본문으로

idioto / idiotismo

글쓴이: robinast, 2009년 7월 19일

글: 5

언어: Esperanto

robinast (프로필 보기) 2009년 7월 19일 오후 2:46:23

Kiel okaziz ke "idioto" kaj "idiotismo" ne estas signife rilataj vortoj? Mi estis tre surprizata kiam mi malkovris ke "idiotismo" signifas ne idiotecon sed idiomaĵon!
La estona "idiotism" kaj rusa "идиотизм" ambaŭ signifas idiotecon...

Amike,
Harri.

Sxak (프로필 보기) 2009년 7월 19일 오후 2:52:30

robinast:Kiel okaziz ke "idioto" kaj "idiotismo" ne estas signife rilataj vortoj? Mi estis tre surprizata kiam mi malkovris ke "idiotismo" signifas ne idiotecon sed idiomaĵon!
la vorto idiotismo kun la signifo "idiomaĵo" havas la radikon "idiotism", do tiu vorto ne estas (almenaŭ en Esperanto) derivaĵo de la radiko "idiot"
KAj laŭ miaj fontoj ekzistas ankaŭ la vorto "idiotismo" kun la radiko "idiot" kiu tamen havas la signifon "idioteco" (malgraŭ via aserto), kvankam la vorto "idioteco" estas preferinda ĉi tie

robinast (프로필 보기) 2009년 7월 19일 오후 3:42:16

Dankon, Ŝak!
Mi rigardis en "Esperanta-estona vortaro" (2004) kaj PIV2005 - sed ambaŭ fontoj tekstas ke "idiotismo" samas nur vorton "idiomaĵo" (kaj ne "idioteco"). Ŝajnas ke nuntempe "idiotismo" en la senco "idioteco" ne estas ofice uzata...

russ (프로필 보기) 2009년 7월 19일 오후 7:02:20

robinast:Kiel okaziz ke "idioto" kaj "idiotismo" ne estas signife rilataj vortoj? Mi estis tre surprizata kiam mi malkovris ke "idiotismo" signifas ne idiotecon sed idiomaĵon!
Jen kio okazas kiam homoj aŭtomate senpense uzas nacilingvajn radikojn en Esperanto anstataŭ konstrui vortojn el la bazaj vortoj...

Alia amuza simile ekzemplo estas imperialism/o (kiu estas simple "internacia" formo de la pli taŭga vorto imperi/ism/o) kaj imperial/o (kiu havas neniun rilaton al "imperio")...

Estas multaj tiaj, ekzemple "pacifism/o" (kiu pli bone estus "pac/ism/o").

robinast (프로필 보기) 2009년 7월 20일 오전 4:36:56

russ:Jen kio okazas kiam homoj aŭtomate senpense uzas nacilingvajn radikojn en Esperanto anstataŭ konstrui vortojn el la bazaj vortoj...
Tiuokaze, "idiotismo" verŝajne povis veni el la franca.

다시 위로