Esperantujo
Matilda 69,2006年3月13日の
メッセージ: 63
言語: Esperanto
Matilda 69 (プロフィールを表示) 2007年4月6日 14:38:26
Barbecue Caye is located in the Sand Fly range just 9 miles east of Dangriga. Most of the island has already been cleared and is ready for development.
Mature palm trees are on the western side of the island near the caretaker's cottages. This island is very solid and perfect for a resort or family estate. The water around the Caye is deep and can accommodate larger vessels.
gxosefo (プロフィールを表示) 2007年4月7日 3:46:02
Malbonŝance, mi ankoraŭ estas juna, kaj mi ne povas helpi viajn planojn. mi nur povas instigi.
Hura, por la Esperantujo! ^_^
Matilda 69 (プロフィールを表示) 2007年4月7日 9:15:58
ĝi ne multekostas: 600.000 dolarojn
ĝi estas sufiĉe granda: 33 akrojn
ĝi estas ene granda kaj moderna lando: Kanado!
jen dosiero kun fotoj
Matilda 69 (プロフィールを表示) 2007年4月8日 23:17:54
estas argentina insulo vere granda (6000 akrojn)kaj taŭga por kreskigi urbeton.
jen dosiero
Terurĉjo (プロフィールを表示) 2007年4月9日 10:58:29
Kiu donas tiom da mono? Ĉu inter esperantistoj estas riĉulegoj? Aŭ vi opinias ke ni kunmetas niajn monojn kaj aĉetos Esperantujon? Mi ne volas tiujn revojn.
Mi havas alian proponon. La forto de Esperanto estas ne en loko, sed en personoj, same kiel la forto de kredo estas ne en preĝejoj, sed en kredantoj.
Mi havas iom stultan proponon, sed atendu momenton.
Forumanaro! Mi proponas al ĉiuj por perfektiĝi kaj pro tio plifortigi la movadon, kune, samtempe, tuttere, legi unu esperantigitan dikan libron kaj diskuti, debati ĝin. Jen mia propono.
Mendacapote (プロフィールを表示) 2007年4月9日 13:07:22
Serioze, estus bona ideo havi iun lokon por esperante renkonti ĉiujare kaj disvolvi veran propran kulturon.
Terurĉjo (プロフィールを表示) 2007年4月9日 21:44:35
Mendaĉjo! Kiel vi opinias, ĉu postfidela Kubo povos fariĝi tiu plezurplena loko? Sed, bedaŭrinde, ekzistas liaj fratoj kaj kunbatalantoj.
Kion vi povas rakonti pri Esp-to en Kubo?
Matilda 69 (プロフィールを表示) 2007年4月10日 9:54:46
Mendacapote:Serioze, estus bona ideo havi iun lokon por esperante renkonti ĉiujare kaj disvolvi veran propran kulturon.mi pensas pli al loko kie vivi dum la tuta jaro, ne nur dum esperantaj renkontiĝoj; ni jam havas multajn esperantajn renkontiĝojn kaj la UK sufiĉas al celo havi lokon kie renkonti aliajn geesperantistojn
Mi pripensas, ekzemple, al urbetoj de fajranoj (mi ne scias kiel nomi ilin... la anoj de Chiara Lubich): ili konstruas urbetojn kie vivi kaj havi fabrikojn, vendejojn k.t.p. kaj ĉiuj la loĝantoj estas anoj de sama grupo.
Ili estas pli ol 4 milionoj tra la mondo, sed ili havas multajn urbetojn kiujn ili nomigas Mariapoli, tio estas urbo de Maria (la Virgulino Maria)
Do, se ni havus iun urbeton kiel ĉiama esperanta loko, kun lernejoj, vendejoj, kinejoj... ni ankaŭ povos havi multajn pli esperantistojn denaske, pli librojn kaj filmojn, k.t.p.
Se estus komunumo de mil aŭ dumil personoj, ĉiama kaj esperanta, ni eĉ havus nian piedpilkan teamon por partopreni al lokaj turniroj... ĉu vi komprenas kion mi volas diri?
黄鸡蛋 (プロフィールを表示) 2007年4月11日 3:57:43
Matilda 69:Ĉu Esperanto ankoraŭ estus neŭtrala lingvo, se vere ekzistus tia loko?
Do, se ni havus iun urbeton kiel ĉiama esperanta loko, kun lernejoj, vendejoj, kinejoj... ni ankaŭ povos havi multajn pli esperantistojn denaske, pli librojn kaj filmojn, k.t.p.
Se estus komunumo de mil aŭ dumil personoj, ĉiama kaj esperanta, ni eĉ havus nian piedpilkan teamon por partopreni al lokaj turniroj... ĉu vi komprenas kion mi volas diri?
Kaj kion ni farus por la ekonomio, por ke ne manku mono por la urbeto? Ni ne povas nur elspezi por la urbeto sed ne havi enspezon.
Tio estas mia opinio.
Mendacapote (プロフィールを表示) 2007年4月11日 4:07:44
mi pensas pli al loko kie vivi dum la tuta jaro, ne nur dum esperantaj renkontiĝoj; ni jam havas multajn esperantajn renkontiĝojn kaj la UK sufiĉas al celo havi lokon kie renkonti aliajn geesperantistojnMi diris renkontiĝi ĉar mi ne povus vivi proĉiam tie, sed mi vojaĝus tiel ofte kiel eblus. Ĉu mi povus resti ĉe vi Matilda???