Към съдържанието

X-sistema “leterbloko”

от jchthys, 24 юли 2009

Съобщения: 6

Език: Esperanto

jchthys (Покажи профила) 24 юли 2009, 02:44:49

Saluton!

Eksamideano Pharoah kreis por nin reta “leterbloko”, kiu igis la x-sistemon en la ĝustajn signojn.

Ni ĉiuj havas (aŭ devas havi) ilojn por tajpi Esperantajn signojn per la klavaro—sed kion, kiam ni uzas la komputiloj de aliaj?

Jen la ligilo: tinyurl.com/esperantox. Ĝuu.

AlfRoland (Покажи профила) 24 юли 2009, 06:53:41

jchthys:Saluton!

Eksamideano Pharoah kreis por nin reta “leterbloko”, kiu igis la x-sistemon en la ĝustajn signojn.

Ni ĉiuj havas (aŭ devas havi) ilojn por tajpi Esperantajn signojn per la klavaro—sed kion, kiam ni uzas la komputiloj de aliaj?

Jen la ligilo: tinyurl.com/esperantox. Ĝuu.
Tre laŭdinda iniciato de Pharoah, dankon al li. Ĉiuj helpiloj por skribi korekte estas bonvenaj. Makrooj, faritaj de Bertilo Wennergren, por OpenOffice.org kaj Word ankaŭ estas haveblaj. Utilaj precipe por longaj tekstoj skribitaj per iksa metodo.

darkweasel (Покажи профила) 24 юли 2009, 07:59:31

Bonega kaj mojosa ilo, sed verŝajne mi ne uzos ĝin, ĉar estas tro malrapide je ĉiu bezono aliri tiun paĝon dum rapida babilado. Ĉe mia propra komputilo, mi ĉiuokaze povas jam skribi la supersignojn, kaj ĉe aliies komputiloj mi povas ankoraŭ uzi la h-sistemon ridulo.gif Sed por tiuj, kiuj ofte tajpas longajn tekstojn kaj ne povas alie skribi la supersignojn, tiu ilo estas sendube utila!

AlfRoland (Покажи профила) 24 юли 2009, 08:25:36

Ankaŭ eblas elŝuti ĝin al sia propra komputilo. (Arĥivo/Ŝpari paĝo kiel...)

jchthys (Покажи профила) 24 юли 2009, 18:45:14

Ĝi estas plej utila, mi pensas, kiam oni volas sendi retmesaĝon el *alies komputilo. Tio ne signifas, ke ĝi estas taŭga por retbabilado lango.gif Estas nur, ke multaj (inklusive mi) ne ŝatas uzi h- aŭ x-sistemon krom en la tujmesaĝilo.

* Mi scias, ke tio estas neoficala formo, sed mi uzas ĝin ĉiuokaze

darkweasel (Покажи профила) 26 юли 2009, 10:07:10

jchthys:* Mi scias, ke tio estas neoficala formo, sed mi uzas ĝin ĉiuokaze
Vi povus anstataŭe uzi "aliies", kiu estas kunmetaĵo de "ali/" kaj "ies".

Alia alternativo al *alies estas "aliula", kiam oni parolas pri homoj.

Обратно нагоре