본문으로

viaj TTT-ejoj

글쓴이: crescence, 2009년 7월 18일

글: 5

언어: Esperanto

crescence (프로필 보기) 2009년 7월 18일 오전 6:56:21

Saluton al ĉiuj,

Ĉu vi kreis TTT-ejon pri Esperanto ?
Ĉu ĝi havas bonan sukseson ?

Koncerne min, mi kreis tiun TTT-ejon :
mia TTT-ejo

crescence (프로필 보기) 2009년 7월 20일 오전 9:37:46

Farante ĉi-supre demandon al ĉiuj, mi volis scii, ĉu la neoficialaj retpaĝaroj pri Esperanto estas aŭ ne estas multaj tra la mondo. Vidante la neĉeeston de respondoj...

le_chaz (프로필 보기) 2009년 7월 20일 오후 5:13:19

crescence:Farante ĉi-supre demandon al ĉiuj, mi volis scii, ĉu la neoficialaj retpaĝaroj pri Esperanto estas aŭ ne estas multaj tra la mondo. Vidante la neĉeeston de respondoj...
Saluton Crescence,

mi kredas ke multaj homoj nun ferias, kaj mi rimarkis malpli altan aktivecon en la forumo dum la pasinta semajno. Do, ne estu tro malindulga kun ni rideto.gif

Mi kreis blogon antaŭ unu monanato. Tre malmultaj homoj vizitis ĝin sed mi ne zorgas, mi ne postkuras la sukceson. Mi simple volas esprimiĝi pri miaj intersoj...

crescence (프로필 보기) 2009년 7월 21일 오전 6:36:38

le_chaz:
mi kredas ke multaj homoj nun ferias, ...
Mi deziras, ke tio estas la kialo.

piotrek92 (프로필 보기) 2009년 7월 24일 오후 7:57:23

Kara crescence, esperantistoj estas kiel ĉiuj - aĉaj pigruloj. Mi diras tion, ĉar mi estas sama. Ni scipovas krii "Vivu Esperanto, la plej bela lingvo" kaj aliajn stultaĵojn kiuj ne donos ion ajn al la mondo. Aktiveco de geesperantistoj estas preskaŭ sama kiel de aliaj uloj - nenia.

Mi lernis krei retpaĝojn, mi propable faros ian paĝon dum tiu ĉi ferio, sed mi ne havas ideon, pri kio. Sekva paĝaro pri lernado de esperanto ne ŝajnas al mi tre interesa.

다시 위로