ورود به محتوا

ĈU VI HAVAS BLOGON ESPERANTE?

از mansaro, 9 اوت 2009

پست‌ها: 42

زبان: Esperanto

Oijos (نمایش مشخصات) 16 ژوئیهٔ 2014،‏ 21:29:12

Christa627:
Oijos:
Christa627:mi provis instrui Esperanton al miaj bebaj fratoj, sed mia patrino (kiu ne estas Esperantisto) malpermesis min. malgajo.gif
Kial?
Ĉu vi volas diri "Kial vi provis instrui al ili?" aŭ "Kial ŝi malpermesis vin?"

Mi provis instrui E-on al ili, ĉar mi estas Esperantisto, kaj volas ke ili parolu Esperanton ridulo.gif.

Ŝi malpermesis min, ĉar ŝi ne estas Esperantisto, kaj ne volas ke ili parolu Esperanton malgajo.gif.

Vere estas tre simpla afero...
Mi volis kaj volas demandi "Kial ŝi malpermesis vin?"

Mi ne komprenas, kio simplas.

Kio povus esti malutilo pri via instruado?

Se mi estus same juna kiel vi, kaj mi instruus ekzemple la rusan lingvon al mia(j) frat(in)o(j), miaj gepatroj – mi supozas – nur laŭdus min.

Christa627 (نمایش مشخصات) 17 ژوئیهٔ 2014،‏ 20:06:55

Nu, se estus alia lingvo, precipe la hispana, tio estus tute alia afero. Sed ĉar estas artefarita lingvo, mia patrino ne ŝatas ĝin. Ŝi opinias, ke Esperanto estas senutila, kaj paroli ĝin al ili nur konfuzos ilin kaj malhelpos al la lernado de "veraj," "utilaj" lingvoj. Kompreneble mi provis ŝanĝi ŝian opinion, sed sensukcese. Ŝi eĉ pli malamas Esperanton ĉar ĝi ŝiaopinie sonas simile al la hispana, kiun ŝi volas ke ni lernu, kaj tial ĝi eĉ pli konfuzus la infanojn. Fakte, ŝi volas ke mi mem forlasu Esperanton entute, kaj elspezi mian tempon kaj energion lernante la hispanan. Unu el miaj fratoj lernas la germanan, kaj mia patrino ne zorgas pri tio. Sed Esperanto? Tio estas "pseŭda, fia, malutila..." Certe vi komprenas; ĉiuj ni konas mal-esperantistojn, ĉu ne? Nu, laŭ mia sperto, Esperanto ne estas tre populara en Usono. Oni kutimiĝas al la fakto, kaj tial la afero aspektas tre simpla al mi. Sed, se ĝi estas pli populara kie vi loĝas, mi vidas kiel vi ne komprenas kio simplas.

Christa627 (نمایش مشخصات) 18 ژوئیهٔ 2014،‏ 19:40:11

ĉevino:Christa627, ciaj fratetoj ne estas kobajoj, ĉefe se beboj ! Ĉu ci ne povas pacienceti antaŭ ol trudadi al ili akirigon de plia lingvo ?

Ĉiel ajn la komuna lingvo de Ameriko norda, centra kaj suda ja estos la hispana...
Haha... Mi ne nomus ĝin 'trudadi,' sed mi konsentas, ke eble ili plej bone lernu paroli la usonan anglan, ĉar tio estas la lingvo kutime uzata en nia hejmo, preĝejo, ktp, antaŭ ol lerni alian lingvon. Kaj la hispana estus la plej utila dua lingvo en nia mondoparto... Sed foje mia fervoro pri Esperanto superas mian racion. Pardonu min. (Sed ni ĉiuj ja estas kobajoj ĉi tie, nur demandu al mi patrino ridulo.gif!)

Por klarigi, mi devas diri ke ni estas sep gefratoj: mi (la plej aĝa), du adoleskantaj fratoj, unu infana frato, unu infana fratino, kaj du 1-jaraj fratoj. Tiu, kiu lernas la germanan, estas mia dua frato. Mia plej aĝa frato preferas programajn lingvojn, kaj mia tria frato diras, ke li kreis novan lingvon, kaj ke ĝi venkos Esperanton ridego.gif! Jes, tre verŝajne, precipe se oni konsideras, ke lia 'lingvo' tute ŝanĝiĝas ĉiutage, kaj plejparte sonas kiel misprononco de anglaj vortoj -- eble li havas similan ideon kiel Schleyer!

Nu, se mi havus kobajon, eble mi povus instrui Esperanton al ĝi... Sed ĉar kobajo ne povas paroli, eble papago estus pli bone.

novatago (نمایش مشخصات) 18 ژوئیهٔ 2014،‏ 21:17:33

Jen la mia, ĵus ĝisdatigita: http://esperanto.com/blogs/novatago

Ĝis, Novatago. (Ĝi ĉiam estas alirebla per mia subsigno)

Christa627 (نمایش مشخصات) 4 مهٔ 2016،‏ 21:08:42

Mia blogo pri esencaj oleoj bedaŭrinde neaktiviĝis. Nun mi blogas mian poezion: https://lamalantauxaauxtosegxo.wordpress.com/

Ne estas la plej bona poezio en Esperantujo, sed eble interesas.

usonano78 (نمایش مشخصات) 4 مهٔ 2016،‏ 22:45:40

novatago:Jen la mia, ĵus ĝisdatigita: http://esperanto.com/blogs/novatago

Ĝis, Novatago. (Ĝi ĉiam estas alirebla per mia subsigno)
Kiam mi abonas al tiu retejo, ili ne aprobas mian konton.

novatago (نمایش مشخصات) 8 مهٔ 2016،‏ 11:11:21

usonano78:
novatago:Jen la mia, ĵus ĝisdatigita: http://esperanto.com/blogs/novatago

Ĝis, Novatago. (Ĝi ĉiam estas alirebla per mia subsigno)
Kiam mi abonas al tiu retejo, ili ne aprobas mian konton.
Parolu retpoŝte al ili pri la problemo.

Ĝis, Novatago.

NJ Esperantist (نمایش مشخصات) 8 مهٔ 2016،‏ 14:36:14

Mi blogas pri lignaĵistaj aferoj ĉe Wordpress en Esperanto. [ligilo]

Christa627 (نمایش مشخصات) 18 مهٔ 2016،‏ 5:47:11

usonano78:
novatago:Jen la mia, ĵus ĝisdatigita: http://esperanto.com/blogs/novatago

Ĝis, Novatago. (Ĝi ĉiam estas alirebla per mia subsigno)
Kiam mi abonas al tiu retejo, ili ne aprobas mian konton.
Mi devis atendi longan tempon (almenaŭ du semajnojn, sed mia memoro malklaras). Evidente la administrantoj tre malrapidemas.

Gricaj (نمایش مشخصات) 25 مهٔ 2016،‏ 6:46:17

بازگشت به بالا