目次へ

Konstruu la trian!

Miland,2009年7月11日の

メッセージ: 3

言語: Esperanto

Miland (プロフィールを表示) 2009年7月11日 18:41:43

Jen la tria problemo el triopo pri konstruado.

Vi havas ok stangojn, du el kiuj estas 21 metrojn longaj, du el kiuj estas 27 metrojn longaj, du el kiuj estas 28 metrojn longaj, kaj du el kiuj estas 36 metrojn longaj.
Vi devas fari konstruaĵon kies alteco estas precize sep (7) metrojn. La stangoj kuniĝu nur ĉe la finoj, kaj liberaj finoj ne permesiĝas.

Verda stelo por la unua ĝusta solvo!

fizikisto (プロフィールを表示) 2009年7月15日 6:39:22

Faru rektangulo el la 28-metrajn kaj 36-metrajn stangojn. Fiksu la 21-metrajn stangojn al mallonga flanko de la rektangulo, kaj fiksu la 27-metrajn stangojn al la alia flanko. Fine, alligu la kvar finojn, farante specon de piramido. La alteco de tiu klinita piramido estas precize sep metroj.

Miland (プロフィールを表示) 2009年7月15日 16:55:18

fizikisto:Faru rektangulo el la 28-metrajn kaj 36-metrajn stangojn..Fine, alligu la kvar finojn, farante specon de piramido..
Gratulon! Vi pravas, kaj gajnas la verdan stelon:

先頭にもどる