K vsebini

la esperanta vorto la pli malbela aŭ malfacile elparolabla

od crescence, 27. julij 2009

Sporočila: 17

Jezik: Esperanto

Matthieu (Prikaži profil) 15. avgust 2009 22:19:59

“Eksciti”.

Zamenhof ja havis bonajn ideojn, tamen kion li pensis, kiam li decidis pri tiu vorto?

horsto (Prikaži profil) 15. avgust 2009 22:59:16

Mutusen:“Eksciti”.
Zamenhof ja havis bonajn ideojn, tamen kion li pensis, kiam li decidis pri tiu vorto?
Mi ne vidas iun ajn problemon prononci tiun vorton: eks-citi
Ĉu ne ekzistas multaj vortoj kiuj komenciĝas per eks- ?

Pharoah (Prikaži profil) 15. avgust 2009 23:08:26

Mi pensas, ke tiuj slavaj vortoj iam estas malfacile diri. Mi povas diri ĝin, ĉar angla havas multajn konsonant-sonojn, sed la vorto sentas strange laŭ mi ridulo.gif. Fakte, mi pensas ke "scii" estas stranga antaŭ.

darkweasel (Prikaži profil) 16. avgust 2009 10:20:53

Martinbr:Finnlando (memoru, ke oni elparolu la du N-ojn aparte).
Tute konsentite! Mi tute ne scias, kiel prononci ĝin (Fin-nlan-do...?), sed la Akademia rekomendo estas, ke oni preferu "-lando" anstataŭ "-ujo" ĉe la radiko "finn-". "Finnujo" ja estas prononcebla, kvankam malfacile. La radiko "suom-" solvus tion, sed laŭ PMEG ĝi estas erara.

Eddycgn (Prikaži profil) 06. november 2009 16:42:47

Ŝak:
Miland:Kiel vi difinas ĉi tiun vorton alkalkulebla?
Laŭ PIV
alkalkuli (tr) 1. Aldoni en difinitan kategorion [... ekzemploj ...] 2. aljuĝi, atribui

PS Fakte tiu vorto estas menciita ankaŭ en ReVo
Kio estas PIV? Kaj kio estas ReVo?
Dankon!

Matthieu (Prikaži profil) 06. november 2009 16:48:45

horsto (Prikaži profil) 06. november 2009 19:54:54

Mankas ankoraŭ la PMEG.

Nazaj na začetek