去目錄頁

Pri klavarfasonoj por uzantoj de X fenestrosistemo

jarno, 2009年8月18日

讯息: 14

语言: Esperanto

jarno (显示个人资料) 2009年8月18日下午3:26:55

Saluton al ĉiuj. Ĉu ĉi tie estas uzantoj, kiuj uzas pli ol kvar klavarfasonoj en X? Kiamaniere? Tio estas iome teknika demando. Kia solvo vi trovis? Persone, mi programis simpla «provizora solvo» per Python kaj libxklavier, sed volus ekscii: ĉu estas la pli simpla solvo? Se vi scias ion, bonvolu respondi.

Pharoah (显示个人资料) 2009年8月18日下午4:02:51

Ho, alia programisto! Kaj Python ankaŭ (mi amas Python) ridulo.gif.

Bone, oni povas uzi SCIM por havi multajn klavarojn en Linuks. Sed ĝi nur funkcias por mi en unu de mi du linuks-komputiloj. SCIM funkcias en mia EEEPC, sed la SCIM opcioj en mia tabla komputilo ne aperas, kaj mi ne povas ŝanĝi la klavaron. Tial, mi kreis notbloko (http://pharoah.xetaspace.net/notepad) por tajpi esperanton rete. Ĝi uzas la x-sistemon, sed ne estas la plejbona solvo mi pensas.

Ankaŭ, se vi volas paroli kun mi pri programoj aŭ linuks, mi havas skajpo: troy.deck1. Ĝi ĉiam bonas renkonti alian programiston.
ridulo.gif

jarno (显示个人资料) 2009年8月18日下午5:47:02

Jes, mi provis la SCIM antaŭ longe, sed mi havis iujn problemojn kun ĝi. Ankaŭ, se mi memoras prave, la SCIM havas diversajn klavajn sekvencojn por ne-ASCII simboloj, sed ne normalajn klavarfasonojn. Aŭ ĉu mi malpravas? La X mem tute ne havas problemojn kun Esperanto (se oni uzas la Debian aŭ iu derivaĵon de ĝi, oni povas uzi la norman klavarfasonon «epo» kaj tajpi Esperanton ĉie: rete kaj ne nur; se oni uzas alian distribuaĵon, oni povas kopii la «epo» de Debian), problemegoj estas pro pli ol kvar klavarfasonoj. Mia solvo funkcias kiel mi bezonas, sed ŝajnas, ke mi inventis la biciklon (tio estis agrabla kaj interesa afero ridulo.gif, do mi interesas pri solvoj, kiuj jam estas. Se mi sukcesos ekuzi la Skype en mia sistemo, mi parolos kun vi ridulo.gif.

Pharoah (显示个人资料) 2009年8月18日下午6:11:37

Mia esperanto ne bonas, mi ne scias se mi komprenas vian demandon. Sed, mi uzas SCIM kun 4 klavarojn:
Angla
Ĉeĥa
Hispana
Esperanto

Kay, mi antaŭ uzis ĝin por tajpi ĉinan.

AlfRoland (显示个人资料) 2009年8月18日下午6:18:43

Jarno, Mi ne povas respondi vian demandon pri pli ol 4 klavarfasonoj, sed ĉu vi provis demandi en forumo de via linuksa distribuo? Eble vi tie trovos pli bonan respondon.

Mi mem nur bezonas mian nacian (svedan) klavaron kaj esperantan. Helpe de la esperanta klavaro kiu jam estas en Ubuntu mi faris novan varianton surbaze de la sveda por ke ĉiuj signoj el la sveda klavoro restu en ĝiaj lokoj krom kelkaj signoj ne bezonataj en esperanto. Tiuj lastaj mi redifinas por la esperantaj supersignitaj literoj.

jarno (显示个人资料) 2009年8月18日下午7:01:11

Ne, mi ne provis. Mi pensas, ke estas malmulte da uzantoj, kiuj uzas pli ol kvar lingvoj. Mi decidis demandi ĉi tie, ĉar mi pensas, ke esperantistoj pli verŝajne uzas multe da lingvoj ol aliaj UNIX/Linŭ uzantoj. Mi volas tajpi la Anglan, Esperanton, la Hispanan, la Islandan, la Rusan kaj la Serban. Oni povas uzi tiom da lingvoj diversmaniere: per SCIM aŭ UIM; per memfaritaj kaj kompundaj klavarfasonoj; povas esti per io alia. Mi petas pardonon, se mia demando estas konfuza. Mi volas ekscii kiamaniere esperantistoj, kiuj bezonas pli ol kvar lingvoj, tajpas tiuj lingvoj.

AlfRoland (显示个人资料) 2009年8月18日下午7:34:01

jarno:Ne, mi ne provis. Mi pensas, ke estas malmulte da uzantoj, kiuj uzas pli ol kvar lingvoj. Mi decidis demandi ĉi tie, ĉar mi pensas, ke esperantistoj pli verŝajne uzas multe da lingvoj ol aliaj UNIX/Linŭ uzantoj. Mi volas tajpi la Anglan, Esperanton, la Hispanan, la Islandan, la Rusan kaj la Serban. Oni povas uzi tiom da lingvoj diversmaniere: per SCIM aŭ UIM; per memfaritaj kaj kompundaj klavarfasonoj; povas esti per io alia. Mi petas pardonon, se mia demando estas konfuza. Mi volas ekscii kiamaniere esperantistoj, kiuj bezonas pli ol kvar lingvoj, tajpas tiuj lingvoj.
Sal' Jarno, antaŭ ol mi eksciis kiel ŝanĝi Ubuntu-ajn dosierojn mi uzis programon nomatan KMFL kiu siavice uzas SCIM por krei klavarojn. Donu al mi vian retpoŝtadreson kaj mi sendos al vi kopion de korespondado mi havis kun Doug Rintoul ĉe SIL-organizo pri tiu programo. Eble gi povas uzi senlimajn klavorojn. Ĉu ankaŭ vi uzas Ubuntu-on?

jarno (显示个人资料) 2009年8月18日下午7:54:30

AlfRoland:Donu al mi vian retpoŝtadreson kaj mi sendos al vi kopion de korespondado mi havis kun Doug Rintoul ĉe SIL-organizo pri tiu programo.
Dankon. Mi sendis mesaĝon al vi.

AlfRoland:Eble gi povas uzi senlimajn klavorojn. Ĉu ankaŭ vi uzas Ubuntu-on?
Ne, mi uzas OpenBSD. Kaj tio kreas aldonajn malfacilaĵojn.

AlfRoland (显示个人资料) 2009年8月18日下午8:05:56

jarno:
AlfRoland:Donu al mi vian retpoŝtadreson kaj mi sendos al vi kopion de korespondado mi havis kun Doug Rintoul ĉe SIL-organizo pri tiu programo.
Dankon. Mi sendis mesaĝon al vi.

AlfRoland:Eble gi povas uzi senlimajn klavorojn. Ĉu ankaŭ vi uzas Ubuntu-on?
Ne, mi uzas OpenBSD. Kaj tio kreas aldonajn malfacilaĵojn.
Do, bonvolu kontroli kun Doug se KMFL funkcias por via operaciumo.

victornino (显示个人资料) 2009年8月18日下午8:28:45

Almenaŭ en Debian/Ubuntu oni povas instali la paketon scim-m17n por uzi la esperantan x-sistemon per scim.

回到上端