Mergi la conținut

Esperantido

de jchthys, 28 iulie 2009

Contribuții/Mesaje: 15

Limbă: Esperanto

jchthys (Arată profil) 28 iulie 2009, 20:04:29

Mi proponas Esperantidon kun gramatikon tute similan kiel la Esperanto. La sola malsamo estos, ke la vortojn oni ne pruntos el aliaj lingvoj, sed oni elektos ilin sole pro la sono.

Ekzemple, trista iĝus en mia proponita versio ŝmulma. Ĝoja estus kipja.

Oni ne uzas “mal-” tiel ofte, kiel en Esperanto, ĉar malaj vortoj devus soni male.

Kion vi pensas? Ĉu iu volas elekti vortojn por la 800 fundamentaj radikoj?

Miland (Arată profil) 28 iulie 2009, 22:12:46

Ve! Ankoraŭ alia proponita Esperantido! malgajo.gif

De kie devenas "ŝmulma" kaj "kipja"?

Vilinilo (Arată profil) 28 iulie 2009, 22:13:56

Granda estos kruĉajneskveŝdasniĵendistaŭnekvordigra.
Malgranda estos ta.

Unu estos ej.
Du estos ejej
Tri estos ejejej
...
Cent estos ejejejejejejejejejejejejejejejejejejejejejejejejejejejejejejejej
ejejejejejejejejejejejejejejejejejejejejejejejejejejejejejejejejejej
ejejejejejejejejejejejejejejejejejejejejejejejejejejejejejejejejejej

Miland (Arată profil) 28 iulie 2009, 22:19:44

Vilinilo:Granda estos kruĉajneskveŝdasniĵendistaŭnekvordigra.
Malgranda estos ta.
Ĉu "ta" signifas "simila al la romiana krucumilo", kiel la litero "T"?

jchthys (Arată profil) 28 iulie 2009, 22:20:20

Vilinilo, vi ridigis min!

Mi proponas tamen, ke nombroj estas same kiel en Esperanto. Sole la O/I/A/E-vortoj ŝanĝiĝos.

Vilinilo (Arată profil) 28 iulie 2009, 22:23:03

jchthys:Vilinilo, vi ridigis min! Sed bedaŭre via mesaĝo malbeligis la paĝon.

Mi proponas tamen, ke nombroj estas same kiel en Esperanto. Sole la O/I/A/E-vortoj ŝanĝiĝos.
Vi pravas... Mi pripensis, se tri estus ejejej, du estus ejej kaj unu estus ej, do nulo estus

Miland:
Vilinilo:Granda estos kruĉajneskveŝdasniĵendistaŭnekvordigra.
Malgranda estos ta.
Ĉu "ta" signifas "simila al la romiana krucumilo", kiel la litero "T"?
Ne, ĝi estus la vorto ꝉa!

jchthys (Arată profil) 28 iulie 2009, 22:29:16

Vilinilo:Ne, ĝi estus la vorto ꝉa!
La Unikodo ne funkcias…eble †a estas akcepdinda.

Miland (Arată profil) 28 iulie 2009, 22:35:26

Sed "ta" ne estas Esperanta vorto. Kion, do, ĝi signifas en via "Ido"?

Vilinilo (Arată profil) 28 iulie 2009, 22:41:06

Miland:Sed "ta" ne estas Esperanta vorto. Kion, do, ĝi signifas en via "Ido"?
En mia Esperantido 'milando' signifas 'iu sen senso de humuro' lango.gif

jchthys:
Vilinilo:Ne, ĝi estus la vorto ꝉa!
La Unikodo ne funkcias…eble †a estas akcepdinda.
Bonege, dankon!

ceigered (Arată profil) 29 iulie 2009, 03:57:32

Vilinilo:Granda estos kruĉajneskveŝdasniĵendistaŭnekvordigra.
Malgranda estos ta.

Unu estos ej.
Du estos ejej
Tri estos ejejej
...
Cent estos ejejejejejejejejejejejejejejejejejejejejejejejejejejejejejejejej
ejejejejejejejejejejejejejejejejejejejejejejejejejejejejejejejejejej
ejejejejejejejejejejejejejejejejejejejejejejejejejejejejejejejejejej
Bonega ideo, kaj '0' povas esti 'je'.
Binare:
ejjeejejjee ktp xD

Lingvo el geheno! ridulo.gif

Înapoi mai sus