Viestejä: 11
Kieli: Esperanto
MarCin83 (Näytä profiilli) 18. heinäkuuta 2009 17.46.42
Unue: Mi pripensis ĉu afiŝi tiun temon ĉi-tie aŭ en la forumo “pri aliaj lingvoj”. Sed pro tio ke mi ne volas diskuti pri signolingvoj mem, sed pri alia demando, mi pensas ke tiu-ĉi forumo estas pli adekvata.
Eble kelkaj jam scias ke estas landoj kie unu el la oficialaj lingvoj estas (nacia) signolingvo. Novzelando en 2006 iĝis unua lando kie la registaro rekonis signolingvon kiel oficialan lingvon (kune kun la angla kaj maoria). Sekvis Hispanio en 2007, kaj multaj aliaj landoj jam rekonas signolingvon per siaj konstitucioj.
Do, kiel vi pensas pri tio? Ĉu oficialigi signolingvojn?
jchthys (Näytä profiilli) 18. heinäkuuta 2009 23.34.55
le_chaz (Näytä profiilli) 19. heinäkuuta 2009 17.33.47
jchthys:Mi pensas, ke afiŝoj kaj oficialaj paperoj devus esti skribita en ora lingvo.Prave, pli bone en ora lingvo ol en ligna!
jchthys (Näytä profiilli) 19. heinäkuuta 2009 19.02.28
le_chaz:Mi plibonigis la tekston—la angla/latina vorto ora- (signifanta buŝa) konfuzigis min.jchthys:Mi pensas, ke afiŝoj kaj oficialaj paperoj devus esti skribita en ora lingvo.Prave, pli bone en ora lingvo ol en ligna!
Vilinilo (Näytä profiilli) 20. heinäkuuta 2009 3.42.04
Priteme, mi konsentas, la registaroj devas oficialigi naciaj signolingvoj; surduloj ankaŭ estas civitanoj.
Nuno (Näytä profiilli) 29. heinäkuuta 2009 6.10.24
Vilinilo:Ĉu estas skribita signolingvo malsama ol la skribita buŝalingvo? Mi tute ne sciis, mi pensis ke surduloj legis kiel aŭdantojUnue, Mi bedaŭras sed mi estas komencanto kaj esperanto ankoraŭ malfacilas nuntempe. Sed mi estas interpretisto por signolingvo kaj mi scias iom pri la demandoj.
Priteme, mi konsentas, la registaroj devas oficialigi naciaj signolingvoj; surduloj ankaŭ estas civitanoj.
Estas multaj manieroj por skribi signolingvoj, sed neniam uzita per la majoritato de surduloj. Nun, kiam filmo facile sendas pro interreto, surduloj nun povas sendi mesaĝojn je la interreto kaj ne devas skribi.
Sed la motivo por oficialigi signolinvo ne estas por skribi la lingvon. Estas unu maniero de aldoni potenco al la surduloj. Kiam la lingvo oficialigas tio volas diri ke la surduloj havas rajtojn al sia propra lingvo. Tio gravas kiam oni komencas diskuti edukado.
fo_q (Näytä profiilli) 4. elokuuta 2009 7.11.24
Laŭ mia vidpunkto estas bizara la fakto ke brazila surdulo kaj portugala surdulo ne povas inter ili mem, ĉar eĉ la litero A de la brazila signolingvo kaj de la portugala signolingvo estas tute malsamaj...
Surduloj APENAŬ bezonas naciajn signolingvojn, dum BEZONEGAS mondan signolingvon! Kaj ili kapablas tion...
Jakovo (Näytä profiilli) 4. elokuuta 2009 15.58.52
fo_q:Mi apogus MONDAN signolingvon ...Mi apogas tiun ideon. Signolingvo estus ja ideala internacia lingvo se ne estus tiel malfacila. Sed mi ne scias ĉu surduloj bezonas nacian lingon pli ol aŭdantoj
Mi opinias, ke pro la malgranda nombro de surduloj estus pli facila enkonduki mondan (signo)lingvon ol je aŭdantoj, sed la malfacila komunikado tra l' interreto miaopinie baras tion.
astroly (Näytä profiilli) 4. elokuuta 2009 16.40.59
Rogir (Näytä profiilli) 4. elokuuta 2009 17.14.33