Al la enhavo

Enigmo: Kie vi estas?

de fizikisto, 2009-julio-20

Mesaĝoj: 15

Lingvo: Esperanto

fizikisto (Montri la profilon) 2009-julio-20 14:53:12

Vi paŝas dek kilometroj sude, tiam vi paŝas dek kilometroj okcidente kaj tiam dek kilometroj norde. Nun vi estas tie, kie vi ekpaŝis. Kie vi estas?

crescence (Montri la profilon) 2009-julio-20 15:01:56

Mi estas en la norda poluso.

fizikisto (Montri la profilon) 2009-julio-20 15:04:10

crescence:Mi estas en la norda poluso.
Ĝuste. Norda poluso eblas.
Ĉu alia loko eblas?

Hispanio (Montri la profilon) 2009-julio-20 15:06:12

Mi estas en la suda poluso.

Sxak (Montri la profilon) 2009-julio-20 15:09:23

Kaj se vi ĉiam paŝos nur nord-orienten kien vi venos?

Miland (Montri la profilon) 2009-julio-20 16:05:14

Efektive, mi estas proksime al la suda poluso, do irinte 10 km sude, kiam mi tiam iras 10 km oriente, mi ĉirkauiras la poluson plena nombro-oble. Tiel, mi povas iri 10 km norden kaj reveni al la deirpunkto.

fizikisto (Montri la profilon) 2009-julio-20 16:42:34

Hispanio:Mi estas en la suda poluso.
Ĉe la suda poluso vi ne povas iri suden. Sed proksime al la suda poluso eblas, kiel Miland menciis.

fizikisto (Montri la profilon) 2009-julio-20 16:48:46

Ŝak:Kaj se vi ĉiam paŝos nur nord-orienten kien vi venos?
Mi alproksimiĝos al la norda poluso, sed mi kapturniĝos antaŭ atingi ĝin. rideto.gif

crescence (Montri la profilon) 2009-julio-20 17:01:30

Se mi estas en la suda poluso, mi ne povas iri dek km al la sudo. Mi povas nur iri al la norda poluso.

Se mi estas en dek km apud la suda poluso, mi povas iri al la suda poluso, sed mi ne povas iri al la okcidento. Mi devige iras al la norda poluso.

Ĉu ne ?

Sxak (Montri la profilon) 2009-julio-20 17:08:35

fizikisto:
Ŝak:Kaj se vi ĉiam paŝos nur nord-orienten kien vi venos?
Mi alproksimiĝos al la norda poluso, sed mi kapturniĝos antaŭ atingi ĝin. rideto.gif
hm. Ĉu vi vere kapturniĝos?ridulo.gif Imagu ke vi ĉiam sekcias meridianojn kn la angulo 45 gradoj. Do se viaj koordinatoj estas 55 norde kaj 83 oriente (kiel ĉe mi) do ĝis la poluso restis 35 gradoj kaj kiam mi trapasos ilin mi trapasos ankaŭ nur 35 gradojn longitude do mi venos al la poluso de la direkto de 83+35=118

crescence:Se mi estas en la suda poluso, mi ne povas iri dek km al la sudo. Mi povas nur iri al la norda poluso.

Se mi estas en dek km apud la suda poluso, mi povas iri al la suda poluso, sed mi ne povas iri al la okcidento. Mi devige iras al la norda poluso.

Ĉu ne ?
Ne tute
se vi estas 10+10/(2*pi) km de la suda poluso, do vi povas iri 10 kilometrojn sude, poste 10 km orienten kaj 10 km reen
Ekzitras ankaŭ aliaj distancoj....

Reen al la supro