Teksto por filmeto pri IJK, bonvolu kontrili! :)
貼文者: irishpolyglot, 2009年7月29日
訊息: 5
語言: Esperanto
irishpolyglot (顯示個人資料) 2009年7月29日下午5:37:36
::::::::::
Bonvenon al Liberec'! Ĉi-somere mi iris kune kun 360 esperantistoj al la Internacia Junulara Kongreso en la nordo de la Ĉeĥa Respubliko. Mi ege amuziĝis!! Mi renkontis multajn interesajn homojn el multaj landoj kaj ni faris multajn amuzajn aferojn kune. Ni ludis, ni dancis, ni kantis kaj estis multaj aliaj aktivaĵoj dum la semajno. La plej grava estis ke mi ekkonis novajn geamikojn.
Ĉar tio estis nur mia tria esperanta aranĝo, mi ankoraŭ devis lerni multe pri la komunumo, kaj la plej interesa por mi estis malkovri esperantan muzikon! Jen kelkaj kantoj kiujn mi lernis...
Kiel vi povas vidi, ni havis la tutan ĉefplacon de la urbo nur por ni! Ni ankaŭ dividis nian internaciajn kulturojn, muzikon kaj lingvojn kun la liberecanoj. Ekzemple, ni prezentis niajn landojn.
Estis iomete da malbona vetero... tamen ni multe festis!! La forta vento kaŭzis problemetojn...
La plej bona parto estis ke mi povis esti fola kun la aliaj homoj!
Estis bonega semajno kaj mi jam antaŭĝojas mian venontan esperantan aranĝon!!
KienLi (顯示個人資料) 2009年7月29日下午5:52:30
Bonvenon al Liberec'! Ĉi-somere mi iris kune kun 360 esperantistoj al la Internacia Junulara Kongreso en la nordo de la Ĉeĥa Respublik
Ĉar tio estis nur mia tria esperanta aranĝo, mi ankoraŭ devis lerni multe pri la komunumo, kaj la plej interesa por mi estis malkovri esperantan muzikon! Jen kelkaj kantoj kiujn mi lernis...
Kiel vi povas vidi, ni havis la tutan ĉefplacon de la urbo nur por ni! Ni ankaŭ dividis nian internaciajn kulturojn, muzikon kaj lingvojn kun la homoj(ĉu eble loĝantoj aŭ liberecanoj) de “Liberec”. Ekzemple, ni prezentis niajn landojn.
Estis iomete da malbona vetero... tamen ni multe festis!! La forta vento kaŭzis problemetojn...
La plej bona parto estis ke mi povis esti fola kun la aliaj homoj!
Estis bonega semajno kaj mi jam antaŭĝojas mian venontan esperantan aranĝon!!
irishpolyglot (顯示個人資料) 2009年7月29日下午6:09:28
Mi jam redaktis la originalan tekston kun viaj proponoj (kaj tute ne sciis pri la vorto "Respubliko" ).
Gratulojn denove por via bonega nova retpaĝo!!
irishpolyglot (顯示個人資料) 2009年7月30日下午7:18:24
Mi esperas ke vi ŝatos tiun filmeton!!
russ (顯示個人資料) 2009年8月4日上午7:19:37