kongreso!

le_chaz (Mostrar perfil) 13 de julio de 2009 20:56:13

Ĉiuj forumanoj estas sufiĉe inteligentaj por mem kompreni ĉu temas pri malreklamo. Kiu el la busveturantoj rimarkis la erarojn? Via blekado estas ridinda.

kamil_rudzki (Mostrar perfil) 14 de julio de 2009 18:48:30

le_chaz:Kiu el la busveturantoj rimarkis la erarojn?
Aĥ, vi estas certe unua kiu ne timas sugesti ke neniu en Bjalistoko regas Esperanton. Brave, "genia" volontulo! Tamen maldepende de ĉu esperantistoj veturas aŭ ne per bjalistokaj aŭtobusoj dank' al YouTube la tuta mondo povas rimarki stultajn erarojn en la plej simplaj esperantaj frazoj. Kaj eble ĝi estas bjalistoka dialekto de nia lingvo? Jeskaze, afablan blekadon en akompanado de Pŝemek.

sinjoro (Mostrar perfil) 14 de julio de 2009 22:24:34

Kelkaj malsamideanoj havas veran problemon je emocioj rilate al Bjalistoko... kaj ŝajnas, ke nur ili sentas kompromitadon. Ĉe ni busaj paneloj kun Esperanto estas nur unu el mil, kaj la malplej grava, poresperanta iniciato, kiun oni tute preterlasas nerimarkinte. Ni verŝajne ne ĝisvivos la tempon kiam en viaj urboj oni faros tiajn iniciatojn. Anstataŭ agi ĉe si pli bonas kritikadi eĉ sen vera ekkono, ĉu ne?

le_chaz (Mostrar perfil) 15 de julio de 2009 08:50:43

kamil_rudzki:Aĥ, vi estas certe unua kiu ne timas sugesti ke neniu en Bjalistoko regas Esperanton. Brave, "genia" volontulo!
Ĉu oni kreis la panelojn por tiuj kiuj regas esperanton? Ĉu vere la tuta mondo rimarkis erarojn, aŭ nur la plej mensblinda parto de la esperantistaro?

horsto (Mostrar perfil) 15 de julio de 2009 20:30:53

le_chaz:
Ĉu oni kreis la panelojn por tiuj kiuj regas esperanton? Ĉu vere la tuta mondo rimarkis erarojn, aŭ nur la plej mensblinda parto de la esperantistaro?
Mi ankoraŭfoje ne komprenas vian sintenon. Oni kreis la panelojn por montri Esperanton al la mondo. Mi certas ke ĉiu samopinias ke oni ne faru tion fuŝe.

Volver arriba