Ku rupapuro rw'ibirimwo

Pri klavarfasonoj por uzantoj de X fenestrosistemo

ca, kivuye

Ubutumwa 14

ururimi: Esperanto

AlfRoland (Kwerekana umwidondoro) 18 Nyandagaro 2009 20:41:47

victornino:Almenaŭ en Debian/Ubuntu oni povas instali la paketon scim-m17n por uzi la esperanta x-sistemo per scim.
En Ubuntu 8.04 kaj pli novaj versioj (eble ankaŭ en pli malnovaj) jam estas esperanto klavaro sen plia instalo. Eble tamen dividosignoj kaj aliaj ne situas en sama loka kiel via nacia klavaro. Pro tio mi preferas krei propran klavaron.

formiĉjo (Kwerekana umwidondoro) 19 Nyandagaro 2009 04:50:52

AlfRoland:[

En Ubuntu 8.04 kaj pli novaj versioj (eble ankaŭ en pli malnovaj) jam estas esperanto klavaro sen plia instalo. Eble tamen dividosignoj kaj aliaj ne situas en sama loka kiel via nacia klavaro. Pro tio mi preferas krei propran klavaron./quote]Saluton, jes, mi uzas scim-on ĉe Ubuntu 9.4. Mi ankaŭ uzas la programon "Ktradukanto" por rapidaj elserĉadoj

victornino (Kwerekana umwidondoro) 20 Nyandagaro 2009 09:59:57

AlfRoland:
victornino:Almenaŭ en Debian/Ubuntu oni povas instali la paketon scim-m17n por uzi la esperanta x-sistemo per scim.
En Ubuntu 8.04 kaj pli novaj versioj (eble ankaŭ en pli malnovaj) jam estas esperanto klavaro sen plia instalo. Eble tamen dividosignoj kaj aliaj ne situas en sama loka kiel via nacia klavaro. Pro tio mi preferas krei propran klavaron.
ĝuste pro tio mi uzas la x-sistemon de scim, ĉar vi ne necesas ŝanĝi la klavararanĝon, sed simple skribi...

AlfRoland (Kwerekana umwidondoro) 20 Nyandagaro 2009 10:31:38

victornino:
ĝuste pro tio mi uzas la x-sistemon de scim, ĉar vi ne necesas ŝanĝi la klavararanĝon, sed simple skribi...
Ĉu vi per X-sistemo celas metodon skribi eksemple "ĉ" por "ĉ" aŭ la grafika X-sistemo de Linukso?

Persone mi en la sveda klavaro ŝanĝas x,q,y,å,ä,ö al ĉ,ĝ,ĵ,ĥ,ŭ,ŝ. Tiamaniere ĉiuj aliaj signoj restas ĉe la lokoj al kiuj mi alkutimiĝis. Mi ne ŝatas premi plurajn klavojn por atingi unu signon.

Subira ku ntango