Mesaĝoj: 68
Lingvo: Esperanto
yugary (Montri la profilon) 2007-majo-09 10:46:24
Annyeonghasimnikka? (tre ĝentila kaj formala: 'Ĉu [vi] bonfartas?')
Annyeonghaseyo? (ĝentila, sed iom malpli formala: 'Ĉu [vi] bonfartas?')
Jar isseo? (neformala, dirata al amiko aŭ infano: 'Bone [vi] estas?')
Eoseo osipsio! (tre ĝentila kaj formala: 'Rapide venu!' = Bonvenon.)
Eoseo oseyo! (ĝentila, sed iom malpli formala: 'Rapide venu!' = Bonvenon.)
Eoseo wa! (neformala, dirata al amiko aŭ infano: 'Rapide venu!' = Bonvenon.)
Annyeonghi gasipsio. (tre ĝentila kaj formala: 'Bonfarte iru.' Uzata por adiaŭi al iu kiu foriras.)
Annyeonghi gaseyo. (la sama esprimo, iom malpli formale.)
Jal ga. (la sama esprimo, dirata al amiko aŭ infano.)
Annyeonghi gesipsio. (tre ĝentila kaj formala: 'Bonfarte restu.' Uzata por adiaŭi al iu kiu restos.)
Annyeonghi geseyo. (la sama esprimo, iom malpli formale.)
Jar isseo. (la sama esprimo, dirata al amiko aŭ infano.)
Krom tiuj esprimoj, estas uzataj ankaŭ tre multe da aliaj. Okcidentanoj ofte trovas ĉi tiajn esprimojn ridindaj aŭ eĉ malĝentilaj.
Siksahasyeosseumnikka? (formala: 'Ĉu [vi] manĝis?')
Eodi gasimnikka? (formala: 'Kien [vi] iras?' La salutato ne bezonas diri la veron. Kutima respondo estas "Bollil boreoyo." 'Videndan aferon por vidi.' = '[Mi iras] por fari farindaĵon.' Oni eĉ povas respondi nur "Jeogi" = 'Tien for.')
Sugohasimnida. (formale dirata al iu kiu estas laboranta: '[Vi] penas.')
Osyeosseoyo? (ĝentila sed iom neformala: 'Ĉu [vi] venis?' = Saluton. Dirata al iu kiu alvenas.)
Oj, sufiĉas, ĉu ne? Ŝajnas ke jam tro longe daŭrigis.
-- Gary Yu
Azulreal (Montri la profilon) 2007-majo-09 12:09:05
Kwekubo:En Hispanio ankaŭ ekzistas formoj por saluti kaj adiaŭi, kiuj rilatas al religio, kvankam tiuj estas jam malnovaj kaj junuloj ne kutimas uzi ilin.Le Hibou:Kaj "goodbye" ankaŭ estas mallongigo, nuntempe malofte uzata - de "God be with you" = "Ke Dio estu kun vi".En la irlanda, oni ankoraŭ formale salutas per la vortoj "Dia duit" (= Dio (estu) kun vi). La kutima respondo estas "Dia agus Muire duit" (= Dio kaj Maria (estu) kun vi).
Oni multe pli ofte diras simple "Haigh" (= Saluton), prunteprenita vorto kiu sonas precize kiel la angla "Hi".
Ekzemple:
"A la paz de Dios" estas malnova salutformo, kiun preskaŭ neniu uzas jam ekcepte de maljunuloj. Tio signifas "ĉe la paco de Dio".
Fakte nia plej uzata vorto por adiaŭi estas simple "adiós", kiu, mi kredas, devenas pli antikvan formon "a Dios", tio estas, "al Dio". Oni ankaŭ povas diri "con Dios" ("kun Dio") aŭ "Dios te guarde" ("Dio prizorgu vin", tion oni diras al familianoj, infanetoj, karuloj, sed ne al nekonatuloj).
Do... con Dios
Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-majo-09 14:38:10
Estis tre interese ekscii viajn salutvortojn kaj adiaŭvortojn.
Sed kial vi opinias, ke viaj literoj ne videblos?
La ĉinaj hieroglifoj entute videblas!
Bonvolu provi kaj traduki la tekston pri la Granda Vermo en la fadeno "Humuro".
Ĉu sukcesos ĉio?
Amike, Terurĉjo.
annadahlqvist (Montri la profilon) 2007-majo-09 15:45:59
on povas diras ankaŭ:
god dag - bonan tagon
god morgon - bonan matenon
god kväll - bonan vesperon
god natt - bonan nokton
(sed on ne uzas god dag kaj god kväll ofte)
por ĝis:
hej då! - ĝis
(vi) ses -(ni) revidas
farväl - iras bone (de angla farewell) (vi ne uzas ĝin ofte)
adjö - de franca "a (á?) dieu" (ne uza ofte)
tja´rå! - ...
por saluton oni povas diras "tja'ba!" - estas komunuza lingvo kaj estas mallongigo al: "Mi estas via humila servisto'nur", ba estas mallongigo de "bara"=nur, kaj dum centoj jaroj "Jag är din ödmjuke tjänare", ŝangis al "din ödmjuke tjänare" -> "ödmjuke tjänare" -> "tjänare" (on povas uzi ĝin tage) -> "tjenare!" ->"tjena!" ->"tja!" -> "tja'ba!".
yugary (Montri la profilon) 2007-majo-10 02:35:28
Se oni jam instalis korean tiparon, la koreaj literoj kompreneble ja videblas. Mi nur kredis ke tre malmulte da esperantistoj bezonas uzi la korean alfabeton. Jen kvar esprimoj skribitaj korealfabete. Ĉu ili videblas?
안녕하십니까?
안녕하세요?
잘 있어?
어서 오십시오!
어서 오세요!
어서 와!
안녕히 가십시오.
안녕히 가세요.
잘 가.
안녕히 계십시오.
안녕히 계세요.
잘 있어.
Kaj jen mia nomo korealfabete: 유게리
La ĉinaj ideogramoj de la nomo estas: 柳憩里
Ĉu bone?
-- Gary Yu
Mendacapote (Montri la profilon) 2007-majo-10 03:57:49
Mi ne scias se tiu vorto ankoraŭ estas uzata vaske.
Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-majo-10 10:01:18
Ĉio estas bone videbla.
Amike.
黄鸡蛋 (Montri la profilon) 2007-majo-11 11:07:01
En la japana ĝenerale oni uzas kaj signojn fonetikajn "仮名"(literojn) kaj hieroglifojn de Ĉinio "漢字". Sed estas uzata ankaŭ la literoj latinaj oficialaj, "ローマ字" (roma litero). Do mi skribus ambaŭ.
Por saluti:
おはよう。 ohayo. (Matene, inter amikoj aŭ aliaj proksimaj rilatoj.)
おはようございます。 ohayo gozaimasu. (Ankaŭ matene, sed inter ne proksimaj rilataj homoj. Fakte ĝi estas pli formala. Kaj inoj ŝajne preferas uzi ĝin.)
こんにちは。 konnichiwa. Ĉi-tago. (Tage)
こんばんは。 konbanwa. Ĉi-vespero. (Vespere)
Oni ankaŭ povas saluti kiel:
どこへ行きましょうか? dokoeikimashoka? (Kien vi iras?)
Kaj por respondi ĝin:
ちょっとあそこへ。 chottosokoe. (Tien. Oni ne bezonas respondi la demandon klare.)
Fakte, ĉe diversaj situacioj estas diversaj frazoj por saluti. Ekzemple:
ただいま。 tadaima. Ĝuste nun. (Kiam oni alvenas hejmen.)
お帰りなさい。 okaerinasai. Vi revenis. (Kiam iu alia alvenas hejmen. Ofte por respondi al la antaŭa frazo.)
いらっしゃいませ。 irasshaimase. (En vendejo, la vendisto diras al la kliento.)
Jen por adiaŭi:
じゃあ、またですね。jya, matadesune. Do, (ĝis) re(vido). (Ne tre formala)
じゃあ、また。jya,mata. (Malpli formala)
じゃあ。jya. (Malpli formala)
さようなら。 sayonara. ("Adiaŭ!" Por adiaŭi antaŭ longa nevido.)
さらばだ。sarabada. (Same "Adiaŭ!")
Fakte, en la japana ekzistas kaj formala kaj neformala maniero por paroli, do la frazoj antaŭaj povas iom ŝanĝiĝi.
Kaj pri la literoj latinaj... Elparoli ilin ne estas malfacile, sed "r" elparoliĝas kiel "l", kaj ĉiuj vokaloj elparoliĝas malforte, la buŝo ne bezonas malfermi tro ege. Kaj kiam konsonantoj duope aperas kiel "pp", oni elparolas ĝin forte, fakte tiel longa kiel unu silabo.
yugary:Kaj jen mia nomo korealfabete: 유게리Mi scias ke koreoj uzas Ĉinajn hieroglifojn maloftege. Kaj ĉu vi scius la sencojn de la du hieroglifoj de via nomo?(Krom la familia nomo)
La ĉinaj ideogramoj de la nomo estas: 柳憩里
yugary (Montri la profilon) 2007-majo-12 07:04:09
黄鸡蛋:Jen la signifoj (kaj la elparolo skribita Esperante) de la tri ideogramoj de mia korea nomo:
yugary:Kaj jen mia nomo korealfabete: 유게리Mi scias ke koreoj uzas Ĉinajn hieroglifojn maloftege. Kaj ĉu vi scius la sencojn de la du hieroglifoj de via nomo?(Krom la familia nomo)
La ĉinaj ideogramoj de la nomo estas: 柳憩里
柳 = saliko (ju)
憩 = ripozi (ge)
里 = vilaĝo (ri)
-- Gary Yu
Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-majo-13 01:24:53
Kiu provos skribi mian nomon - Konstantin - ĉine kaj koreie?
Kial Manu ne ŝercas pri mia nomo - Konst-ant-in?