目次へ

La enigmo de l' urso

Vilinilo,2009年7月20日の

メッセージ: 5

言語: Esperanto

Vilinilo (プロフィールを表示) 2009年7月20日 5:03:15

Enigmo tre facila okulumo.gif

Vi promenas ie, sed neatendite vi vidas ferocan urson. Ĝi ĉasas vin, sed feliĉe vi trovas domon, kien vi eniras. Ĉiuj muroj de l' domo estas sude. Kiu estas la koloro de l' urso?

AlfRoland (プロフィールを表示) 2009年7月20日 5:48:50

Vilinilo:Enigmo tre facila okulumo.gif

Vi promenas ie, sed neatendite vi vidas ferocan urson. Ĝi ĉasas vin, sed feliĉe vi trovas domon, kien vi eniras. Ĉiuj muroj de l' domo estas sude. Kiu estas la koloro de l' urso?
Ĉar vi estas ĉe norda poluso la ursa koloro estas blanka, sed ĉu vere estas domo ĉe la poluso?

Miland (プロフィールを表示) 2009年7月20日 9:27:38

AlfRoland:ĉu vere estas domo ĉe la poluso?
Diversaj landoj pretendas la nordan poluson. La spionoj bezonas loĝejon, ĉu ne? lango.gif

Vilinilo (プロフィールを表示) 2009年7月20日 13:49:52

AlfRoland:

Ĉar vi estas ĉe norda poluso la ursa koloro estas blanka, sed ĉu vere estas domo ĉe la poluso?
Eble estas loĝejo de Kristnaska Viro... lango.gif

Frankouche (プロフィールを表示) 2009年7月20日 17:28:16

En la domo, mi prenas mian pafilon kaj mi freneze pafas al tiu plendenta besto, tia cirka urso, poste mi finas ĝin tranĉile kaj mi tapiŝigas ĝin!! okulumo.gif

Nu, certe, antaŭe la tapiŝiĝo, ĝi estas tute ruĝa!

先頭にもどる