去目錄頁

Ĉu se io ne aperas televide, ne ekzistas?

mansaro, 2009年8月15日

讯息: 11

语言: Esperanto

horsto (显示个人资料) 2009年8月26日下午8:29:35

Mutusen:
Ĉu ŝi vere tion diris? Harry Potter (almenaŭ la unua libro) estis tradukita al la malnovgreka. Mi ne kredas, ke multegaj homoj legas librojn en la malnovgreka…
Ne ŝi mem tion diris, sed ŝia agentejo. Vi ne havas ŝancon kontakti ŝin mem, tion ja volas milionoj da homoj.
.
Vidu ĉi tie artikolon en Libera Folio pri tio. Tie la tradukistoj diras ekzemple:
La kopirajton posedas la aŭtorino, J.K. Rowling. Ŝin reprezentas la agentejo Christopher Little. Unue kiam mi skribis persone, ili respondis ke ili traktas nur kun "establita eldonejo". Poste ELNA (Esperanto-Ligo de Norda Ameriko) kontaktis la agentejon plurfoje, eĉ proponis renkonti ilin en Londono, sed simple ne ricevis respondon, rakontas Marion Belisle.
.
La tradukistoj jam ekde 2006 kolektadas subskribojn por montri ke ekzistas intereso pri Esperanta traduko. La ligilo en la artikolo ne plu funkcias, mi ne scias kiel la afero nun statas.

回到上端