Vai all’indice

Reta membreco

di horsto, 08 agosto 2009

Messaggi: 5

Lingua: Esperanto

horsto (Mostra il profilo) 08 agosto 2009 14:06:43

Saluton!
-
La UEA laŭ Libera Folio volonte havus la nomojn (retadresojn) de ĉiuj Esperantistoj, ankaŭ de tiuj kiuj ne estas membroj de UEA. Ili pensas pri nova servo kiun ĉiu povus uzi senkoste por membriĝi.
-
Kion vi pensas pri tio?
-
Ĉu ne estus bona ideo havi liston de ĉiuj Esperantistoj kaj pli bonan ideon pri la nombro de Esperantistoj?
Eble oni ankaŭ devas pensi pri maniero registri la homojn kiuj ne povas aŭ ne volas uzi la interreton.

jchthys (Mostra il profilo) 08 agosto 2009 15:24:11

Tio estus bone! (Senkostaĵoj ĉiam plaĉas al mi rido.gif)

nigrarozo (Mostra il profilo) 08 agosto 2009 15:42:28

Interesa propono, aparte dum tiuj ĉi ekonomiaj kriz-periodoj... okulumo.gif

Rogir (Mostra il profilo) 08 agosto 2009 17:53:43

Tiu ankoraŭ estus listo de ĉiuj esperantistoj, certe ne de ĉiuj kiuj parolas esperanton. Sed bona ideo, mi opinias.

Martinbr (Mostra il profilo) 15 agosto 2009 21:04:24

La ideo de senkosta membreco-formo tre plaĉas al mi. Tia aliĝ-eblo certe helpus al multaj homoj, precipe dum ĉi tiu tempo de ekonomia krizo. Tamen mi ne kredas, ke ĉiuj esperantistoj (aŭ Esperanto-parolantoj) volas publikigi sian nomon sur tia listo. Multaj homoj simple preferas ne publikigi inforojn pri si en la reto (ne nur se temas pri Esperanto aŭ UEA, sed ĝenerale). Cetere, mi ne estas inter tiuj homoj kaj verŝajne enskribiĝus en tia listo.

Torna all’inizio