Aller au contenu

“ajn” kaj “ĉi”

de jchthys, 13 août 2009

Messages : 42

Langue: Esperanto

Rogir (Voir le profil) 18 août 2009 11:17:04

Nu, nomiĝi devenas de nomi, ne de nomo rekte. Kaj iĝi nomo ne tre sencas, tial nomiĝi konfuzas neniun.

tommjames (Voir le profil) 18 août 2009 12:30:54

Rogir:Kaj iĝi nomo ne tre sencas, tial nomiĝi konfuzas neniun.
Mi konsentas. Ĉar iĝi nomo estas stranga ideo, nomiĝi por esti nomita estas klara, eĉ se la "strikta" signifo estas io alia, laŭ vidpunkto de la sistemo de radikaj klasoj. Mi ofte trovas ke aliaj esceptoj estas tiel klaraj en praktiko.

Retour au début