본문으로

Zambankanzonoj

글쓴이: jchthys, 2009년 8월 19일

글: 1

언어: Esperanto

jchthys (프로필 보기) 2009년 8월 19일 오후 3:34:04

Zambankanzonoj (Zamenhof-bankedaj kanzonoj) estas humuraj kantoj pri Zamenhof. Mi trovis tutan liston el ili. (Notu, ke ne la tuta listo estas amuzaj—kelkaj estas seriozaj, kiel “La Espero”.)

La kanto “Ho Zamenhof!” estas ja amuza. Oni kantas ĝin kun la melodio de “O Tannenbaum”:

DoKo Jordan:
Ho Zamenhof, ho Zamenhof! Hodiaŭ vi naskiĝis.
Ho Zamenhof, ho Zamenhof! Hodiaŭ vi naskiĝis.
     Vin kiel majstron sekvas ni
     Kaj verdajn pensojn pensas ni.
Ho Zamenhof de nia kor’ vi certe estas reĝo!

Ho Zamenhof, ho Zamenhof! Ni amas Esperanton!
Ho Zamenhof, ho Zamenhof! Ni amas Esperanton!
     Ne nur paroli ĝuas ni,
     Legadon amas ankaŭ ni.
Ni skribas kaj aŭskultas ja—kaj krokodilas ankaŭ!

Vin, verdan lingvon, amas mi (sed ne akuzativon).
Vin, verdan lingvon, amas mi (sed ne akuzativon).
     Nur kiam mankas vort’ al mi
     Entuziasmas mi malpli.
Sed amas mi, vin amas mi, se ĉio fluas glate!

Atendas, atend-ad-as ni La Verdan Venkon Finan!
Atendas, atend-ad-as ni La Verdan Venkon Finan!
     Malnovaj zorgoj for de ni!
     La vintro pasos; restos ni,
Fortegaj ni, verdegaj ni, simile al abioj.

다시 위로