Naar de inhoud

Lingvaj Ludoj

door Oŝo-Jabe, 26 juli 2009

Berichten: 7

Taal: Esperanto

Oŝo-Jabe (Profiel tonen) 26 juli 2009 02:50:31

Jam ekzistas unu lingva ludo esperante: Esperant'. La ludo estas tre amuza kaj interesa, sed plaĉas al mi (kaj kelkaj infanoj) varieco kaj kvazaŭ sekreteco. Esperant' estas ĉiam komprenebla pro tio, ke ĝin oni ludas laŭ la normalaj (kvankam strange uzitaj) reguloj de Esperanto. Do, mi proponas du pli lingvajn ludojn: Senumo kaj Orenvers.

Senumon mi faris el la Esperantido Sen:esepera. La regulo estas:
- Kiam du aŭ pli konsonantoj ekzistas unu apud la alia, tiam enmetu 'e' inter ili.
Do 'En anglujo angloj estas.' iĝas 'En anegelujo aneguloj esetas'

Orenvers-n mi originale verkis. La regulo estas:
- Movu la gramatikajn finaĵojn al la komenco de la vorto.
Do la frazo 'La knabo la knabinon amas.' iĝas 'La oknab la onknabin asam.'

Do pri ili kion vi pensas?
Do peri ili kion vi penesas?
Do pri ili onki vi aspens?

Pastoro (Profiel tonen) 26 juli 2009 05:14:58

Mi ne komprenas la celon de la ludo...

Oŝo-Jabe (Profiel tonen) 26 juli 2009 08:05:30

Pastoro:Mi ne komprenas la celon de la ludo...
La celo de lingva ludo estas ŝajne diri jargonon. Ofte, infanoj kreas lingvajn ludojn, por ne esti komprenitaj de la gepatroj aŭ aliaj infanoj.

jchthys (Profiel tonen) 26 juli 2009 21:50:08

Mi kreis (iom malsimplan) anglan lingvaludon, kiun mi nomis “Mamdi” (IFA [ˈmʌmdi]). La direktojn oni povas elŝuti ĉe http://tinyurl.com/mamdi (PDF).

Hodiaŭ mi donos miajn planojn por nova Esperantido, kiun mi ekpensis hieraŭ. Atendu!

Mi ankaŭ ŝatas la ideon de [url=http://www.geocities.com/miĥil/esperant/esperant.html]Esperant’[/url], sed mi ankoraŭ ne lernis ĝin.

Pastoro (Profiel tonen) 26 juli 2009 23:11:58

jchthys:Mi ankaŭ ŝatas la ideon de Esperant’, sed mi ankoraŭ ne lernis ĝin.
Amiko, la ligilo malfunkcias. Pri kio temas la ideo de Esperant'? Mi vere scivolas...

Oŝo-Jabe:La celo de lingva ludo estas ŝajne diri jargonon. Ofte, infanoj kreas lingvajn ludojn, por ne esti komprenitaj de la gepatroj aŭ aliaj infanoj.
Nun mi komprenas, amiko. Tie ĉi (en Meksiko) la infanoj babiladas per la fo-sistemo, jejeje: mifi efestafas safalvafadofor... Kiam ovi elparolas vokalon ripetas la vokalon kune kun la litero "f". Ĝi estas amuza ludo, kvankam mia patro ĉagreniĝis kiam mi parolis tiamaniere rideto.gif

Oŝo-Jabe (Profiel tonen) 26 juli 2009 23:25:53

Pastoro:
jchthys:Mi ankaŭ ŝatas la ideon de Esperant’, sed mi ankoraŭ ne lernis ĝin.
Amiko, la ligilo malfunkcias. Pri kio temas la ideo de Esperant'? Mi vere scivolas...
La taŭga ligilo: [url=http://www.geocities.com/miĥil/esperant/esperant.html]http://www.geocities.com/miĥil/esperant/esperan...[/url]

KoLonJaNo (Profiel tonen) 26 juli 2009 23:42:24

Saluton!

Oŝo-Jabe:
Pastoro:
jchthys:Mi ankaŭ ŝatas la ideon de Esperant’, sed mi ankoraŭ ne lernis ĝin.
Amiko, la ligilo malfunkcias. Pri kio temas la ideo de Esperant'? Mi vere scivolas...
La taŭga ligilo: [url=http://www.geocities.com/miĥil/esperant/esperant.html]http://www.geocities.com/miĥil/esperant/esperan...[/url]
Tio ne funkcias, ĉar la h kaj la x aŭtomate tradukiĝas al ĥ.

Provu jenan lingilon anstataŭe.

Kolonjano

Terug naar boven