본문으로

Trovu la nombron pli facile!

글쓴이: Miland, 2009년 7월 17일

글: 6

언어: Esperanto

Miland (프로필 보기) 2009년 7월 17일 오후 5:39:36

Sekvanta la bonan enigmon de fizikisto, jen dua ekzemplo, espereble pli facila, eble eĉ multe pli facila!
Kiu estas la malplej granda nombro, kiu triobliĝas, se oni metas la unuan ciferon plej malantaŭen? Ekzemple: ABC..Z*3 = BC..ZA; kompreneble la solvo ne necese havas kvar ciferojn. Uzu la 10-bazan numerosistemon; la unua cifero ne estas 0.
Verda stelo por la unua ĝusta solvo!

Sxak (프로필 보기) 2009년 7월 17일 오후 5:57:45

kun la antaŭa nulo
0344827586206896551724137931
1034482758620689655172413793
sen tiu nulo mi tuj kalkulos...

Sxak (프로필 보기) 2009년 7월 17일 오후 5:59:29

kaj sen tiu nulo
1034482758620689655172413793
3103448275862068965517241379

Sxak (프로필 보기) 2009년 7월 17일 오후 6:01:19

ah pardonon temas pri alia problemo
PS
Miland:kiu triobliĝas, se oni metas la duan ciferon plej antaŭen? Ekzemple: ABC..Z*3 = BC..ZA;
bv klarigi pli bone.

Se la duan ciferon de la nombro ABC..Z meti plej antaŭen do estos BAC..Z kaj ne BC..ZA (kaj certe la nombro neniam triobliĝos)
Ĉu vi intencis diri: meti la UNUAN ciferon plej MALantaŭen?

Sxak (프로필 보기) 2009년 7월 17일 오후 6:16:50

ĉi tie jam estas tro malfrue kaj mi iris dormi, sed se temas pri meto de la unua cifero malantaŭen (kiel vi skribis en via ekzemplo) do tiu nombro estas 142857

Miland (프로필 보기) 2009년 7월 17일 오후 8:57:04

Ŝak:..tiu nombro estas 142857
Gratulon! Jes, la numero estis facile trovebla precize ĉar mi enmetis la ciferojn en antaŭa enigmo. Via esprimo de la enigmo estas pli preciza, pro kio mi redaktis la enigmon. Ĉiukaze vi pravas, kaj gajnas la verdan stelon:

다시 위로