目次へ

Signolingvoj

MarCin83,2009年7月18日の

メッセージ: 11

言語: Esperanto

Nuno (プロフィールを表示) 2009年8月7日 20:00:34

fo_q:Mi apogus MONDAN signolingvon, tiel kiel Gestuno, Signuno, ktp.
Laŭ mia vidpunkto estas bizara la fakto ke brazila surdulo kaj portugala surdulo ne povas inter ili mem, ĉar eĉ la litero A de la brazila signolingvo kaj de la portugala signolingvo estas tute malsamaj...
La Brazila Signolingvo kaj la Portugala Signolingvo malsimilas sed tio ne estas bizara. Ne pli bizara ol Ĥina Lingvo kaj Angla Lingvo malsimili. Oni devas rememori ke signolingvoj estas natura lingvo, kaj havas sian propran evoluon.

fo_q:
Surduloj APENAŬ bezonas naciajn signolingvojn, dum BEZONEGAS mondan signolingvon! Kaj ili kapablas tion...
Mi akordas ke monda signolingvo estas bezonata sed ne pli bezonata ol monda lingvo. Efektive mi opinas ke signolingvo estas malpli bezonata ĉar surduloj pli bone komprenigis sin en internacia surda konferenco tiel aŭdantoj.

先頭にもどる